Al la fratoj estas poemo de Ludwik Lejzer Zamenhof. Ĝi unue aperis en 1889 en La Esperantisto, la unua periodaĵo en la internacia lingvo Esperanto. Edmond Privat en sia verkaĵo Vivo de Zamenhof karakterizis ĝin jene: "Per tiu poemo, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera silento pensante al la vasta rondo familia"[1].