Alan Gross

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alan Gross
Alan Gross revenas al Usono la 17-an de decembro 2014
Alan Gross revenas al Usono la 17-an de decembro 2014
Persona informo
Naskonomo Alan Phillip Gross
Naskiĝo 2-an de majo 1949 (1949-05-02) (74-jaraĝa)
en Nov-Jorkio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Marilando • Virginio-Komunuma Universitato
Okupo
Okupo aktivulo
vdr

Alan Phillip Gross (naskiĝinta la 2-an de majo 1949, do nun 74-jara) estas usona profesiulo pri internacia evoluhelpo. En decembro 2009 li estis arestita en Kubo, kie li laboris kiel usona registara subkontraktisto por la Usona Agentejo por Internacia Evoluo (USAID). En 2011 kuba kortumo juĝis lin kulpa pri "krimoj kontraŭ la kuba ŝtato" aparte per alporto de satelitaj telefonoj kaj komputila ekipaĵo por membroj de la kuba juda komunumo sen la permeso postulata sub kuba leĝo. Post kiam en januaro 2010 li unue estis akuzita pri spionado por Usono, li estis finfine kondamnita pro "agoj kontraŭ la sendependeco aŭ la teritoria integreco de la kuba ŝtato" en marto 2011. Post kvinjara mallibereco, li estis liberigita el kuba malliberejo la 17-an de decembro 2014.