Alĝeria kampanjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alĝeria kampanjo estas la nomo uzata por la konkero de Alĝerio fare de Francio. Ĝi inkludas jenajn etapojn:

Komenco ĉe Alĝero[redakti | redakti fonton]

Bombardado de Alĝero sub rego de Lordo Exmouth, aŭgusto 1816

La franca regado de Alĝero (norda parto de moderna Alĝerio) malfortiĝis post la komenco de la napoleonaj militoj kiuj limigis la komercon en la Mediteraneo. Krome, post 1815, la brita kaj franca ŝipanaroj hegemoniis en la Mediteraneo. La enspezoj de la dejo de Alĝero, la plej alta turka estraro surloke (la regno de Alĝero estis tiam parto de la Otomana Imperio), malaltiĝis. Por kompensi tiun perdon de maraj kaj komercaj enspezoj, tiu ĉi altigas la fiskan impostadon, malbone akceptita de lalokanoj. Por eskapi la centran povon, la loĝantaro nomadiĝis. Korme, la produktado de alĝeria tritiko frontas la konkurencon de Orienta Eŭropo, kaj la falo de la Franca Imperio lasis la regnon de Alĝero sen granda importisto. La socia krizo devenas en politikan krizon, la dejo de Alĝero estas kontraŭato de la bejoj. La minaco de interna eksplodo ne ĉesas pligrandiĝi dum la 1820aj jaroj.

Franca impliko[redakti | redakti fonton]

Motivita de la volo dislogi la atenton de publika opinio agitita (Dua Restarigo), enkuraĝigita de Rusio, Francio lanĉas sin al koloniaj kampanjoj per la konkero de Alĝero (1830). La invado uzas pretekston de negrava diplomata komplikaĵo kaj krome ne sufiĉe klara inter la franca reprezentanto, la konsulo Pierre Deval kaj la dejo de Alĝero Hussein Dejo, pri financa polemiko 31jaraĝa inter la franca registaro kaj la registoj de Alĝero.

Je tiu epoko, en 1799 kaj por manĝigi la soldatojn de la ekspedicio al Egiptio, Talleyrand negocas pagon al du judaj negocistoj de Alĝero, Bakri kaj Busnach, respondecaj importi alĝeran tritikon en Francion. Ili ne ricevis la pagon kaj ne povis pagi la impostajn taksojn al la dejo. Tiu ĉi en 1827 reklamas la pagon al la du komercistoj, por ricevi la enspezon de la taksoj, kiujn ili nepre bezonas. Kolera kaj ofendita de la franca konsulo, frapas lin per ventumilo[1]. Laŭ lokanoj, li nur tuŝis lin per la ventumilo por indiki la elirejon. Karlo la 10-a profitis tiam okazon forgliti internajn malfacilaĵojn.

La reĝo, tre konservatulo, volis rehavi la monarkian prestiĝon (li estis kronita en Reims laŭ la antikvaj ritoj), kaj decidis lavi la honoron de la lando. Mara blokado estis organizita. La invado estis konsilata de Polignac, por savi la internan francan situon. La reĝo plusekvas la tradicion de la Krucmilitoj de katolikoj kontraŭ la Otomana Imperio. La ĉevalireco estas je reveno kaj Karlo la 10-a konfesis, ke li volas retrovi la spiriton de la venkoj de Cortes, kun la espero konkeri Afrikon. Oni klopodas en kunteksto de sociaj malfacilaĵoj sendi trans la Mediteraneo la loĝantarojn prezentantajn danĝeron por la socia ordo.

La konkero de Alĝero[redakti | redakti fonton]

La atako de Duperré ĉe la konkero de Alĝero en 1830

Dekomence konsiderita riska, la kampanjo estis fine rapide venka. Francio elŝipiĝis la 14an de junio 1830. La reziston oni organizis malbone, sed la franca ĉeesto estis kontraŭita de kaidoj, la tribestroj. Alĝero estis konkerita la 5an de julio, post malfacilaj luktoj. Karlo la 10-a klopodis uzi tiun venkon por plifortigi sian leĝitimadon kiel reĝo de Francio, interne de lalando, kaj pli facile akceptigi siajn 4 ordonojn de Saint Cloud. Tamen li perdis la povon en julio (Franca revolucio de 1830).

La franca flotarmeo, komponita de 37,612 homoj kaj regita de la generalo Bourmont, eliris el Toulon al Palma la 16an de majo 1830 sur franca ŝipanaro de 567 ŝipoj, el kiuj 103 estis militŝipoj, sub rego de la estonta admiralo Duperré. Danke al la eksplorado kiun faris po Napoléon Bonaparte la komandanto Boutin, Bourmont povis prepari detale la planon de elŝipiĝo. La ŝipanaro direktis sin al Alĝero kie alvenis la 31an de majo, sed ĉar parto de la ŝipoj estis ankoraŭ ĉe Palma, Bourmont atendas ĝis la 14an junio por veni ĉe la marbordo ĉe la duoninsulo de Sidi-Ferruch, 25 Km okcidente de Alĝero.

