Akvomaŝino de Toledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rekonstruo de la Akvomaŝino laŭ Ladislao Reti

La Akvomaŝino de Toledo estis mekanismo konstruita en la 16-a jarcento, kiu liveris akvon de la rivero Taĵo al la urbo kaj al la alkazaro de la urbo.

Situacio[redakti | redakti fonton]

La urbo nepre bezonis akvon por la forĝistoj, famaj por iliaj produktoj el ŝtalo, speciale glavoj. La akvedukto el romiaj tempoj estis detruita. Tial la akvo devis esti transportita per azenoj, tre malefika kaj multekosta metodo. Karlo la 5-a mendis la akvomaŝinon ĉe la inĝeniero Juanelo Turriano.

La konstruado[redakti | redakti fonton]

La konstruado daŭris tre longe. Bremsis ĝin i.a. la rezigno de Karlo la 5-a en 1556. Ties posteulo Filipo la 2-a ne estis tiom interesita en la maŝino, pro kio la projekto estis haltigita. En 1565 Turriano denove gvidis la konstruadon kaj sukcesis finigi ĝin. Dum 1568 ĝi funkciis kaj transportis ĉiutage 12.400 litrojn da akvo en la urbon.

La maŝino[redakti | redakti fonton]

La tuta maŝino estis komplika mekanismo, kiu povis levigi la akvon de la rivero Taĵo 90 metrojn alten kaj sur distanco de 600 metroj. Tiu alteco estis tiam monda rekordo. La afero komencis kun akvorado, kiu estis movigita de la rivero kaj samtempe servis kiel ĉerpila rado. Ĝi metis akvon en pli alte situantan ujon. La akvorado ankaŭ movigis aron da levigaj kanaletoj, kies unua ĉerpis la akvon el la komenca ujo.

Ĉiu de tiuj kanaletoj estis movigita per stangoj kaj preterdonis la ĉerpitan akvon en la pli altan kanaleton, kiu poste estis movigita per stangoj. Ŝtupo post ŝtupo tiel la akvo estis levigita supren, ĝis ĝi atingis la urbon kaj estis distribuita tie per tuboj.

Operaciado[redakti | redakti fonton]

La forĝistoj de Toledo konfirmis al Turriano pagadon de 1900 dukatoj po jaro, se li sukcesos kun la liverado de akvo. Post kvin jaroj ili ĉesis pagi, malgraŭ ĉio funkciis bone. Ili argumentis, ke la Alkazaro prenis la pli grandan parton de la akvo. Sekve la reĝo Filipo pagis kaj haltigis la liveradon al la forĝistoj.

Post la morto de Turriano lia nepo prizorgis la operadon de la maŝino. Post lia morto oni ne trovis spertulon kiu povis ripari la komplikan mekanismon. Tamen ĝi bone funkciis dum jaroj, ĝis en 1639 ĝi estis fine difekta. La maŝino do estis funkcianta dum 71 jaroj. Poste ĝi detruiĝis. Post tio denove azenoj devis transporti akvon malgraŭ la tre altaj kostoj.

Rekonstruo[redakti | redakti fonton]

De la maŝino ne estas haveblaj desegnaĵoj aŭ taŭgaj priskriboj, ĉiuj ekzistantaj bildoj ŝajnas fuŝaj aŭ neekzaktaj.

El la haveblaj dokumentoj kaj sia propra scio la scienco-historiisto Ladislao Reti (1901–1973) provis rekonstrui la mekanismon. La supra desegno montras la rezulton de lia laboro.

La literaturo estas abunda sed relative komplika, en angla kaj hispana. El la literaturo sube listigita ne estas facile trovebla, ĉu tiu maŝino vere estis ne nur desegnita de Reti, sed ankaŭ vere kunmuntita, ĉu ĝi praktike funkciis.

La bildo supre ne montras ĉerpilan radon kiel unua ŝtupo, kiun mencias kelkaj tekstoj, sed montras ĉerpilan ĉenon.

Alia bildo troviĝas en la germana versio de la artikolo. Tiu bildo ne estas simple kopiebla, probable pro ne sufiĉa licenco. Tiu bildo montras alian specon de mekanismo. Kiel unua ŝtupo tie estas ĉerpila rado. La tuta mekanismo aperas pli simpla ol tiu en la bildo de Reti.

Literaturo kaj referencoj[redakti | redakti fonton]