Alakanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alakanto
hispane: Alicante
urbo
Urbodomo
Oficiala nomo: Alicante / Alacant
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Valencilando
Situo Alakanto
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 38° 20′ 43″ N 0° 28′ 59″ U / 38.34528 °N, 0.48306 °U / 38.34528; -0.48306 (mapo)
Areo 201,27 km² (20 127 ha)
Loĝantaro 334 418 (2010)
Denseco 1 661,54 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 03000-03016
Situo de Alakanto enkadre de Hispanio
Situo de Alakanto enkadre de Hispanio
Situo de Alakanto enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Alicante
Retpaĝo: www.alacant.es

Alakanto (aŭ Alikanto): en la kataluna lingvo (valencia) Alacant, en la hispana Alicante, estas urbo en Valencilando (Valencia Komunumo) de Hispanio.

Ĝi havas iom pli ol 334 000 loĝantojn, sed la nombro obliĝas en somero, estante tre grava turismejo.

Bonan panoramon de la urbo eblas rigardi el la Kastelo de Santa Bàrbara, malnova defendejo de la urbo.

La festoj plej konataj estas la Fajrofestoj dum la nokto de Sankta Johano (komenco de la somero).

Alakanto estas ankaŭ la nomo de provinco, laŭ la administra divido de Hispanio. Vidu Alikanto (provinco).

Klimato

La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 335 mm. La averaĝa ĉiujara sunumado estas 3000 horoj. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 18 °C.

Vidindaĵoj

  • La Muzeo d'Arto Nuntempada de Alakanto (MANA)

Okazoj

Esperanta vivo

En 2002 okazis tie ĉi la Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Eksteraj ligiloj