La 18-an de junio, la dejo de Alĝero kunigas floton de 50,000 homoj je la rego de Agha Ibrahim: 5000 Janiĉaroj, 5000 Kuluglioj, 10,000 alĝeriaj maŭroj kaj 30,000 araboj de la bejlikatoj de Orano, de Titteri kaj de Medea. Ĝis la 28an de junio, Bourmont nur atendas, ĉar la materialo por sieĝo ne estas ankoraŭ elŝipita. La 29an de junio, komencis la definitiva atako kontraŭ Fort l’Empereur (Sultan-Khalessi), ĉefa defendejo de Alĝero, okupita la 4an de julio. La dejo Hussayn proponis negocadon kaj kapitulacas venonttage. La francaj trupoj eniras en Alĝero. La 7an de julio oni ordonas malplenigi la Kasbaho de Alĝero. La 15an de julio, la dejo Hussayn enŝipiĝas al Napolo kaj la Janiĉaroj al Turkio. Komitato de regado kaj urba konsilantaro starigitaj de Bourmont anstataŭas la turkan administradon. La franca armeo suferis 415 mortojn, el kiuj unu estis Amédée, unu de la kvar filoj de Bourmont.

Bourmont antaŭeniris al Blida, okupis Anaba kaj Orano dum la unua monatduono de aŭgusto. La 11an de aŭgusto, la nova militministro, la generalo Gérard komunikis oficiale al li la novaĵon de la Revolucio de julio. Bourmont, lojala al reĝo Burbona, malkceptis ĵuri la novan reĝon Ludoviko-Filipo (Francio) post la falo de la reĝimo de Karlo la 10-a kaj estis anstataŭita de la generalo Clauzel (2a de septembro 1830 - februaro 1831), kiu negocas kun la bejoj de Titteri, de Orano kaj de Tunizo por ke ili akceptu le protektoraton de Francio. Li okupis Mers-el-Kébir, Oran, Anaba kaj Medea, sed la registaro senigas lin je siaj povoj, trupoj kaj li devas forlasi la planojn konkeri Alĝerion. Li helpis la kreadon de la unuaj regimentoj de zuavoj.

La rezisto de Abd El-Kader[redakti | redakti fonton]

Abd El-Kader

La 26an de julio 1830, la religia estraro alvokas la reziston kaj la Ĝihado. Fine, estos la reĝimo de Julia monarkio kiu interkompreniĝas kun la alĝeriaj estroj por organizi novan lokan ordon, sed multnombraj malfacilaĵoj okazis kaj oni organizas reziston ĉirkaŭ Abd El-Kader, post 1832. La triboj kuniĝas laŭ idearo de sankta milito por konstitui sendependan teritorion, kontraŭ Francio kaj la Otomana Imperio. En 1837, oni negocis pacon, dum Abd El-Kader kontrolis du trionojn de la teritorio. En 1839, ankoraŭ daŭras la milito kontraŭ la francoj, ĝis ties venko en 1843. Tiam ia gerilo estis organizita kaj poste ĝi estis iom translokigita al Maroko. Kiam francoj intervenas en Maroko, la gerilo perdos tiun helpon kaj Abd El-Kader devis kapitulaci; tiam la franca armeo de Afriko kontrolis la tutan nordokcidenton de Alĝerio.

La lasta rezisto kaj la kreado de Alĝerio[redakti | redakti fonton]

Lalla Fatma N'Soumer, figuro de la rezisto kontraŭ la kolonia franca armeo

La alĝeria teritorio, kiu tiam ne enhavis la aktualan sudon alĝerian, estis oficiale aneksita de Francio, sed fakte, la tuta regiono de Kabilio rezistis ankoraŭ. La sukceso de la franca armeo kontraŭ la rezisto de Abd el-Kader, plifortigas la francan memfidon kaj permesis ordoni la konkeron de la Kabilio.

Inter 1849 kaj 1852, la franca dominado disvastiĝis al la Malgranda Kabilio. En julio 1857, la triboj de Granda Kabilio kapitulacas; la kapto de la marabuta Lalla Fatma N'Soumer finas la reziston sed la kablioj ankoraŭ insurekcios komence de la 1870aj jaroj. Kontraŭ ĉiu antaŭpenso, la konkeron oni ne faris el nordo al sudo, ĉar la montaro estis la lasta rifuĝejo de la sendependuloj. Sude, la konkero de Laghouat kaj de Touggourt, la subpremo de la Beni-M’zab de Mzab (1852) kaj tiu de Souf, retroiris la limojn de Alĝerio ĝis la Saharo. Francio povis tiam entrepreni la taskon koloniigi Alĝerion.

La demografia perdo[redakti | redakti fonton]

En sia verko, La démographie figurée de l'Algérie (paĝo 260), la rasisma kuracisto kaj demografo René Ricoux, defendas, ke la araba loĝantaro malpliiĝis post 1830 pro sia malforteco kompare kun la eŭropanoj. De 3 milionoj de indiĝenoj anytaŭ la konkero, ili iĝis nur 2 125 051 en 1872, laŭ la ciferoj de Ricoux. Laŭ tiu darvinisto, tio okazigis la mortigadoj, la novaj vivkondiĉoj kaj ankaŭ la malforteco de la loka loĝantaro. [2]

Laŭ Olivier Le Cour Grandmaison [3], la koloniigo de Alĝerio kaŭzis la ekstermado de triono de la loĝanatro, kies kialoj estis diversaj: masakorj, deportadoj, malsategoj kaj epidemioj, sed ĉiuj interligitaj. Eĉ la lastaj (interligitaj) konfirmas la ekstermigan kondiĉon de la konkera kaj koloniiga entrepreno.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉe alternativa informaro ĉe rebellyon.info
  2. La démographie figurée de l'Algérie, op.cit., p.260 et 261
  3. Coloniser Exterminer, de Olivier Le Cour Grandmaison ĉe eldonejo Fayard, 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]