Akvonivelprognozo (germana Nord-Mar-bordo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La akvonivelprognozo (germane: "Wasserstandsvorhersage") por la germana Nord-Mar-bordo estas la prognozo de la atendeblaj akvoniveloj por la dirita regiono. Laŭ la germana leĝo pri martrafikaj taskoj (germane "Seeaufgabengesetz[rompita ligilo]") la akvonivelprognozo apartenas al la taskoj de la germana federacia ofico por marŝipveturado kaj hidrografio ("Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie[rompita ligilo]").

En la akvonivelprognozo estas indikata la atendebla deflankiĝo de la venonta tajda maksimumo disde la meznombra tajda maksimumo de la astronomia tajdo (ekz. “je 0 ĝis 3 decimetroj pli alta, ol la meznombra tajda maksimumo”). Depende de la tempo de la tajda maksimumo por Cuxhaven estas anoncate por la germana Nord-Mar-bordo kaj Emden kaj krome por Hamburgo kaj Bremeno plue, ĉu temas pri la matena, antaŭtagmeza, tagmeza, posttagmeza, vespera aŭ nokta tajda maksimumo (laŭ la sekva tabelo[1][2][3]).

Tempo de tajda maksimumo por
Cuxhaven en la tempa intervalo[4] ...
Por la germana Nord-Mar-bordo
kaj Emden estas anoncata ...
Por Bremeno kaj Hamburgo
estas anoncata ...
02:00-04:00 horo nokta tajda maksimumo
("Nacht-Hochwasser")
matena tajda maksimumo
("Morgen-Hochwasser")
04:00-08:00 horo matena tajda maksimumo
("Morgen-Hochwasser")
antaŭtagmeza tajda maksimumo
("Vormittag-Hochwasser")
08:00-10:00 horo antaŭtagmeza tajda maksimumo
("Vormittag-Hochwasser")
tagmeza tajda maksimumo
("Mittag-Hochwasser")
10:00-12:00 horo antaŭtagmeza tajda maksimumo
("Vormittag-Hochwasser")
posttagmeza tajda maksimumo
("Nachmittag-Hochwasser")
12:00-14:00 horo tagmeza tajda maksimumo
("Mittag-Hochwasser")
posttagmeza tajda maksimumo
("Nachmittag-Hochwasser")
14:00-18:00 horo posttagmeza tajda maksimumo
("Nachmittag-Hochwasser")
vespera tajda maksimumo
("Abend-Hochwasser")
18:00-22:00 horo vespera tajda maksimumo
("Abend-Hochwasser")
nokta tajda maksimumo
("Nacht-Hochwasser")
22:00-02:00 horo nokta tajda maksimumo
('Nacht-Hochwasser")
nokta tajda maksimumo
("Nacht-Hochwasser")

La aktuala akvonivelprognozo por la germana Nord-Mar-bordo estas publikigata interalie en la interreto kaj disaŭdigata plurfoje ĉiutage de radiostacioj (detaloj pri ĉi lasta estas en la sekva tabelo[5]).

Horo[4][6] Radiostacio Frekvenco
01:05 horo komence de la
marveterraporto (“Seewetterbericht”)
Dokumente und Debatten DAB+[7]-frekvenco
09:05 horo dimanĉe post la novaĵ-elsendo NDR Blue
NDR Info
NDR Kultur
respektivaj ultramallongondaj[8] kaj DAB+[7]-frekvencoj
09:30 horo lunde ĝis vendrede NDR 1 Niedersachsen 91,1 MHz 95,8 MHz 96,0 MHz 105,4 MHz[9]
09:30 horo sabate kaj dimanĉe
(kelkfoje)
NDR 1 Niedersachsen Ultramallongondaj[10] kaj DAB+[7]-frekvencoj
18:10 horo komence de la
marveterraporto (“Seewetterbericht”)
Dokumente und Debatten DAB+[7]-frekvenco
22:05 horo[11] post la novaĵ-elsendo NDR Blue
NDR Info
NDR Kultur
respektivaj ultramallongondaj[8] kaj DAB+[7]-frekvencoj
22:07 horo[12] post la novaĵ-elsendo NDR 90,3 90,3 MHz kaj DAB+[7]-frekvenco

Ligilo[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bazo: informo (de Aŭgusto 2009) de la germana federacia ofico por marŝipveturado kaj hidrografio post demando de la redaktinto de la artikolo.
  2. Ekzaktaj prognozoj de la tempoj de tajdaj maksimumoj kaj minimumoj: http://www.bsh.de/de/Meeresdaten/Vorhersagen/Gezeiten/index.jsp Arkivigite je 2006-11-21 per la retarkivo Wayback Machine
  3. En akvonivelprognozoj, kiuj ne estas publikigataj rekte de la germana federacia ofico por marŝipveturado kaj hidrografio aŭ de publikaj radiostacioj, deflankiĝoj disde la skemo donita en la tabelo estas eblaj.
  4. 4,0 4,1 Laŭ la leĝa tempo en Germanujo.
  5. Bazo: Aŭskult-observoj de la redaktinto de la artikolo.
  6. Deflankiĝoj, iafoje ankaŭ ne okazantaj disaŭdigoj, estas eblaj.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Sendertabelle DAB Deutschland (tabelo de DAB-sendiloj en Germanujo)
  8. 8,0 8,1 ">NDR Info – Frequenzen; NDR Kultur – Frequenzen; NDR Blue: ne per ultramallongondo.
  9. La por-regiona programero disaŭdigata tiuhore en aliaj ultramallongondaj frekvencoj estas por ne-marbordaj regionoj kaj ne entenas akvonivelprognozon.
  10. NDR 1 Niedersachsen - Frequenzen
  11. Se estas novaĵ-elsendo.
  12. La taga tempo de la tajda maksimumo (posttagmezo, vespero k. t. p.) estas anoncata kutime nur por Hamburgo.