Alaska orimpetego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vojoj al la orkampoj ĉe la Klondike

La alaska orimpetegoKlondike-orimpetego estis unu el la plej sukcesaj orimpetegoj. Ĝi venigis ekde 1896 pli ol cent mil orserĉistojn al la Klondike ĉe la urbo Dawson.

Ĝi estis kaŭzo de la fondo de Jukonio kaj de la firmigo de la landlimo inter Alasko kaj Kanado. Ĝi okazis dum ekonomia krizo en Usono, tial ke multaj homoj provis trovi riĉecon ĉe la Klondike. Aldone ĝia sukceso venigis grandegajn orkvantojn al la monda merkato, entute estis trovitaj ĉ. 12,5 milionoj da uncoj, t.e. volumeno de pli ol 20 m³,[1] kaj post ĝia fino okazis grava krizo pri likvidebleco.

La vivmaniero de la indianoj, nomitaj unuaj nacioj en Kanado, ŝanĝiĝegis. Ilia nutraĵbazo, la boacoaroj, draste malpligrandiĝis, kelkaj triboj unuan fojon malnomadiĝis, ili ekkonis monekonomion kaj multaj mortis pro importitaj malsanoj. Malgraŭ tio, la Tr'ondek Hwech’in (tribo el la unuaj nacioj), kiuj vivis ĉirkaŭ Dawson, sukcesis parte eviti la negativajn sekvojn kaj konservi sian kulturon.

Kadro[redakti | redakti fonton]

Ekonomihistoria[redakti | redakti fonton]

La alaska orimpetego estas nur ĉenero de tiaj grandskalaj eventoj, kiaj komenciĝis per la unua orimpetego de Minas-Ĝerajso en Brazilo en la jaroj 1693 ĝis 1695.[2] En la dua jardeko de la 19-a jarcento la ĉiujara tutmonda orminado atingis minimumon kun nur ĉ. 10 tunoj da produktado.[3] Tiu ŝanĝiĝis ekde la fino de la 1840-aj jaroj, kiam ortrovaĵoj okazis en Kalifornio kaj Aŭstralio, ekde la 1850-aj jaroj ankaŭ en Kanado. En la jaroj 1881 ĝis 1890 la jara elminadkvanto atingis preskaŭ 160 tunojn. Ĝi duobliĝis en la sekva jardeko, dum samtempe ĉesis altiĝo de la arĝentminado. Tial malkreskis la orprezo rilate al la tiu de arĝento. Tamen baldaŭ la arĝentminado tiom kreskis, ekz. pro arĝenttrovaĵoj en Nevado, ke la arĝentprezo tute malaltiĝis kaj la plej multaj industrilandoj enkondukis orbazon. De 1873 ĝis 1876 la germana imperio, kiel unua nacio, enkondukis la orbazon, kaj sekvis aliaj nordeŭropaj landoj. Ĝis la komenco de la 1890-aj jaroj la plej multaj industriaj landoj sekvis tion, dum pli agrarekonomiaj landoj konservis sistemon de duobla bazo, t.e. de oraj kaj arĝentaj moneroj.

Mojave Nugget, la plej granda orpeco trovita en Kalifornio

Tiuepoke establiĝis la orbazo, kio signifas, ke monbiletoj estis nur eldonitaj en difinita rilato al la orrezervoj de la lando. Laŭ la tiamo teorio tio stabiligis la valutrilaton pro la oraŭtomatismo. Tio tamen postulis, ke la centraj bankoj respektis striktajn regulojn. Kiam malfortiĝis valuto, tio kreis laŭ tiu teorio rilatan orfluon direkten al la pli forta valuto, tial oni devis malplialtigi la eldonon de monbiletoj laŭ la malpli grandaj orrezervoj. Tio altigis la interezojn kaj malaltigis la prezojn. En la lando, al kiu fluis la oro, okazis kontraŭe pli granda cirkulado de papermono, kiu malaltigis la interezojn kaj altigis la prezojn. Kiam estis atingita certa punkto, la orfluo renversiĝis. La pagobalanco ekvilibriĝis, la valutoj stabiliĝis. Tamen sufiĉe ofte la centraj bankoj ne respektis la kondiĉojn. Tamen la sistemo sukcesis, ĉar oni kredis je la ĉiam garantiita interŝanĝeblo de papermono al oro.

La bezono je oro estis do alta. Sekve ne devis okazi manko da oro dum tiuj jardekoj. En Kanado estiĝis tial grandaj serĉadoj, kiuj post kelkaj jaroj sukcesis. Ili lanĉis ĉenon de orimpetegoj, kiuj movigis pli kaj pli da homoj, multaj el kiuj kuris de unu orkampo al la sekva. Aldone al Sudafriko la serĉistoj koncentriĝis pli kaj pli je Kanado kiel liverejo por la necesa oro.

La rezistanco kontraŭ la orbazo, kiu ĉe tro malalta oroferto povis stranguli la ekonomion, estis forta. Ankoraŭ la 9-an de julio 1896 paroladis William Jennings Bryan antaŭ kunveno de la Demokrata Partio en Ĉikago forte kontraŭ la "dornokrono"“, kiun oni volas premi sur la "brovojn de laboro". La homaro ne estu krucumita je ora kruco. Bryan estis kandidato al la prezidanteco en 1896 kaj 1900, perdis tamen ambaŭ balotojn.[4] En la jaro 1900 la orbazo estis enkondukita, kio verŝajne ne eblus sen la ortrovoj ĉe la Klondike.

Politika[redakti | redakti fonton]

Skagway (ruĝa punkto) sur la Alaska pattenilo

Ekde la Sendependencmilito, Usono plurfoje envolviĝis en militistaj aŭ diplomataj konfliktoj kontraŭ la koloniisma potenco de Britujo, kiu regis la nordan parton de Ameriko. Sekve la Kompanio de la Hudsona Golfo, kiu estris la plej grandan parton de Kanado kaj la nordokcidenton de Usono, devis en 1846 forlasi siajn fortikaĵojn sude de la latitudo 49°. Tiam grupo sub gvidado de la guberniisto James Douglas faris ĉion por eviti la transprenon de Brita Kolumbio fare de Usono. Kiam en 1867 Usono aĉetis Alaskon de Rusujo, multaj antaŭvidis, ke Kanado iam estos parto de Usono. Tia opinio plifortiĝis en okcidenta Kanado, kiam miloj da orserĉistoj strebis norden por serĉi oron ĉe la Frejzero kaj en la regiono Karibu. Ne nur indianoj iĝis malplimulto, sed ankaŭ britoj. Tiuj provis starigi kontraŭpezon stimulante enmigradon el Eŭropo. Kiam Kanado estis fondita en 1867 laŭ inico de Londono por bremsi la ekspansion de Usono al nordo, necesis atendi la jaron 1871 por ke Brita Kolumbio - nur kontraŭ altaj koncesioj - pretis ani la konfederacion. La registaro de la provinco Brita Kolumbio provis kontroli la amasmoviĝojn per ĉeesto de polico kaj severa regulado de la longaj alvenvojoj, kaj samtempe ricevi impostojn sur la ortrovaĵoj.

Iuj orserĉistoj tamen venis el Alasko, kiu estris la ĉefan parton de la marbordo tuj okcidente la regiono de Klondike. Tie kreiĝis en 1867 la departemento de Alasko, sed nur en 1884 komenciĝis vera administracio fare de Usono. Estiĝis tiam la distrikto de Alasko, kies havenoj ofertis pli facilan aliron al la Klondike ol tiuj de Kanado. Kvankam la landlimo inter la ĉefa parto de Alasko kaj Kanado jam en 1825 estis difinita de rusoj kaj britoj laŭ la longitudo 141°, la limo de la tiel nomata Alaska Panhandle (Alaska pattenilo), kiu situas oriente de tiu longitudo kaj etendiĝas fore suden, ne estis detale fiksita. La tiel rezultanta konflikto estis solvita nur en 1903 kaj pro tio ambaŭ ŝtatoj detale sekvis la okazaĵojn ĉe la limtransira Jukono kaj ĉefe ĉe la Klondike. Kontrolo de tuta limo estis neebla kaj la orserĉistoj ne sciis, kaj eĉ ne havis intereson scii, ĉu ili estis sur la teritorio de Usono aŭ Kanado.

Antaŭa situacio en la regiono[redakti | redakti fonton]

Indianoj[redakti | redakti fonton]

Indianoj ĉe Potlaĉo en Kok-wol-too ĉe la rivero Ĉilkat, ĉ. 1895

Tie, kie situis la centro de la orimpetego, ĉe la kunfluejo de la Klondike kaj de la Jukono, troviĝis ĝis 1896 vilaĝo ĉe somera fiŝkaptejo de la etno Han, nomita Tr'ochëk, kiu nun apartenas al la Tr’ondëk Hwëch’in, unu el la unuaj nacioj de Kanado.[5] La estro de la vilaĝo, kiu troviĝis ĉe la sudorienta rando de la tradicia regiono de la Tr'ondëk Hwëchin, tuj norde de Dawson sur la alia flanko de la Klondike, estis dum la orimpetego Ĉefo Isaak. Pro traktado kun la anglika eklezio kaj la polico, Isaak sukcesis ricevi novan ejon, Moosehide, kelkajn kilometrojn rivermalsupre. Ankaŭ ĉi tie vivis, kiel en la forlasita vilaĝo, indianoj jam de ĉirkaŭ 8.000 jaroj. El la iama vilaĝo kreiĝis la onta Klondike City.

Jam antaŭ la konstruo de Fort Reliance en 1874 fare de la Kompanio de la Hudsona Golfo, ekzistis aktiva komerco, ekzemple pri tabako kaj teo. Ankaŭ malgrandaj orkvantoj estis negociitaj kaj la metalo jam altiris unuopajn orserĉistojn al la regiono.

La nuraj indianoj, kiuj rajtis komerci ĝis la Ĉilkot-intermonto, unu el la pasejoj al la kontinenta regiono, estis la ĉe la marbordo loĝantaj Tlingitoj. La Ĉilkotoj kaj la Ĉilkatoj de la okcidenta brako de la Lynn-kanalo, kiuj apartenis al tiu etno kontrolis la transiron al la internlando. Tiel ili havis monopolon pri la komerco inter Alasko kaj Jukonio. Ankaŭ la unuaj blankaj komercistoj kaj la Tuĉonoj kaj Tagiŝoj de la internlando, kiuj atendis la varojn de la blankuloj, dependis de iliaj kondiĉoj.

La Tuĉonoj liveris felojn kaj peltojn ne nur de alkoj, boacoj kaj ŝafoj, sed ankaŭ de kastoroj, linkoj, ondatroj, lutrok kaj neĝoŝuaj leporoj. Aldone ili liveris la maloftan kupron kaj flavajn likenojn, kiujn la ĉilkatoj uzis por farbi kovrilojn. Interŝanĝe la ĉilkatoj liveris manĝeblajn algojn, korbojn el lignaj fibroj, konkojn prilaboritajn kiel ornamaĵoj, sklavojn, eŭropajn varojn kaj la ŝatata graso de la kandelfiŝo (Thaleichthys pacificus). Tiu lasta estis tiom grava kaj estis transportitaj tiom grandkvante, ke la padoj estis nomitaj graspadoj (angle: grease trails). La eŭropaj varoj inkluzivis interalie kovrilojn, ŝtofojn, potegojn, hakilojn, tranĉilojn, kaptilojn, pafilojn, aliajn metalaĵojn, kafon, teon, farunon kaj tabakon.

La akvovojoj ĉe la Ĉilkot-pado estis tre gravaj, ĉar oni povis navigacii sur ili per trunkoboato kaj kanuo. La ĉilkotoj aĉetis de la tlingitoj el Yakutat boatoj el rosmara haŭto. Tamen tiaj boatoj estis tro malpezaj por la peza ekipaĵo de orserĉistoj.

La ĉilkotoj ne hezitis defendi sian monopolon per armiloj. Kiam Robert Campbell, komercisto de la Kompanio de la Hudsona Golfo fondis komercejon ĉe Fort Selkirk en 1848, proksime de la kunfluejo de la Jukono kaj de la Pelly, li minacis ilian monopolon kaj ili sekve neniigis la ejon en 1852.

En 1878 tamen, George Holt sukcesis nerimarkite transiri la Ĉilkot-intermonton kun malgranda kvanto da oro. Sed tio sufiĉis por allogi kelkajn orserĉistojn en la regionon. Samtempe anglikanaj misiistoj alvenis, kiuj rapide baptis homojn por antaŭi siajn katolikajn konkurenculojn. Charles Consantine, kiu estris la unuan polictrupon de la Mounted Police, plendis pri la episkopo William Bompas pro troa zorgado pri la indianoj. Li ankaŭ plendis pri usondevenaj indianoj, kiuj vivis pro prostitucio de siaj "squaw"-oj al la orserĉistoj.[6] Samtempe estiĝis duobla moralo, ĉar tiuj viroj, kiuj utilis la servojn de indianinoj, malestimis la virojn, kiuj translokiĝis ĉe la indianoj, nomante ilin "squaw-viroj". Estis tia viro, George Carmack, kiu estigis la plej grandan orimpetegon de Kanado.

Ekde 1880 pli kaj pli da serĉistoj alvenis al Jukonio kaj la ĉilkotoj gajnis bone kiel portistoj. Helpis la fakto, ke kelkaj inter ili rapide lernis la anglan. Komence ili postulis 12 cendojn por unu funto da ekipaĵo transportota 40 km trans la intermonton ĝis la lago Lindeman. Fine de la unua jaro de la impetego la postulo altiĝis jam je 38 cendoj, sed multe pli por grandaj varoj kiel fornoj, pianoj aŭ ligno. Kiel kristanoj ili ne devis labori dimanĉo, kaj tiel la orserĉistoj devis mem porti siajn pakaĵojn en tiu tago. La barbohavaj viroj (ili portis almenaŭ lipharojn) portis ĝis 200 funtoj, virinoj kaj junuloj ĝis 75 funtoj. La blankuloj rimarkis, ke ili ofte fiŝon kaj ŝajnis malpuraspektaj, ĉar ili uzis ŝmiraĵon el foka oleo kaj fulgo por protekti sin kontraŭ la suno kaj insektoj. Ĉar la nigra farbo similis al masko, la gubernisto de Alasko, Alfred P. Swineford tutsimple malpermesis uzi la ŝmiraĵon.

Problemo estiĝis el la fakto, ke la indianoj kolektis orajn kar arĝentajn monerojn, kaj tiel cirkulis nesufiĉe da mono. Ili gajnis inter 4 kaj 8 dolaroj ĉiutage, blankuloj inter 6 kaj 10. Ankaŭ la virinoj bone gajnis, ĉar ili vendis ĉapelojn, gantojn kaj mukluk-ojn, speco de aparte varmaj botoj. Sed kiam la nombro de viroj sen pretendaĵoj kreskis en Jukonio, malplialtiĝis la salajroj.

La indianoj, kiuj reprezentis 80% de la loĝantaro en Jukonio antaŭ 1896, estis nur iom pli ol 10% en 1901. Iliaj infanoj estis akceptitaj nek en lernejoj de blankuloj, nek en malsanulejoj.

En 1886 okazis la unua pli granda ortrovaĵo ĉe la Fortymile kaj centoj da viroj translokiĝis tien. La indianoj liveris fiŝojn, viandon kaj la vintre vivnecesajn peltojn. Ili ricevis interŝanĝe por ili altvalorajn vitrajn perlojn, metalaĵojn kaj alkoholaĵojn. Sed pro la homamaso sovaĝaj bestoj forlasis la lokon kaj la indianoj pli kaj pli dependiĝis. La blankuloj rapide eluzis la lignon por hejti la dometojn kaj la indianoj mortis pro malsanoj ĝis tiam nekonataj de ili. Ĉefo Isaako sukcesis konservi rompiĝeman pacon dum la jaroj de la orimpetego. Li gvidis la tribon ĝis 1932 kaj fariĝis honora membro de la Yukon Order of Pioneers (pionira ordeno de Jukonio).

Printempe 1897 la indianoj setlis kvin kilometrojn rivermalsupre. Ekde majo 1997 la iama ejo estas protektita kaj ekis arkeologia esploro grava kaj por la indiana kulturo, kaj por la historio de la orimpetego.

Orserĉistoj[redakti | redakti fonton]

Tendarejo ĉe la Jukono

Jam delonge antaŭ la 16-a de aŭgusto 1896, la komenco de la orimpetego, viroj serĉis oron en la regiono. Famoj aŭdiĝis jam en la 1850-aj jaroj kaj en 1864 skribis dungito de la Kompanio de la Hudsona Golfo, ke ekzistas oro grandkvante. Sed li ne pluesploris pri tiaj trovaĵoj.

Unu el la unuaj orserĉistoj estis Leroy Napoleon McQuesten, kiu preferis la personan nomon "Jack" [ĝak], kaj kiun oni poste nomis la patron de la Jukono. Jam en 1872 li serĉis ĉe la Jukono. Li devenis de novangla kamparana familio, kaj serĉis oron jam en 1849 en Kalifornio, ĉeestis la Fraser-Canyon-orimpetegon kaj tiun de la Finlay en la nordo de Brita Kolumbio. Fine de aŭgusto 1874 Jack starigis komercejon ĉe Fort Reliance, ĉ. 10 km malsupre de la enfluejo de la Klondike. Dum kelka tempo li kaj liaj partneroj vivis de komerco kaj aĉetis grandan kvanton de peltoj. Tamen jam baldaŭ li serĉis denove en multaj lokoj kaj la riveroj Fortymiles (kvardek mejloj kaj Sixtymiles (sesdek mejloj) ricevis siajn nomojn rilate al la distanco de tiu ejo: Fortymiles situis rivermalsupre kaj Sixtymiles riversupre. Liaj partneroj estis Arthure Harper, nordirlandano, kiu elmigris kiel knabo en 1832 kaj kiu unua havis la ideon serĉi oron en la Roka Montaro, kaj Alfred Mayo, vokita Al Mayo, cirkusakrobato el Kentucky. Kune ili venis en 1873 en la regionon kaj ĉiuj tri edziĝis al indianinoj. La edzino de McQuestens nomiĝis Satejdenalno Nagetah, sed li preferis nomi ŝin Katerina. Ŝi estis 24 jarojn pli juna ol sia edzo kaj apartenis al la tribo de la Kojukon-atapaskoj, verŝajne el Nulato. Ŝia patro estis ruso, ŝi kreskis en la misiejo Ikogmiut kaj parolis la atapaskan, la rusan kaj la anglan. La du aliaj virinoj nomiĝis Jenny Harper (Seentahna) kaj Margaret Mayo (Neehunilthnoh), kiu same havis rusan patron; la du virinoj ests kuzinoj. Kiam ili renkontis la virojn, kiuj estis 27, 38 kaj 39-jaraj, ĉiu el la tri estis nur 14-jara. Ankaŭ la patro de John Minook, tradukisto de McQuesten estis ruso.[7] Kvankam McQuesten traserĉintis la regionon ĉe la Klondike, li opiniis ke tie nenio troveblos inda je la peno. En 1873 li serĉis kelkajn 130 km super la Klondike, ĉe la White River. Tamen tiuj viroj jam kreis maldikan liverreton, kiu iam helpos la alvenontajn orserĉistojn.

La unua, kies ortrovaĵoj estis rimarkitaj ankaŭ ekster la lando, estis George Holt. Li estis la unua, kiu malgraŭ la atentemo de la tlingitoj, ĉilkatoj kaj ĉilkotoj transiris la Ĉilkot-intermonton, kaj sekvis aliaj viroj. Iuj inter ili travintris en Jukonio por ne transiri la intermonton, kiu poste estos konata kiel poor man's route (vojo de la malriĉuloj; ĉar ĝi estis pli pena, sed malpli multekosta) ĉiuprintempe. En 1882 ĉ. 50 blankuloj daŭre loĝis en la regiono, inter ili Joseph Ladue, konata kiel fondinto de Dawson. Lia grupo renkontiĝis McQuesten en Fort Reliance, kie jam certaj ke okazos nova impetego, ili elpensis leĝojn. Laŭ spertoj de aliaj orimpetegoj ili sciis, ke la grandeco de la pretendaĵoj kaj la proceduro estu fiksitaj de la registaro, por malhelpi perfortaĵojn. Sed tia ŝtata aŭtoritato ankoraŭ ne ekzistis en Jukonio.

En 1883 venis la germano George Pilz el Juneau, kie li jam trovis oron, traserĉis laŭdire la regiono de Klondike, sed trovis nenion altvaloran. Maje 1886 ankaŭ Peter Nelson, Dan Sprague, Joe Ladue kaj John Nelson serĉis proksime al la Klondike. Eble Henry Willet kaj Joe Wilson trovis oron, tamen se estas tiel, ilia trovaĵo restis sensekva.

En 1885 troviĝis ĉe la rivero Stewart oro en valoro de kelkaj miloj da dolaroj, sed jam en 1886 la trovejoj estis denove forlastitoj kiam oni trovis oron ĉe la Fortymile. Tie laboris inter 1887 kaj 1888 inter 100 kaj 350 orserĉistoj, kiuj en 1887 elfosis oron valoran 100.000 dolarojn, sed sekvajare valoran nur 20.000. Inundo minacis la virojn somere. Fondiĝis la urbo Forty Mile, kiun ligis riverboato al Saint Michael ĉe la Norton Sound, kelkajn 2.500 km malsupre la Jukono. En 1892 denove estis trovita oro en la Sixtymile-orkampo.

Memorplato por George M. Dawson, la geologo, kiu mezuris la Jukonon kaj estis nomata la "patro de kanada antropologio".

Jam somere 1885 evidentiĝis al McQuesten, ke por la komerckompanioj komerco kun la orserĉistoj baldaŭ estos pli grava ol la felkomerco kun la indianoj. Li vojaĝis al Sanfrancisko kaj konvinkis la direktorojn de la Alaska Commercial Company ŝanĝiĝi tiendirekten. Li revenis kun 50 tunoj da ekipaĵo por orserĉado al Fort Reliance, sed translokis sian komercejon jam en 1886 al Fort Nelson ĉe la Stewart. De tiam la komercejoj sekvis la ortrovaĵojn.

Harry Madison kaj Howard Franklin, en 1882 partneroj de Ladue, malkovris en 1886 granda orkvanto ĉe la Jukono sed en usona teritorio. McQuesten tuj sekvis kun la komercejo de la rivero Stewart al la enfluejo de la Fortymile. Fortymile restis ĝis 1896 al plej grava komercejo en Jukonio kaj situanta en Kanado, ties unua daŭra setlejo en la nordokcidento. Vintre 1886/1887 restis tie ĉ. 500 viroj. Malgraŭ la trovaĵoj ne eblis paroli pri orimpeto. La unua provo porti la novaĵon al eksterlando fiaskis, kiam iu Williams mortis dum transiro de Ĉilkot-intermonto en januaro 1887. Tamen George Dawson anoncis grandan estontecon al la regiono.[8]

Jam en 1894 ĉ. mil orserĉistoj vivis en Jukonio, el kiuj ĉ. 250 travintris tie kaj la unuaj venigis siajn edzinojn. Printempe inspektoro Constantine kaj sergento Brown estis senditaj de la registaro al Jukonio por kolekti impostojn. En 1896 D. W. Davis iĝis impostkolektisto. En tiu jaro la valoro de ĉiuj ortrovaĵoj sumiĝis je ĉ. 125.000 dolaroj. En la sekva jaro temis jam pri 250.000, en 1896 300.000 dolaroj. Tiam 12 balenkaptistaj boatoj kaj la misiisto C. E. Whittaker de la Canadian Church Missionary Association estis ĉe la insulo Herschel. La balenkaptistoj forlasis la boatojn kaj preferis serĉi oron. Tio okazis dum pluraj sinsekvaj jaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Discovery Claim (malkovra pretendaĵo) ĉe Bonanza Creek, aŭgusto 2009.

En aŭgusto 1896 tri homoj gvidataj de Keish (Skookum Jim Mason), indiano de la Tagiŝoj (unuaj nacioj, iris norden, malsupren laŭ la Jukono, serĉante sian fratinon Kate kaj ties edzon George Carmack. Inter la tri estis Skookum Jim, lia kuzo konata kiel Dawson Charlie (aŭ foje Tagiŝ-Charlie), kaj lia nevo Patsy Henderson. Post renkontiĝo kun George kaj Kate, kiu fiŝkaptadis salmojn ĉe la enfluejo de la rivero Klondike, ili renkontis Robert Henderson el Nov-Skotlando, kiu serĉadis oron ĉe la rivero Indian, sude de la Klondike. Henderson rakontis al george Carmack, pri tio, kion li serĉis, sed ne volis, ke iuj "Siwashes", t.e. indianoj, estu apud li.

La 16-an de aŭgusto 1896 [9][10] la grupo de Skookum malkovris multan oron en la Bonanza Creek. Ne certas, kiu fakte malkovris la oron, iuj diras ke estis Kate Carmack, dum aliaj mencias Skookum Jim. Oficiale, George Carmack estis la malkovrinto, ĉar la pretendaĵo estis enskribita al lia nomo. La aliaj konsentis pri tio, ĉar ili timis, ke pretendaĵo je la nomo de indiano ne estos agnoskita de aliaj orserĉistoj pro la tiama granda rasismo.[11]

Komenco de la impetego[redakti | redakti fonton]

Orserĉistoj atendantaj por registri siajn pretendaĵojn.

La novaĵo disvastiĝis al aliaj tendaroj en la valo de la Jukono. La rivereto Bonanza, kie oni trovis la unuan oron, antaŭe nomiĝis Rabbit Creek, sed pro la ortrovaĵo ĉiu nomis ĝin Bonanza. Ĉe la riveroj Eldorado kaj Hunker rapide alvenis aliaj orserĉistoj, kiuj antaŭe laboris ĉe la riveroj Fortymile kaj Stewart.

La novaĵo alvenis al Usono julie 1897 ĉe la klimakso de serio de financaj skandaloj kaj bankbankrotoj en la 1890-aj jaroj. La panikoj de 1893 kaj 1896 skuegis la usonan ekonomion kaj kaŭzis vastajn maldungojn. Multaj de tiuj, kiuj suferis de tiuj krizoj motiviĝis por serĉi riĉecon en la orkampoj. La unuaj sukcesaj ministoj alvenis al Sanfrancisko, Kalifornio, la 15-an de julio kaj al Seattle, Vaŝingtonio, la 17-an de julio. En 1898 la loĝantaro de la regiono de Klondike jam atingis 40.000 kaj tial minacis malsatego.

Homoj el ĉiuj sociaj tavoloj kaj el ĉiuj regionoj - tiom foraj, kiom Novjorko, Britujo kaj Aŭstralio - impetis al Jukonio. Granda parto inter ili estis instruistoj aŭ doktoroj, eĉ oficiroj forlasis belan profesian karieron por ekveturi. La plej multaj konsciis, ke la ŝanco trovi grandan orkvanton estis sufiĉe malalta aŭ eĉ tute ne ekzista, sed allogis ilin la aventuro. Almenaŭ duono de tiuj, kiuj alvenis en Dawson, eĉ neniam serĉis oron, sed alportis novajn entreprenojn al la regiono. La orimpetego grave kontribuis al la ekonomia evoluo de la regionoj de okcidenta Kanado, Alasko kaj la nordokcidenta Pacifiko.

Survoje[redakti | redakti fonton]

La plej multaj orserĉistoj alteriĝis ĉe la alaskaj havenurboj de Skagway kaj Dyea. De tie ili transiris la Ĉilkot-intermonton aŭ piediris al la Blanka intermonto (White Pass) kaj de tie al la lago LindemanBennett. La vojo tra la Blanka intermonto estis pli facila, kvankam pli longa, tamen tiu tra Ĉilkot-intermonto, pli mallonga, sed pli kruta, tamen estis la malpli multekosta kaj iĝis la pli populara kaj la plej uzata el ĉiuj vojoj.

Por ricevi permeson transiri la limon al Kanado, ĉiu devis kunporti nutraĵojn por tuta jaro, t.e. ĉirkaŭ 500 kg kaj aldone 500 kg da materialo kaj necesaĵoj. Jen listo de sugestitaj eroj por la eniro en Kanadon:[12]

Vico de orserĉistoj grimpante la Ĉilkot-intermonton
La oraj ŝtupoj ĉe la Ĉilkot-intermonto
Viroj suprengrimpantaj
La landlimo ĉe la Ĉilkot-intermonto
Pakaĵoj atendantaj posedantojn

Sur la intermontoj atendis la orserĉistojn la Nordokcidenta Rajda Polico sub komando de Sam Steele por pesi kaj kontroli la ekipaĵojn. Tiaj reguloj estis starigitaj pro spertoj de antaŭaj orimpetoj kaj por malhelpi malsategojn, kiuj okazis dum la du antaŭaj vintroj en Dawson. La kunporto de pafiloj, ĉefe pistoloj kaj revolveroj, estis malpermesita por malhelpi krimojn, kiuj okazis en Skagway kaj aliaj jukonaj havenoj, kaj ankaŭ ĉar la britaj kaj kanadaj aŭtoritatoj timis perfortan ŝtelon de la tuta regiono de la orkampoj fare de Usono.[13] Multaj el tiuj, kiuj ne povis pagi portistojn, devis ree kaj ree malsupren kaj suprengrimpi por transporti ĉiujn siajn pakaĵojn sur la monton.

Ĉe la lagoj, kelkajn 40 ĝis 56 km for de ilia alteriĝejo, la orserĉistoj konstruis boatojn por veturi dum la 800 aŭ pli da km ĝis Dawson, proksima al la orkampoj. Dum la vintro de 1897/98 tendumis ĉe la lagoj ĉ. 10.000 homoj. Maje 1898 ĉ. 7.000 boatoj malsupreniris la riveron. Necesis ĉirkaŭ tri semajnoj kaj trapasi multajn rapidejojn kiel tiujn de Miles Canyon, White Horse, Five Fingers kaj The Rink.

Aliaj provis trairi Kanadon, sed multaj alvenis nur post unu aŭ du jaroj. La ministro pri internaj afaroj de Kanado, Clifford Sifton, diris en 1897 ke la penoj de tiaj vojaĝoj estis nepriskribeblaj. Tiom multaj ĉevaloj mortis ĉe la intermontoj, ke Jack London alinomigis la White Pass al Dead Horse Pass (intermonto de la mortintaj ĉevaloj). Tiuj, kiuj malsukcesis, faris tion ĉefe pro la intermontoj. Ĉe la plej krutaj ejoj oni fiksis ŝnuregojn. La 3-an de aprilo 1898 lavango mortigis 63 virojn ĉe la Ĉilkot. Tiu, kiu ne plu havis monon, dungiĝis kiel portisto, kiel faris la najbaraj tribanoj, la stikinoj, ĉilkotoj kaj ĉilkatoj. La prezoj estis altaj, similaj al la riskoj kaj penoj.

