Akvomolado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akvomolado estas la desmineralado de akvo aŭ la redukto de la koncentriĝo de kalcio-, magnezio- kaj iuj aliaj metalkatjonoj en malmola akvo.

Malmolecaj jonoj kiuj solviĝas en akvo povas kaŭzi diversajn efektojn nedezirindajn, ekz-e malhelpi la agon de sapoj aŭ antaŭenigi la amasiĝon de kaldronkrusto, kiu povas obstrukci tubaron kaj rezultigi galvanan korodon.[1]

Konvenciaj akvomoladiloj por hejma uzo dependas de jono-interŝanĝa polimero en kiu malmolecaj jonoj interŝanĝiĝos por natriaj jonoj. Akvomolado eble dezirindas kie la akvofonto estas malmola.[2] Tamen, malmola akvo ankaŭ donas iun sanohelpon, reduktante la solveblecon de eble venenaj metaljonoj kiel plumbo kaj kupro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stephen LOWER, Hard water and water softening] ("Malmola akvo kaj akvomolado"), julio de 2007. Alirita la 6-an de januaro, 2013.
  2. Water Softeners[rompita ligilo] (Akvomoladiloj"), 2003, Canadian Mortgage and Housing Corporation. Alirita la 7-an de januaro, 2013

Eksternaj ligiloj[redakti | redakti fonton]