Alap
Alap estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Sárbogárd. La vilaĝnomo estas hungare: bazo.
Bazaj informoj
- Areo: 48 km²
- koordinatoj: 46° 48′ 36″ N 18° 40′ 50″ O / 46.81000 °N, 18.68056 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 36″ N 18° 40′ 50″ O / 46.81000 °N, 18.68056 °O (mapo)
- Loĝantaro: 2140
- Poŝtkodo: 7011
- Telefonprefikso: 25
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, proksime de Sárbogárd, ĉefvojo inter Dunaföldvár kaj Balatono estas ne tro for.
Historio
Ŝajnas, peĉenegoj fondis la vilaĝon. En la 15-a jarcento uzino pri salpetro funkciis. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. Post 1688 hungaroj refondis la komunumon. La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinkulturo kaj ĉevalobredado.
Vidindaĵoj
- baroka preĝejo