Aladár Schöpflin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aladár Schöpflin
Persona informo
Naskonomo Schöpflin Aladár Mihály
Naskiĝo 4-an de oktobro 1872 (1872-10-04)
en Malženice
Morto 8-an de aŭgusto 1950 (1950-08-08) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Familio
Infanoj Gyula Schöpflin vd
Profesio
Okupo tradukistoredaktorokritikistoverkistoartokritikisto • literaturhistoriisto vd
Laborkampo hungara literaturo vd
Verkado
Verkoj Magyar Színművészeti Lexikon vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aladár Schöpflin [ŝopflin], hungare Schöpflin Aladár estas hungara verkisto, esteto, tradukisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1949).

Pentraĵo pri Aladár Schöpflin
Memortabulo pri Aladár Schöpflin

Aladár Schöpflin naskiĝis la 4-an de oktobro 1872 en Maniga, nuntempa Malženice en Slovakio. Li mortis la 8-an de aŭgusto 1950 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Schöpflin lernis filozofion en Budapeŝto. En 1898 li eklaboris en revuo, kie li redaktadis. Poste li dekomence aliĝis al Nyugat. Li alte taksis verkojn de Endre Ady, Zsigmond Móricz kaj aliaj. Li multe tradukis el angla, franca kaj germana lingvoj kaj longe redaktis teatran enciklopedion. Li ricevis premion Kossuth en 1949, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Framasonismo[redakti | redakti fonton]

Aladár Schöpflin estis framasono apartenanta al Martinovics-loĝio laŭ [1] Arkivigite je 2012-09-08 per la retarkivo Wayback Machine.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyar írók (Hungaraj verkistoj), 1917
  • Mossóczy Pál szép nyara (Bela somero de Paŭlo Mossóczy), 1921
  • Piros ruhás nő (Virino en ruĝa kostumo), 1921
  • Írók, könyvek, emlékek (Verkistoj, libroj, rememoroj), 1925
  • Ady Endre (Endre Ady), 1934
  • Őszi szivárvány (Aŭtuna ĉielarko), 1934
  • A magyar irodalom története a XX. században (Historio de la hungara literaturo en la 20-a jarcento), 1939
  • Mikszáth Kálmán (Kálmán Mikszáth), 1941
  • Válogatott tanulmányok (Elektitaj studoj), 1967
  • tradukaĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungarlingva Vikipedio