Al-Majadin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Al-Majadin
urbo
Oficiala nomo: arabe الميادين
Ŝtato Flago de Sirio  Sirio
gubernio Dair az-Zaŭr
Situo Al-Majadin
 - koordinatoj 35°01′N 40°27′E  /  35.017°N, 40.45°O / 35.017; 40.45 (Al-Majadin)
Loĝantaro 49 000 (takso de 2003)
Horzono UTC+2
Situo de la urbo en Sirio
ButtonRed.svg
Situo de la urbo en Sirio

Al-Majadin (arabe الميادين, latinliterigo laŭ DMG al-Mayādīn, foje ankaŭ latinlitere nomata nur Mayadin) estas urbo de Sirio. Ĝi situas en la oriento de la lando, en la gubernio Dair az-Zaŭr, borde de la rivero Eŭfrato. Laŭ takso el la jaro 2003, tiutempe en la urbo vivis 49 000 loĝantoj.

La gubernia ĉefurbo Dair az-Zaŭr foras 45 kilometrojn, kaj kvar kilometrojn sude de la urbeto, sur monteto videblas la ruino de la fortikaĵo Kalaat ar-Rahba (Qalaʿat ar-Rahba) el la 12-a jarcento. La ĉirkaŭa pejzaĝo estas dezerta, kaj nur en akvumita aero laŭlonge de la rivero Eŭfrato eblas agrikulturo. Eĉ paŝtejoj por nomadaj beduenaj bestobredistoj apenaŭ ekzistas.