Milito de Alĝerio

El Vikipedio
(Alidirektita el Alĝeria Milito de Sendependeco)
Saltu al: navigado, serĉo
Semajno kun barikado je 1960

La milito de Alĝerio estis milito de alĝerianoj por liberiĝo de Francio. Alĝerio estis franca kolonio ekde la jaro 1830. La milito disvolviĝis ekde 1954 ĝis 1962.

Oni ankaŭ nomis ĝin "alĝeria sendependeca milito", "alĝeria revolucio" aŭ "alĝeriaj eventoj". Je la alĝeria flanko batalis la "FLN" (fronto por la liberiĝo de Alĝerio), kiun komence subtenis nur malmultaj alĝerianoj (poste la plejmultaj) kaj kelkaj maldekstraj politikuloj francaj. Pro la elekto de terorismo temis ĉefe pri tempo de perforto kontraŭ la popolo kaj de lukto kontraŭ la franca administracio. Ne temas do pri milito inter du suverenaj ŝtatoj, ĉar Algerio estis iama franca departemento.

Tiu milito komenciĝis post la Dua mondmilito, kun la movo de la soldatoj devenintaj de la Norda Afriko. Tiuj soldatoj renkontis la aliajn (blankulajn) soldatojn venintajn de la kontinento post la milito, kaj vidante ke ekzistas diferencoj inter la nigrulaj kaj la blankulaj, postulis pli da egaleco.

Ĝi estas la lasta milito de Francio. En la nacia konscienco, tiu milito estas sinonimo de torturo, juneco oferita por la milito.

Dum sia enpaŝo en Alĝero la 4-a de junio 1958, Charles de Gaulle diris "Mi komprenis vin" ("Je vous ai compris", kio la nigrapieduloj interpretis, kiel "Franca Alĝerio"), sed la sekvantan jaron li proponis referendumon pri memdetermimo, kiu estis akceptita de la franca popolo. La milito finiĝis post la Traktato de Évian, la 18-an de marto 1962.

[redakti] Libroj kaj filmoj

  • Avoir 20 ans dans les Aurés (Havi 20 jarojn en Aurès)
  • La bataille d'Alger (La batalo de Alĝero)

[redakti] Vidu ankaŭ jenon

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.usfca.edu/fac-staff/webberm/algeria.htm
Ekstera ligilo  http://www.ecpad.fr/ecpa/PagesDyn/collect.asp?collectionID=5&photo=1 Fotoj de la Alĝeria Milito de Sendependeco (en franca)
Ekstera ligilo  http://home.mtholyoke.edu/~easokolo/algeria/1962.htm Alĝeria Milito de Sendependeco (angla)
Ekstera ligilo  http://www.globalsecurity.org/military/world/war/algeria.htm Alĝeria Nacia Liberigo (angla)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj