Alange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alange [alAnĥe] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas Alangeños.

Situo[redakti | redakti fonton]

Alange estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 323 m; je 79 lm de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 24 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 160,3 km².

Populacio[redakti | redakti fonton]

La censita populacio en 2007 estis de 2.033 loĝantoj.

Banejoj[redakti | redakti fonton]

Post plibonigado de la 18a jarcento kaj de la 19a jarcento, nuntempe troviĝas funkciantaj la banejo de romia deveno, integritaj en banejo de medicina akvo, kies alta enhavo de radono, produktas plibonigon en malsanoj de tipo nerva, spira, artrozoj kaj reŭmo.

Kastelo de Alange[redakti | redakti fonton]

La kastelo kiu hegemonias la distrikton de la rivero Matachel estas situa sur la Cerro de la Culebra (Monteto de la Serpento). Ĝi estis konstruita de islamanoj en la 9a jarcento. Kiam konkeris la vilaĝon Alange, la reĝo Ferdinando la 3-a, donacis la kastelon al la Ordeno de Santiago en 1243. Ĝi mezo de la 16a jarcento ĝi estis abandonita. Nuntempe restas nur la ĉefturo, konstruita el ŝtono kaj briko, videbla de malproksimege.

Okcidente de la monteto de la kastelo estas la akvobaraĵo kaj artefarita lago de Alange, unu el la lastaj konstruitaj en la regiono fine de la 20a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]