Aladár Porpáczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aladár Porpáczy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1903 (1903-12-17)
en Pápa
Morto 15-an de februaro 1965 (1965-02-15) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Aladár Porpáczy
Profesio
Okupo biologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aladár Porpáczy [porpAci], laŭ la hungara skribmaniero Porpáczy Aladár estis hungara biologo, fakverkisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.

Aladár Porpáczy naskiĝis la 17-an de decembro 1903 en Pápa. Li mortis la 15-an de februaro 1965 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Porpáczy frekventis ĉeflernejon pri ĝardenistoj, poste li eklaboris en akademio de Magyaróvár. Ekde 1931 li laboris en tiama Eszterháza (nuntempa Fertőd). En 1945 li aranĝis eksperimentan bienon kaj ankaŭ lernejon por ĝardenistoj en la forlasita kastelo. Baldaŭe li estis parlamentano, tamen lia laboro pri la fruktoj portis eĉ eksterlandan konatecon. Li longe gvidis ĝardenistan bienon. Inter 1959-1963 li edukis en ĉeflernejo en Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1952, poste 2 aliajn premiojn. En 1952 li doktoriĝis. Li mortis en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Fertőd.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Jövedelmező körtetermesztés (Profitdona produktado de piro) 1937
  • A dió (La nukso) 1955
  • A korszerű gyümölcstermelés elméleti kérdései 1962
  • L'évolution de la culture de poire 1964
  • The growing of berryfruit 1964

Fontoj[redakti | redakti fonton]