Akvoturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvoturo en Arsbeck
Akvoturo en Komárno

Akvoturo estas konstruaĵo, kiu rezervas (trink)akvon kaj certigas la necesan akvopremon en la akvoduktoj en la komunomoj. Ĝi estas uzata, se ne ekzistas natura altejo uzebla por tiu celo.

Funkcia principo

Ĝi estas plenigata (per pumpilo) dum malgranda konsumo kaj ĉe forta konsumado malpleniĝas laŭ gravito. Tial, kompreneble, ĝi devas esti pli alta punkto ol la plej alte situanta komunuma konsumejo.

Konstruaĵo

La konstruformoj de akvoturoj varias laŭ la regionoj. Interesa fenomeno estas, ke en Hungario ekzistas tre disvastigita formo de akvoturoj, nomataj hidroglóbusz (el la greka ύδορ = akvo kaj la latina globus = globo). Ili estas produktataj de samnoma firmao en Lajosmizse.

Tia turo estas supre pli larĝa ol sube, kaj la rezervujo mem havas globformon. Ĝi altas ĉ. 25–40 metrojn, el kiu la supra globo havas la diametron de ĉ. 10–16 m. La materialo povas esti ŝtalo, ŝtalbetono, briko. La akvorezervuja parto estas el ŝtalo.

Historio

Ekde 1840 aperis malgrandaj akvoturoj apud fervojaj staciodomoj por provizi la vaporajn lokomotivojn per akvo. La akvoturoj disvastiĝis en la dua duono de la 19-a jc.

Oni uzas hodiaŭ kelkajn neuzatajn akvoturojn kiel ekspoziciejon, restoracion, belvidejon aŭ kiel lokon por transsendiloj (signojn de porteblaj telefonoj) ktp.

Oni multloke ne plu uzas akvoturojn, la necesan akvoduktan premon certigas nur pumpiloj.

Literaturo

  • Thomas Wieckhorst: Wassertürme neu genutzt. Meininger Verlag, 1996, ISBN 3-87524-112-6
  • Jan Werth: Ursachen und technische Voraussetzungen für die Entwicklung der Wasserhochbehälter. München 1971
  • Jens U. Schmidt: Wassertürme in Hamburg. 1. Auflage, 2003, ISBN 3-932292-44-8
  • Nils Aschenbeck, Jens U. Schmidt: Wassertürme im Nordwesten. 1. Auflage, 2003, ISBN 3-89995-006-2
  • Berliner Wassertürme, Stefan Karner u.Peter j. Wichniarz, Berlin 1987, ISBN 3-433-02100-7


Eksteraj ligiloj