Akvofaloj Livingstone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akvofaloj de Malsupra Kongo)
Komenco de Akvofaloj Livingstone ĉe Kinŝaso
Akvofalo de Inga, plej spektakla parto de la rapidejoj

Akvofaloj Livingstone (en franca, Chutes Livingstone) — nomitaj laŭ la esploristo David Livingstone — estas serio de enormaj rapidejoj ĉe la malsupra fluejo de la rivero Kongo en okcidenta ekvatora Afriko, malsupre el la Malebo Akvejo en la Demokratia Respubliko Kongo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Akvofaloj Livingstone konsistas el serio de rapidejoj kiuj falas 900 futojn en 220 mejloj (270 metrojn en 350 km). Ili finas ĉe Matadi en Bas-Congo. La rivero Kongo havas la duan plej grandkvantan fluon en la mondo post la rivero Amazono, kiu havas nek akvofalojn nek rapidejojn (escepte ĉe siaj fontoj). La plej malsupraj rapidejoj de Akvofaloj Livingstone estas la plej akvenhavajn akvofaloj laŭ terminoj de flukvanto — se oni akceptas, ke tiuj rapidejoj estas akvofaloj. Interesa aspekto de la 350 km longaj Akvofaloj Livingstone estas la larĝo de la kanalo, kiu estas tre mallarĝa: en kelkaj punktoj la kanala larĝo estas malpli ol 300 metrojn kaj por majoritato de la longo la kanalo estas malpli ol 800 metrojn larĝa. Tio estas eksterordinare mallarĝa kanalo ĉar la rivera flukvanto tipe superas 42,000 kubajn metrojn por sekundo.

Koordinatoj: 4° 19′ 19″ S 15° 12′ 28″ O / 4.32194 °S, 15.20778 °O / -4.32194; 15.20778 (mapo)