Akvofaloj de Mickiewicz

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akvofalo J de Mickiewicz
J de Mickiewicz
Lando Flago de Pollando Pollando
Rivero Roztoka torento
Montaro Altaj Tatroj
Parto de lando Suda Pollando, Malgrandopolio
Alteco 64-70 m
Nombro da ŝtupoj 3 grandaj
Tipo falas tra kliniga ŝtona sojlo
Aparteno al proktekita areo Tatra Nacia Parko
Akvofaloj en Pollando
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Akvofaloj de Mickiewicz (pole: Wodogrzmoty Mickiewicza) troviĝas en la norda parto de montaro Altaj Tatroj , en la malgrandopolio, sudoriente de urbo Zakopane, sur la teritorio de Tatra nacia parko, sur torento Roztoka en Valo roztoka kiu fluas de Valo de kvin polaj lagoj. Akvofalo estas kreita per sistemo de tri grandaj kaj pli malgrandaj kaskadoj altaj de 3 ĝis 10m. Ĝi troviĝas proksimume 1 km antaŭ la enbuŝado de menciita torento al rojo Białka. La nomo Wodogrzmoty pole signifas „akvotondroj“ pro forta bruo kiu falanta akvo kreas. Tri ĉefaj sojloj estas nomigitaj: Wyżni Wodogrzmot, Pośredni Wodogrzmot kaj Niżni Wodogrzmot (suba, meza kaj supra). Ili ekestis en la loko, kie akvofalo trafluas ŝtonan sojlon, per kiu Dolina Roztoki trairas en valo Dolina Białki. Sur la sojlo estas videbla roka turo Turnia nad Szczotami en masivo Wołoszyn. Super akvofaloj sur deklivoj de Roztocka Czuba kreskas relikta kreskaĵaro de lariko-cembroj.

Enhavo

[redakti] Nomo

Pola tatra societo nomiĝis la akvofaloj en jaro 1891 laŭ Adam Mickiewicz simile kiel valo Dolina Rybiego Potoku, sed nomo de la valo ne ennestiĝis kaj restis nur nomo por la akvofaloj. Tabelo kun tio eksistis ĝis jaro 1930. Mickiewicz propre havas nenian ligilon al Tatroj kaj regiono Podhale kaj neniam li vizitis ilin, eble parto de lia dramo Konfederaci Barscy ĉi tie okazis.

[redakti] Rigardo

De ŝtona ponto konstruita en jaro 1900 sur vojo Droga Oswalda Balzera al Morskie Oko oni vidas nur pouze Meza akvotondro. Al restaj aliro estis malpermesita. Plu, en la direkto de Morskie Oko sur ĝirejo kun „Obryw“ troviĝas rigarda punkto de kiu estas videbla la plej alta monto de Tatroj kaj Karpatoj Gerlach (2655 m n.p.m.).

[redakti] Aliro

[redakti] Vidu ankaŭ

Listo de polaj akvofaloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj