Alando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Alando.

Alando (svede Åland ['o:land]; finne Ahvenanmaa [ahvenanma]) estas insularo en la Balta Maro inter Svedio kaj la sudokcidento de la kontinenta Finnlando, aŭtonoma provinco de Finnlando kun 26 923 loĝantoj (91,7 % svedlingvaj; 2006-12-31). Ĉ. 6 500 insuloj kaj insuletoj, el kiuj 65 estas konstante loĝataj; tera areo sume 1554 km2. Alando havas propran flagon kaj proprajn poŝtmarkojn. La ĉefurbo Mariehamn havas 10 780 loĝantojn. Ĝis la 31-a de decembro 2009, kiam pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj (finne lääni) estis malfonditaj, la teritorio ankaŭ estis unu el sume ses gubernioj en Finnlando.

Alando havas propran parlamenton (lagting) kun 30 membroj. Ĝi decidas pri la buĝeto de la provinco kaj faras leĝojn pri aferoj kiuj apartenas al la sfero de aŭtonomeco: instruado, lernejoj kaj kulturo; sociala prizorgo kaj sano; ekonomia vivo; interna trafiko; protektado de la medio; komunuma administrado; polico; poŝto; radio kaj televido. En tiuj aferoj la provinco funkcias proksimume kiel suverena ŝtato. En aliaj aferoj validas la leĝoj de Finnlando, kiu do zorgas, ekzemple, pri eksterlandaj aferoj, kriminala kaj civila juro, juĝejoj, dogano kaj mono.

Alando estas, laŭ internaciaj traktatoj, senarmea teritorio, kaj ĝiaj loĝantoj ne havas devon militservi.

Alando kun la administraj limoj de la provinco

Iuj rajtoj en la provinco, kaj ankaŭ la liberigo de militservo, estas rezervitaj al personoj, kiuj havas provincan civitanecon (svede hembygdsrätt). La civitanecon oni havas denaske aŭ akiras laŭ peto se oni plenumas tri kondiĉojn: loĝadis 5 jarojn en la provinco, kontentige parolas la svedan lingvon kaj estas civitano de Finnlando. Nur tiaj provincanoj rajtas voĉdoni por la provinca parlamento, posedi nemoveblaĵojn en la insularo kaj praktiki ekz. komercadon.

La aŭtonomecon de la provinco, ĝiajn organizon kaj rajtojn, difinas la Leĝo pri aŭtonomeco de Alando, kiu estas unu el la konstituciaj leĝoj de Finnlando. La parlamento de Finnlando povas ŝanĝi ĝin nur konsente de la Alanda parlamento.

Kiel parto de Finnlando ankaŭ Alando apartenas al la Eŭropa Unio, sed ĝin koncernas kelkaj esceptoj pri impostoj: en Alando ne estas aplikataj la EU-reguloj pri aldonvaloraj impostoj kaj akcizoj (tio ebligas i.a. vendi senimposte varojn sur ŝipoj trafikantaj al kaj de Alando). Tio estis konstatita en la t.n. Alanda protokolo, aldonita al la traktato pri aliĝo de Finnlando al EU. La protokolo ankaŭ aparte permesas la regulojn, kiuj donas certajn privilegiojn (terposedo, komerco) nur al Alandaj provincanoj kaj tiel diskriminacias kontraŭ aliaj civitanoj de EU. Tia diskriminacio en EU ĝenerale ne estas permesita, sed oni konsideris la escepton necesa por protekti la specialan statuson de Alando.

Antaŭ la jaro 1809 Alando, same kiel la tuta Finnlando, estis parto de Svedio. En la periodo 1809-1917 ĝi apartenis al la Rusa imperio kiel parto de la Grandprinclando Finnlando. Post la sendependiĝo de Finnlando en 1917, alandanoj volis re-aligi la insularon al Svedio, sed fine, post diversaj incidentoj kaj intertraktadoj, la provinco restis Finnlanda. En 1921 la Ligo de Nacioj agnoskis Finnlandan suverenecon super Alando. Finnlando garantias, per konstitucia leĝo, aŭtonomecon kaj svedan unulingvecon de la insularo.

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retpaĝaro de la provinco (ekde la 15-a de aŭgusto 2006 la retregiono Alando havas propran interret-domajnan sufikson .ax; antaŭe estis uzata la sufikso .fi de Finnlando) greke Organizaĵo de Baltamaraj insuloj greke Specimenoj pri alandaj dialektoj de la sveda lingvo (sone kaj skribe)

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda