Alĝero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alĝero
arabe: الجزائر, france: Alger
urbo
Marbordo de Mediteraneo en Alĝero
Blazono
Oficiala nomo: الجزائر
Lando Alĝerio Alĝerio
Provinco Provinco Alĝero
Historia regiono Antikva Grekio
Montaro Atlasa Montaro
Memorindaĵo Notre Damo de Afriko
Maro Mediteraneo
Situo Alĝero
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 36° 46′ 00″ N 03° 03′ 00″ O / 36.76667 °N, 3.05000 °O / 36.76667; 3.05000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 424 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 273,0 km² (27 300 ha)
Loĝantaro 1 519 570 (2007)
Denseco 5 566,19 loĝ./km²
Refondo 944
Horzono MET (UTC+1)
Poŝtkodo 16000–16132
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Kasbaho en Alĝero
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1992 (#16)
Numero 565
Regiono Afriko
Kriterioj ii, v
Situo enkadre de Alĝerio
Situo enkadre de Alĝerio
Situo enkadre de Alĝerio
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Algiers
Monda heredaĵo de UNESKO
Kasbaho en Alĝero apartenanta al Monda heredaĵo de Unesko
Moskeo en Alĝero
Vido al Alĝero

Alĝero (arabe مدينة الجزائر, madInat al-ĜazAir; france Alger) estas la ĉefurbo de Alĝerio situanta en la okcidenta parto de golfo ĉe la Mediteraneo, ĉe la montoj de Sahelo, plilongiĝo de la montaro Atlaso. Ĝi estas la plej granda urbo kun 1.661.000 loĝantoj (stato 1-a de januaro 2004). La urbo estas grava trafikpunkto (vojoj, fervojo, haveno kaj flughaveno), industria urbo (ledo- kaj teksaĵindustrio) kaj kulturcentro kun universitatoj, multaj institutoj, galerioj kaj muzeoj.

Historio

Ĝi estis fondita dum la Antikva Grekio kiel Icosium. Post kiam Alĝero iĝis vasaloŝtato de la Osmanida imperio, la urbo estis la sidejo de la sultana komisiito.

La provoj de eŭropaj potencoj pri okupado de la urbo malsukcesis. En 1541 sendis Karlo la 5-a (1500-1558) siajn trupojn kontraŭ Alĝero. Li same malvenkis kiel Danlando en jaro 1770, Hispanio en 1775, Grand-Britio en 1816. En 1830 francaj trupoj okupis la urbon.

Post la okupo, aperis la franca kapitalo kaj fondis tie uzinojn, fabrikojn. Tiu industria ekfloro kreskigis la loĝantaron. Oni establis kvartalojn por la eŭropanoj, kiuj ankaŭ hodiaŭ karakterizas la urbopejzaĝon (2 km longabulvardo en la havena kvartalo).

Dum la dua mondmilito, la urbo apartenis al la francaj teritorioj, kiujn ne okupis Germanio. La urbo funkciis sub registaro de Philippe Pétain (1856-1951). Aŭtune de 1942, usonaj kaj britaj trupoj okupis la landon. Alĝero estis ĝis liberiĝo de Parizo, ĉefurbo de la libera Francio. Ekde 1962, la urbo estas sidejo de la registaro de la sendependa Alĝerio.

La pejzaĝon de la malnova kvartalo donas la Kasbah, fortikaĵo el la 16-a jarcento, la granda moskeo el la 11-a jarcento kaj la moskeo konstruita en 1660 kaj aliaj konstruaĵoj de la franca kolonia epoko (1830-1962).

Eksteraj ligiloj

greke historiaj bildoj de Alĝero greke paĝoj de UNESKO pri la urbokerno greke mapo de Alĝero