Alain Maury (astronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alain J. MAURY estas franca astronomo naskiĝinta en 1958. En sia junaĝo, li loĝis en Frouard kaj lernis dum la 1970-aj jaroj en la liceo Henri Poincaré de Nancy.

Li malkovris la periodan kometon 115P/Maury, la neperiodan kometon C/1988 C1 (Maury-Phinney), kaj plurajn asteroidojn. Notindaj malkovraĵoj estas la apolona asteroido 3838 Epono kaj la amoraj asteroidoj 5370 Taraniso kaj 11284 Beleno.

Li partoprenis al la programo OCA-DLR Asteroid Survey (ODAS), kiu permesis la malkovron de multenombraj objektoj inter oktobro 1996 kaj aprilo 1999.

De 2003, Alain Maury kaj sia edzino Alejandra mastrumas sian propran observatorion apud San Pedro de Atacama en Ĉilio, malfermita al la vizitantoj.

La asteroido 3780 Maury ricevis lian nomon en lia honoro.

Malkovritaj asteroidoj : 9
3838 Epono 27-a de novembro 1986
4404 Enirac 2-a de aprilo 1987
4482 Frèrebasile 1-a de septembro 1986
4558 Janesick 12-a de julio 1988 kun J. Mueller
5370 Taraniso 2-a de septembro 1986
11284 Beleno 21-a de januaro 1990
21001 Trogrlic 1-a de aprilo 1987
(120452) 1988 NA 6-a de julio 1988
152188 Morricone 27-a de aŭgusto 2005 kun F. Mallia

Eksteraj ligiloj