Akvoverŝa festo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akvoverŝa festo estas lunkalendara novjara festo de tajoj de Yunnan-provinco en martoaprilo.

Drakboatoj[redakti | redakti fonton]

Kelkajn tagojn antaŭ la festo la tuta subprovinco jam vigliĝas. La konkurso de drakboatoj kaj vizito al bazaro komenciĝas antaŭ la festo. En Ginghong, ĉefurbo de Xishuangbanna, troviĝas Lancang-rivero. La konkurso de drakboatoj okazas sur la rivero. Pli ol 10 trupoj el la tuta subprovinco partoprenas en la konkurso. La drakboatoj mallarĝaj kaj longaj, ĉiu kun pli ol 20 boatistoj en bela nacia kostumo, kuras laŭ la fluo. Tiam ambauflanke de la rivero okazas granda aktivado. Laŭ la rivero oni vendas diversajn komercaĵojn. Tajaj fraulinoj vestitaj per diversaj koloraj tubĵupoj, kun floroj sur la kapo kaj ombrelo en la mano, staras antau vicoj da butikoj, kio formas belan bildon.

La Festo[redakti | redakti fonton]

La ekvinorcon laŭ la luna kalendaro venas la Akvoverŝa Festo. Escepte de maljunuloj, infanoj kaj policanoj oni verŝas akvon sur ĉiujn. Ekde mateno, kun sitelo, kuvo, ĉerpilo au akvopafilo oni amasiĝas ĉe la vojo kaj interverŝas. Viroj kaj virinoj, junuloj kaj maljunuloj, konatoj kaj nekonatoj forgesas ĉagrenon kaj malagrablaĵon, ĝojplene kuras kaj interverŝas per akvo. Personoj malsekiĝintaj ĝuas tian feliĉan kaj benan akvon.

En la strato oni organizas amuzan paradon. Venas aŭtoj ornamitaj per diverskoloraj floroj kaj rubandoj. En la autoj gefraŭloj verŝas akvon sur irantojn kaj ĉi tiuj faras la samon. Venas trupo de elefantoj, kies kapoj portas florkronon. Sur ilia korpo staras kanseĝo, sur kiu sidas fraulino en bela vesto. Vidinte tion, fraŭloj svarmas al la elefantoj kaj verŝas akvon. Post ilia foriro la fraŭlinoj sur la elefantoj estas jam malsekiĝintaj. Akvo fluas ankaŭ laŭ la oreloj de la elefantoj. Venas kantdanca trupo. Tajaj fraŭloj dancas kaj kantas, akompanate de tamburado, kaj taj-aj fraŭlinoj disverŝas akvon al spektantoj. Ankaŭ la spektantoj verŝas akvon sur gefraŭlojn.