Alípio de Miranda Ribeiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alípio de Miranda Ribeiro
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1874 (1874-02-21)
en Rio Preto
Morto 8-an de januaro 1939 (1939-01-08) (64-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala
Loĝloko Brazilo
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Infano Paulo de Miranda Ribeiro
Okupo
Okupo herpetologist • natursciencisto • zoologo • iĥtiologo • zoologia kolektisto
vdr

Alípio de Miranda-Ribeiro (21a de februaro 1874, Rio Preto - 8a de januaro 1939) estis brazila herpetologo kaj iĥtiologo nome zoologo fakulo pri amfibioj kaj fiŝoj. Ankaŭ lia filo, Paulo de Miranda-Ribeiro (1901-1965) estis zoologo.

Dekomence Miranda-Ribeiro havis pasion por natura historio; junaĝe li tradukis verkojn de Buffon al portugala. Li studis medicinon en Rio de Janeiro, kaj el 1894 li laboris kiel preparisto ĉe la Nacia Muzeo de Brazilo. Tie li poste servis kiel sekretario (el 1899), kaj direktoro de la departemento de zoologio (el 1929).

Dum sia kariero li esploris la regionon de la Amazonio multajn fojojn, kaj sub direktorado de Candido Rondon (1865-1958), li partoprenis en instalado de la unua telegrafo tra la Amazonio kaj Mato Grosso. En 1911, post esti vizitante muzeojn kaj programojn pri fiŝkaptejoj en Eŭropo kaj Usono, li fondis fiŝkaptejan inspektistaron en Brazilo, la unua oficiala servo pri fiŝkaptejo en la lando.

En 1911 li publikigis la tre bone konsideratan Fauna brasiliensis-Peixes (Brazilaj fiŝoj). Li estis aŭtoro ankaŭ de nombraj verkoj en la kampo de herpetologio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu artikolo ŝuldas al traduko de ekvivalenta artikolo ĉe la Franca Vikipedio, nome: Kraig Adler (1989). Contributions to the History of Herpetology, Society for the study of amphibians and reptiles : 202 p. (ISBN ISBN 0-916984-19-2)