Alap

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alap estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Sárbogárd. La vilaĝnomo estas hungare: bazo.

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, proksime de Sárbogárd, ĉefvojo inter Dunaföldvár kaj Balatono estas ne tro for.

Historio [redakti]

Ŝajnas, peĉenegoj fondis la vilaĝon. En la 15-a jarcento uzino pri salpetro funkciis. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. Post 1688 hungaroj refondis la komunumon. La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinkulturo kaj ĉevalobredado.

Vidindaĵoj [redakti]