Alan García

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alan GARCÍA PÉREZ (n. la 23-a de majo 1949 en Limo) estas politikisto perua, prezidento de la respubliko de 1985 ĝis 1990, kaj denove post 2006.

Alan García

Li estas membro de la Partido Aprista Peruano, ofiala nomo de la historia movado APRA (Alianco popola revolucia amerika).

Unuaj paŝoj[redakti | redakti fonton]

Alan García naskiĝis en mezklasa familio, kun granda tradicio en la APRA. Lia patro troviĝis malliberigita kiam li naskiĝis, kaj nur konis sian filon post kvin jaroj. Alan fariĝis ano de la junula branĉo jam 17-jara.

Li studis en la Universitato Katolika de Peruo kaj finas Juron en la Universitato San Marcos en 1971. Li poste studis en la Komplutensa Universitato de Madrido kaj en Parizo.

En 1978, la fondinto de la APRA, Víctor Raúl Haya de la Torre petas lin reveni en Peruon, kiam la registaro de Bermúdez kreas la kondiĉojn de restaŭrado de civila registaro kaj permesas la reorganizadon de la politikaj partioj.

Unua prezidanteco[redakti | redakti fonton]

Alan García estis kandidato de la APRA por la ĝeneralaj prezidentaj balotoj de 1985. Li estas elektita, kaj fariĝas la unua Prezidento de la partio post 60 jaroj de ĝia fondiĝo. Li estis nur 36-jara.

Lia prezidenteco estis tre diskutata. Ĉefe la malbona ekonomia stato multe pezas super la politiko de lia registaro. Peruo suferas inflacion de 120 % en 1987, 1722 % en 1988, 2776% en 1989, kaj eĉ 7649% en 1990. Li devas krei novan monunuon, la intion.

Alia granda problemo estas la terorismo, kiu jam ekzistis en la antaŭa registaro de Fernando Belaúnde Terry sed kiu atingas pinton inter 1986 kaj 1988, ĉefe pro la ago de la maoista movado Luma Vojo, kaj de Tupac Amaru.

Posta kariero[redakti | redakti fonton]

En la elektoj de 1990 estas elektita prezidento la eksterpartia Alberto Fujimori. García estas juĝata en 1991, akuzita pro korupto, sed sen sekvoj. En 1992, li estas nomata ĝenerala sekretario de sia partio.

Post la mempuĉo de Fujimori, la hejmo de García estas okupata de la militistoj. Li petas politikan azilon en Kolombio kaj poste en Francio.

Li revenas en 2001 por la novaj prezidentaj elektoj. Li surprizas multajn kiam li fariĝas la dua plej voĉdonata kandidato. En la dua balotado li perdas fronte al Alejandro Toledo.

Alan García kun prezidento George W. Bush.

Dua prezidanteco[redakti | redakti fonton]

En 2006 li estas denove kandidato. Li fariĝas la dua plej balotata kandidato en la unua rondo, antaŭ la oficiala Lourdes Flores Nano, kaj venkas en la dua rondo fronte al Ollanta Humala.

En tiu ĉi prezidenteco la registaro de García sekvas ortodoksan politikon rilate ekonomion. En ekstera politiko li ĝenerale sekvas porusonan politikon, kun diversaj alfrontiĝoj kun venezuela prezidento Hugo Chávez. En junio 2009 okazis fortaj protestoj, precipe fare de nativaj loĝantoj en Perua Amazonio, kiuj protestis kontraŭ novan leĝon ebligantan la ekspluatadon de la riĉecoj de tiu regiono.

Publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Alan García estas aŭtoro de diversaj verkoj pri Peruo aŭ Latinameriko:

  • A la inmensa mayoría : discursos (1988)
  • El futuro diferente (1989)
  • El desarme financiero: pueblo y deuda en América Latina (1989)
  • La revolución regional (1990)
  • La defensa de Alan García (1991)
  • El nuevo totalitarismo (1992)
  • El mundo de Machiavello (1994)
  • La falsa modernidad (1997)
  • Siete tesis erróneas del neoliberalismo en América Latina (1997)
  • Mi Gobierno hizo la regionalización (1999)
  • La década infame: deuda externa 1990–1999 (2000)
  • Modernidad y política en el siglo XXI: globalización con justicia social (2003)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]