Akvolito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interno de akvolito kun du ujoj

Akvolito jam dum jarcentoj estas uzata, eĉ antaŭ pli ol 3600 jaroj en Persio.

Akvolito havas per akvo plenigitan matracon, kiu donas egalan subtenon al la homa korpo. Oni havas la senton kvazaŭ ŝvebi.

La matraco devas esti tre zorge plenigita, ĉar eventualaj aervezikoj kaŭzas ĝenajn sonojn. Kaj eĉ sen aero formiĝas post iom da tempo divido inter likvaĵo kaj nelikva partoj. Pro tio oni ofte ade movas la enhavon. Iuj dormantoj estas ĝenataj de tiu tre mallaŭta brueto.

La matraco devas esti aldone varmigata ĉar alikaze la korpo de la dormanto tro multe malvarmiĝus. La elekto de la ĝusta temperaturo plialtigas la luksan efikon kaj komforton de la akvolito.

Pro tio ke la volumeno de la matraco estas granda, ĝi povas esti instalata nur sur firma planko kun sufiĉa portokapablo.

Estas elekto el tute nestabiligita akvolito, en kiu la akvo havas plenan moveblecon, ĝis komplete stabiligita akvolito, sur kiu jam post sekundo la akvo estas senmovigita. En la stabiligita lito estas interne ĉambroj aŭ cilindroj (hidraŭlika sistemo), aŭ specialaj fibroteksaĵoj ('flosanta' sistemo). Ankaŭ ekzistas akvolitoj kun interna risortomatraco.

Necesa estas aldona kemiaĵo en la akvo por mortigi algojn kaj bakteriojn.