Al-Kaida

El Vikipedio
(Alidirektita el Al Qaeda)
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de Al-Kaida

Al-Kaida (arabe "القاعدة" Al-Qāʿida "Bazo") estas islamisma terorisma grupo, kiuj verŝajne respondecas pri miloj da mortigoj, kiuj plej fame inkluzivas la viktimojn de la atakoj en Novjorko/Vaŝingtono en septembro de 2001 kaj en Madrido en marto de 2003.

La fondinto kaj estro de Al-Kaida estas Osama Bin-Laden. Unu el la celoj de la grupo estas restarigo de islama imperio sub kalifo. La iraka gvidanto estis Abu Musab az-Zarqawi.

La grupo konsistas plejparte el restaĵoj de iamaj partizanoj, kiuj en Afganio batalis kontraŭ Sovetio tiam subtenataj de Usono per trejnado kaj militmaterialo. Pri la origino de ĝia nomo estas diversaj legendoj ; laŭ iuj la nomon "Al-Kaida" kreis Richard A. Clarke ; laŭ brita eksministro Robin Cook ĝi estas araba traduko de "la datenbanko", nome la datenbanko de la afganiaj partizanoj. Laŭ aliaj la nomon elektis la grupo mem. Alia opinio estas ke la vorto devenas de la vorto por "la bazo" Name Al-Qaeda.

Enhavo

[redakti] Ĉefaj atencoj atribuitaj al Al-Kaida [1]

[redakti] Aliaj estroj de la reto[2]

  • Ajmano al Zaŭahiri
  • Abu Jahjo el Libia
  • Ĥalid al Habib
  • Adnan el Ŝukrijumaho

+ Atijaho abd al Rahmano

[redakti] Notoj

  1. "Los principales atentados de Al Qaeda", El País, 3a de majo de 2011, paĝoj 6a kaj 7a.
  2. "Los otros líderes de Al Qaeda", El País, 3a de majo de 2011, paĝoj 6a kaj 7a.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.guardian.co.uk/terrorism/story/0,12780,1327904,00.html
Ekstera ligilo  http://cfrterrorism.org/groups/alqaeda.html
Ekstera ligilo  http://memritv.org/Search.asp?ACT=S5&P1=139
Ekstera ligilo  http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/south_asia/1551100.stm
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj