Al Ĝabal Al Aĥdar (altaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al Ĝabal Al Aĥdar
Altaĵo
montara sistemo [+]

LandoLibio

Supermara alteco600 m [+]
Koordinatoj32° 35′ 52″ N, 21° 28′ 22″ O (mapo)32.59773333333321.472777777778Koordinatoj: 32° 35′ 52″ N, 21° 28′ 22″ O (mapo)


Al Ĝabal Al Aĥdar (Libio)
Al Ĝabal Al Aĥdar (Libio)
DEC
Al Ĝabal Al Aĥdar
Al Ĝabal Al Aĥdar

Map
Al Ĝabal Al Aĥdar
Vikimedia Komunejo:  Jebel Akhdar [+]
vdr

Al Ĝabal Al Aĥdar (arabe الجبل الأخضر) aŭ Esperantigite Verda Monto estas arbara, fekunda altaĵo en nordorienta Libio. Ĝi situas en la distriktoj de Darna, Al Ĝabal Al Aĥdar, kaj Al Marĝ.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Verda Monto konsistas el montara altebenaĵo leviĝante ĝis altitudo de 500 m, tranĉita de pluraj valoj kaj uedoj. Ĝi troviĝas nordoriente de Bengazi kaj sude de Darna kaj Mediteranea Maro. La regiono estas unu el la malmultaj arbararizitaj areoj de Libio, en unu el la malplej arbarizitaj regionoj de la mondo. Ĝi estas la plej humida parto de Libio, ricevante jare ĉirkaŭ 600 mm da pluvo. La alta precipitaĵo favoras la arabarojn de la areo, kaj ebligas riĉajn kulturojn de fruktoj, terpomoj, kaj grenoj, ion maloftan en arida lando.

La urbo de Al Bajda estas la ĉefurbo de distrikto Al Jabal Al Aĥdar kaj unu el la plej grandaj urboj de la regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva

La antikva greka kolonio de Cyrene situis en abunda valo sur Verda Monto. La ruinoj postrestas.

Liberigo

La libia gvidanto Omar Muĥtar uzis tiun forte arbaran montaran regionon por rezisti la italan okupadon de Libio kiel itala kolonio dum pli ol dudek jaroj, kie li organizis kaj projektis strategiojn por la libia kontraŭstaro kontraŭ itala okupado.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]