Alain Corneau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alain Corneau en 2005

Alain CORNEAU (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1943 en Meung-sur-Loire (Loiret) – mortis la 30-an de aŭgusto 2010 en Parizo) estis franca film-reĝisoro.

Corneau naskiĝis en Meung-sur-Loire (Loiret). Komence muzikisto, li laboris kun Costa-Gavras kiel asistanto, kio ankaŭ estis lia unua okazo labori kun aktoro Yves Montand, kun kiu li kunlaboris tri fojojn en sia kariero, inkluzive Police Python 357 (1976) kaj La Menace (1977).

Li direktis Gérard Depardieu en kina adapto de Tous les matins du monde en 1991.

Corneau mortis la 30-an de aŭgusto 2010 pro kancero.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Applications-multimedia.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Filmo