Akvorezervejo Salto Grande

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvorezervejo Salto Grande
hidroelektra centraloakvobaraĵo [+]
Koordinatoj31° 16′ 30″ S, 57° 56′ 19″ U (mapo)-31.274866666667-57.938591666667Koordinatoj: 31° 16′ 30″ S, 57° 56′ 19″ U (mapo)

Akvorezervejo Salto Grande (Argentino)
Akvorezervejo Salto Grande (Argentino)
DEC
Akvorezervejo Salto Grande
Akvorezervejo Salto Grande
Map
Akvorezervejo Salto Grande
Vikimedia Komunejo:  Salto Grande Dam [+]
vdr
Argentina flanko de la akvobaraĵo

La Duŝtata Hidroelektra Centralo de Salto Grande estas akvobaraĵo kaj hidroelektra centralo situanta en la meza fluejo de la rivero Urugvajo, je ĉirkaŭ 15 km norde de la urboj Salto (Urugvajo) kaj Concordia (Provinco Entre Ríos, Argentino).

Estas akvobaraĵo el betono kun strukturo de abutmentoj. Estas ekipita per 14 generatoroj funkciigitaj de turbinoj Kaplan kaj centra vejro de 19 radiaj kluz-pordoj de hidraulika funkciado.

Posedas du elakvejoj por esceptaj kreskoj, po unu en ĉiu bordo. Estas propraĵo kaj de Argentino kaj de Urugvajo. Ties konstruo profitas la disnivelon kiun la rivero prezentis en la zono nome "Salto Grande" (granda saltejo), kiu nun estas kovrita de la diglago. Supre troviĝas la Ponto Salto Grande, kiu estas kaj fervoja kaj ŝosea. La akvobaraĵo havas du fiŝoskalojn kaj unu kluzon por navigado, sed tiu neniam estis uzata ĉar ne eblas navigado malsupre de la akvobaraĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]