Al-Mu'tadid (Sevilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Al-Mutadid)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Al-Mu'tadid
Al-Mu'tadid
Dinaro el oro stampita de Al-Mu'tadid en 438 (1045/1046 de la komuna erao)
Dinaro el oro stampita de Al-Mu'tadid en 438 (1045/1046 de la komuna erao)
Persona informo
المعتضد بن عباد
Naskiĝo 30-an de novembro 1015 (1015-11-30)
en Sevilo
Morto 28-an de februaro 1069 (1069-02-28) (53-jaraĝa)
en Sevilo
Religio islamo vd
Ŝtataneco Al-Andalus vd
Familio
Dinastio Abbadid dynasty vd
Patro Abu al-Qasim Muhammad ibn Abbad vd
Infanoj Al-Mu'tamid ibn Abbad vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abbad ibn Muhammad al-Mu'tadid (arabe أبو عمر عباد "المعتضد" بن محمد, Abū ʿAmr ʿAbbād “al-Muʿtaḍid” ibn Muḥammad) (naskiĝis en Sevilo, mortis samloke la 27-an de februaro 1069) estis reĝo de la tajfo de Sevilo (1042-1069), de la familio de la Abadidoj.

Li sukcedis sian patron Muhammad ibn Ismail ibn Abbad, nome la kreinto de la tajfo de Sevilo en 1042. Li aligis la tajfojn de Mértola (1044-1045), Onubo (1051), Algarve (nuna Faro, 1051-1052), Niebla (1053-1054), Algeciras (1055), Silves (ĉ. 1063), Morón de la Frontera (1066), Ronda (1065), Carmona (ĉ. 1067) kaj Arcos de la Frontera (1069), kvankam li ne sukcesis fari ĝin ĉe tiu de Granado, nek Badajoz. Tiele li kontrolis la tutan teritorion sude de la tajfo de Badajoz. Tamen tiuj militoj malfortigis la regnon kaj li devis submetiĝi al la kristana reĝo Fernando la 1-a de Kastilio en 1063, post granda invado fare de tiu laŭ la valo de la rivero Guadalquivir kiu alvenis ĝis antaŭ Sevilo.