Al-tá

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Al-tá estas projekto de apriora lingvo kreita de la brazila mistikulo Magnus Sondhal kaj prezentita, iom mokeme, de brazila verkisto kaj ĵurnalisto João do Rio (1881-1921), sub influo de pozitivismo. La projekto eble estas sankta lingvo de sekto fondita de Sondhal, kiu daŭre uzis Esperanton praktikacele.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Estas tri bazaj vokaloj U (grave fundamenta) A (domina kaj baza) kaj I (sense supera), kiuj igas rilatojn per sinestezio:

Krom tio, estas tri klavaroj (t.e. grupoj de konsonantoj): guturala klavo, denta klavo kaj latera klavo.

  • Guturala klavo: K (baza), G, Ch (ŝ) kaj J (ĵ);
  • Denta klavo: T (baza), D, R, r (rh), L, Lh (lj), S, Z, N, Nh (nj);
  • Latera klavo: B (baza), F, V, M.

Laŭ la signifo:


Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

K estas radiko de korpo, konkrekto, etc.

A signifas la nunon kaj la agadon,

De tiu:

Aktive: K A - La korpo aperanta kaj mov(iĝ)anta

Kaj

Pasive: A K - La korpo movata aŭ pasiva.

M estas simbolo do senco kaj ago, sekve:

Passive: A M = mi amata estas

kaj

Aktive: M A = Mu = movo; virino, patrino, varti


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

"As religiões no Rio" (La religioj en Rio, en la portugala), Eld. Nova Aguilar (1976). Reeldono de libro kompilita per la esploraj artikoloj de João do Rio, aperintaj en la ĵurnalo Gazeta de Notícias inter Januaro kaj Marto 1904.