Alain Delon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alain Delon
Alain Delon.jpg
Naskiĝo 8-an de novembro 1935
Flago de Francio Sceaux, Francio
Aktivaj jaroj 1957 - nuntempo
Nuptopartnero Nathalie Barthélemy (1964-1968)
Oficiala ttt www.alaindelon.com
César
Plej bona aktoro
1985 Notre histoire
v  d  r
Information icon.svg

Alain DELON (naskiĝis la 8-an de novembro, 1935) estas franca aktoro.

Li naskiĝis apud Parizo. Sian unuan grandan sukceson kiel kinoaktoro li gajnis per la krimfilmo Plein soleil, produktita laŭ romano de Patricia Highsmith. Delon konvinkis la publikon per sia prezento de murdisto kun samtempe abomenindaj kaj simpatiaj trajtoj.

La filmo Le samurai, en kiu li aperis kiel profesia murdisto laboranta senemocie nur profitcele, fiksis lin poste por ĝuste tiu ĉi rolotipo. Nur kelkfoje li sukcesas eskapi el tiu ĉi skemo, por prezenti verajn karakterajn rolojn.

En 1995 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Plein soleil (Francio/Italio, 1960)
  • Rocco e i suoi fratelli (Italio, 1960)
  • L’eclisse (Francio/Italio, 1961)
  • Il gattopardo (Francio/Italio, 1963)
  • Mélodie en sous-sol (Francio/Italio, 1963)
  • Paris brûle-t-il ? (Francio/Usono, 1966)
  • Le samurai (Francio, 1967)
  • La piscine (Francio/Italio, 1968)
  • Borsalino (Francio/Italio, 1970)
  • La Veuve Couderc (Francio, 1971)
  • Monsieur Klein (Francio, 1976)
  • Teheran 43 (Soveta Unio, 1981)
  • Nouvelle vague (Francio/Svislando, 1990)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]