Al Franken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alan Franken

Alan Stuart Franken (nomata "Al", nask. la 21-an de majo 1951) estas Emmy-premi-gajninta usona komediisto, aŭtoro, filmskribisto, politika komentisto, radiofonia gastiganto kaj, freŝdate, politikisto. Li estas konata pro sia laboro pri Saturday Night Live kaj siaj progresemaj politikaj vidoj.

La 14-an de februaro 2007 Franken anoncis sian kandidatecon por la usona senata elekto de 2008 en Minesoto kiel membro de la Demokrata Farmist-Laborista Partio. La seĝo estas nun okupita de la Respublikano Norm Coleman kaj antaŭe estis okupita de bona amiko de Franken, Paul Wellstone.

Ŝablono:LigoLeginda