Alan Turing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alan TURING estas ofte konsiderata la patro de moderna komputiko.

Alan Mathison TURING [turing], laŭ PIV2005 Turingo (naskiĝis la 23-an de junio 1912; mortis la 7-an de junio 1954) estis brita matematikisto, logikisto kaj kriptografisto, dum multaj jaroj profesoro en la Kembriĝa kolegio King's. Oni konsideras lin la fondinto de komputiko apud John von Neumann kaj aliaj sciencistoj.

En 1936, responde al la demando de Godelo pri tio, kio estas komputebla, Alan Turing verkis artikolon nomitan "On Computable Numbers" (Pri komputeblaj nombroj), en kiu li priskribis modelon de komputilo en formo plej simpla, abstrakta kaj esenca – tian modelon oni nun nomas universala Maŝino de Turing. La maŝino de Turing estas gravega nocio en matematika logiko kaj teorio de algoritmoj.

Dum la 1940-aj jaroj, Turing sukcesis rompi la ĉifron uzatan de la nazioj (per lia elektromeĥanika maŝino nomita la Bombe). La germanoj ŝanĝadis la ĉifron ĉiutage je nula horo, kaj post ĉirkaŭ du horoj la maŝino konstruita de Turing deĉifradis la germanan ĉifron. La nacioj estis tiom certaj je ilia ĉifro, kredis, ke ĝin ne eblas deĉifri, ke senĉese serĉis la "perfidulon", kiu "transdonadis" la ĉifron al angloj.

Post la dua mondmilito li helpis realigi la modernan komputilon.

En la 1950-aj jaroj li filozofiis pri artefarita inteligento kaj biologio kaj proponis la faman Teston de Turing pri komputila inteligento.

En 1952, Alan Turing estis arestita pro akuzo de samseksemo, post kiam la brita polico trovis lin kaj alian viron seksagante. Post tiam li estis devigita ricevi "hormon-terapion" (alternative de malliberigado), kiu forte perturbis lian menson; kaj post du jaroj de deprimo li sinmortigis per cianido.

Ekde 1966 omaĝe al Alan Turing oni ĉiujare apartenigas la Premion Turing al komputikisto kiu signife kontribuis al la evoluo de komputiko.

Eksteraj ligiloj