Akvokonsumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akvokonsumo estas la kvanto da akvo uzata por homa uzo. Ĝi entenas ne nur la trinkakvon, sed ankaŭ la kvanton da akvo necesa al la ĉiutaga vivo (lavado, uzado de necesejo, kuirado, ktp.) kaj tiun uzatan en agrikulturo, komerco kaj industrio.

Akvomezuriloj indikas la uzitajn kvantojn. En Germanio la kvanto uzata hejme atingas apenaŭ 10 % de la tuta akvokonsumo. Centraloj (elektraj kaj termaj) uzas ĉirkaŭ 66 %.

Akvokonsumo tra la mondo

La akvokonsumo estas la plej alta en la kvin landoj, kiuj uzas 60% de la monda akvo, t.e. Hindio, Ĉinio, Usono, Pakistano kaj Rusio. [1]

En Azio loĝas 61% de la monda loĝantaro kaj estas konsumitaj 68% de la akvo. Tia porcento klariĝas pro la kulturo de rizo.

Ambaŭ Amerikoj konsumas 300.000 m³, t.e. 14% de la akvo.

Afriko konsumas 200.000 m³, t.e. 9 %.

Eŭropo konsumas 180.000 m³ da akvo, 80.000 el ili en Okcidenta Eŭropo.

Uzo de akvo en m³/loĝanto/jaro

Referencoj

  1. Tiu paragrafo estas traduko de la franca artikolo, necesas aldoni la referencojn.

Eksteraj ligiloj