Akvofalo de Juraňov torento
| Akvofalo de Juraňov torento | |
|---|---|
| Lando | Slovakio |
| Rivero | Juraňov torento |
| Montaro | Okcidentaj Tatroj |
| Parto de lando | Norda Slovakio, Distrikto Tvrdošín |
| Alteco | 1,5 m |
| Super mara alteco | 900 m |
| Koordinatoj | 49°16′N 19°46′O / 49.267°N, 19.767°OKoordinatoj: 49°16′N 19°46′O / 49.267°N, 19.767°O |
| Nombro da ŝtupoj | 1 |
| Larĝeco | 1 m |
| Speciala protektado | Nacia naturrezervejo Juráňova dolina |
| Aparteno al proktekita areo | Nacia parko Vysoké Tatry |
| Akvofaloj en Slovakio | |
Akvofalo de Juraňov torento (slovake: Vodopád Juráňovho potoka ) estas akvofalo en Juráňova Valo (slovake: Juráňova dolina ), kiu estas norda valo en montaro Okcidentaj Tatroj en distrikto Tvrdošín en Slovakio. Ĉi valo troviĝas proksime de slovak pola limo sub la ĉefa tatra montoĉeno sub la monto Bobrovec. Sur la teritorio de valo troviĝas nacia natura rezervejo. Tuta teritorio apartenas al vilaĝo Vitanova kaj troviĝas sur la teritorio de Nacia parko Vysoké Tatry, kiu estas la plej malnova nacia parko en Slovakio. La akvofalon kreas Tomanovský torento (slovake: Tomanovský potok), kiu apartenas al riverbaseno de Orava kaj estas en la alteco 900 m.s.m. La torento fluas tra 4 km longa valo kaj kreas akvofalon en suba parto de valo. Deveno de akvofalo estas tektonika en kalkoŝtono sur kontakto de rokaĵoj kun diversa grado de rezisto al akva erozio.
[redakti] Aliro
Nuntempe akvofalo estas rekte alirebla per ruĝmarkita
turistapiedvojo de Oravice, kiu poste kuniĝas kun verdmarkita
piedvojo sur monto Bobrovec (pl: Bobrowiec).
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Fonto de informoj kaj bildo de akvofalo
Paĝaro de Stata protekto de naturo de Slovakio pri slovakaj akvofaloj (slovake):
