Alarmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
avertilo pri fajro en Germanlingvio
publika motora sireno

Alarmo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "signalo por anonci minacantan danĝeron aŭ voki al batalo aŭ helpo".

La vorto alarmo fontas aŭ el la franca esprimo A l’arme signifanta "al la armilo!", aŭ el la itala, plurala esprimo Alle arme respektive All’arme, do "al la armiloj!". En figurativa senco tio signifas, ke certa grupo de homoj, ekzemple la policofajrobrigado, sed en iuj kazoj ankaŭ la tuta loĝantaro, estas konsciigita pri minaca, danĝera evento kaj vokata al reago. La sinsekvo de reagoj post alarmo estas nomata "alarma ĉeno".

Alarmigo

Alarmo povas esti aktivigata aŭ post persona observo de danĝero aŭ aŭtomatigite. Komuna eco de ĉiuj alarmoj estas, ke mesaĝo pri minaca evento estas transdonata de unuopa persono aŭ de homgrupo tro malgranda por mem kontraŭbatali la minacon al koncerna pli granda homgrupo.

Se la tuta loĝantaro de difinita regiono estu atingata per alarmo, daŭre bona ilo estas publika sireno, lige al mesaĝoj radiofoniaj. Por transdono de alarmo al unuopulo pli konvenas uzo de televokilo aŭ de telefono inkluzive de poŝtelefono kaj servo de mallongaj mesaĝoj.

Historie

En la eŭropa mezepoko por alarmo ankaŭ estis uzitaj preĝejaj sonoriloj kaj diversaj blovinstrumentoj. Avertoj pri proskimiĝantaj malamikaj soldataroj ankaŭ estis transdonataj per avertaj fajroj.