Akvofalo de Brankov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvofalo de Brankov
de Brankov
national nature monument • protektata areo
Lando Slovakio
Rivero Brankovský potok
(Torento de Brankov)
Montaro Nízke Tatry
Parto de lando Norda Slovakio,
Distrikto Ružomberok
Alteco 55 m
Alto super la marnivelo 830 m
Geografia situo 48° 59′ 19″ N, 19° 18′ 14″ O (mapo)48.98861111111119.303888888889Koordinatoj: 48° 59′ 19″ N, 19° 18′ 14″ O (mapo)
Akvofalo de Brankov (Slovakio)
Akvofalo de Brankov (Slovakio)
DEC
Akvofalo de Brankov
Akvofalo de Brankov
Situo de Akvofalo de Brankov
Map
de Brankov
Larĝeco 2 m
Speciala protektado Nacia naturmemoraĵo
Aparteno al proktekita areo Nacia parko Nízke Tatry
Akvofaloj en Slovakio
vdr

Akvofalo de Brankov (slovake Brankovský vodopád) troviĝas je la okcidenta rando de montaro Nízke Tatry (eo: Malaltaj Tatroj) en la distrikto Ružomberok sur la teritorio de urbo Ružomberok kaj samtempe sur la teritorio de Nacia parko Nízke Tatry. Kun alteco 55m estas la plej alta akvofalo en ĉi montaro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La akvofalo estis kreita per trafalo de montara rojo tra kalkoŝtona ŝtupo. La akvofalo estas videbla de malproksimeco. Ĝia trafluo estas relative stabila, proksimume 3 l/s. Forteco de fluo dependas je multeco de pluvo en unuopaj jarsezonoj. Surfaco de ŝtona muro (trafalo de akvofalo aŭ supra parto) estas milde malglata, kiu kreas multe da pli etaj plataĵetoj (ŝtonbretetoj) kaj kaskadetoj. En la jaro 1980 ĝi estis deklarita kiel protektita naturkreaĵo. Nun estas deklarita kiel nacia natura memoraĵo.

Alveno[redakti | redakti fonton]

Sur verde markita turista piedvojo je la traceo Podsuchá - Akvofalo de Brankov – Veľký Brankov (1134 m) - Brankov (1177m) - Ostré (1066m) – Biely Potok (parto de urbo Ružomberok).

Vintra glaciagrimpado[redakti | redakti fonton]

Akvofalo de Brankov vintre kun grimpistoj

Dum la vintro, frostita akvofalo estas uzata per montgrimpistoj por glaciagrimpado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto de informoj[redakti | redakti fonton]