Aladár Szoboszlay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aladár Szoboszlay
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1925 (1925-01-18)
en Timișoara
Morto 1-an de septembro 1958 (1958-09-01) (33-jaraĝa)
en Timișoara
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Aladár SZOBOSZLAY [soboslai] rumania hungara romkatolika pastro ekzekutita post la hungara revolucio de 1956. Li naskiĝis en Mehala la 25-an de januaro 1925 kaj estis ekzekutita en Temeŝvaro la 1-an de septembro 1958.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Aladár Szoboszlay estis konsakrita pastro en 1948 en Temeŝvaro, kaj ĝis 1952 li servis en Pecica. Je la fino de 1956 li ekkomencis verki la laboraĵon Confederatio pri rumana-hungara konfederacio kun centro de Arad kaj kune kun instruistino Klára Reusz kaj advokato Alexandru Fîntînaru li komencis la organizadon por realigado de la plano. La centro baldaŭ iĝis Miercurea Ciuc. Oni arestis ilin kaj en la proceso de Kluĵo el 56 akuzitoj 10 estis mortpafitaj la 1-an de septembro 1958 kaj la aliaj kondamnitaj al prizono. En 2010 la tribunalo de Kluĵo ili estis rehonorigitaj. La ekzekutitoj estas: Aladár Szoboszlay, barono József Huszár, Alexandru Fîntînaru, István Lukács, István Orbán, Imre Tamás, Dezső Tamás, István Béla Kónya, Árpád Ábrahám, Károly Orbán. Ilia tombo estas nekonata. El tiuj de kondamnitaj al malliberujo Elek Szörcsey mortis en prizono kaj la aliaj ricevis amnestion en 1964.

Fonto[redakti | redakti fonton]