Alveninte en Dawson la plej multaj orserĉistoj konstatis, ke preskaŭ ĉiuj pretendaĵoj jam estis disdonitaj. La prezoj por ĉiaj varoj rapidege altiĝis. Multaj vendis la ekipaĵojn, kiujn ili tiom pene venigis al Dawson, kaj forlasis la urbon por hejmenvojaĝi. Aliaj dungiĝis kiel fosistoj aŭ proponis aliajn servojn al tiuj, kiuj estis bonŝancaj ricevi pretendaĵon. Entute la orserĉistoj elspezis 50 milionojn da dolaroj por alveni al Klondike, t.e. ĉirkaŭ la valoro de la oro, kiujn ili elportis el la unuaj kvin jaroj el la regiono.

Ĉiujn urbojn laŭvoje al Klondike inundis la orserĉistoj, el kiuj multaj restis surloke. Tiel okazis al Seattle, sed ankaŭ al Viktorio kaj ĉefe Vankuvero. Aliflanke la sukcesintaj orserĉistoj revenis kun multe da oro, kiu helpis la lokan ekonomion.

La havenoj profitis de la homamaso kaj la orserĉistoj pretis pagi preskaŭ ĉian prezon. En tiuj lokoj, kiuj prezentis funelon aŭ kudriltruon, multaj metiistoj kaj vendistoj setlis. Ili proponis ekipaĵojn, sed ankaŭ librojn kaj gvidlibrojn al Klondike, kiel Clements’ Guide to the Klondike (La gvidlibro de Clements al la Klondike; Los Angeles: B. R. Baumgardt and Co., 1897). Cooper and Levy en Seattle kaj Levi Strauss & Co. en Sanfrancisko profitis la okazon.[12] Ĉefe Skagway, de kie oni atingis la White Pass, kaj Dyea, de kie la vojo iris al Ĉilkot-intermonto, la enirejoj de la ankoraŭ 1000 km foraj orkampoj, kreskis rapide.

Krom tiuj du ĉefaj vojoj tra la Ĉilkot- kaj la Blanka intermonto ekzistis aliaj alvenvojoj. Iu sekvis la riveron Copper aŭ la Teslin-vojon laŭ la rivero Stikine kaj la lago Teslin. Aliaj alvenis sur vojoj tutkanadaj el Edmonton kaj Ashcroft, nomitaj la vagonvojo de la boacoj. Iuj preferis sekvi vojon laŭ la rivero Mackenzie norde de Edmonton kaj poste transiri la Mackenzie-montaron en la nordokcidentaj teritorioj. Fine alia ĉefa vojo estis surmara kaj per vaporŝipo. Ĝi vojaĝis laŭ la marbordo de Brita Kolumbio ĝis la enfluejo de la Jukono, vojo ĉirkaŭ 2.600 km longa. En 1897 multaj orserĉistoj, kiuj alvenis tro malfrue estis kaptitaj de la glacioj ĉe Fort Jukono en Alasko. Tiu vojo tamen ebligis la malkovron de novaj ortrovejoj ĉe Nome, Saint Michael kaj Fairbanks.

Ĉirkaŭ 100.000 personoj partoprenis la alaskan orimpetegon, 30.000 el ili en la regiono de Dawson en 1898. En 1901, tamen, dum la unua popolnombrado la loĝantaro jam malpligrandiĝis al 9.000.

Surloke[redakti | redakti fonton]

Kiam alvenis la plej multaj orserĉistoj en Dawson, ĉiuj pretendaĵoj (angle: claim) de la regiono, jam estis disdonitaj. Ili devis aŭ kontentiĝi pri pli fora pretendaĵo aŭ trovi alian manieron prilabori sian vivon.

Joseph Ladue, reveninte de Novjorko al Jukonio en 1896 aŭdis pri la ortravaĵoj de George Carmack, Skookum Jim kaj Dawson Charlie, li haste aĉetis 160 akreojn da grundo ĉe la enfluejo de la Klondike kontraŭ 1.600 dolaroj. La 1-an de septembro li translokigis sian segilejon de Sixtymile al Dawson kaj tiel kreis la unuan konstruaĵon de la estonta urbo. Aldoniĝis vendejo kaj unua drinkejo (angle: saloon), la Pioniro. William Ogilvie raportis, ke ĉiuj stratoj de Dawson estis paralela al la rivero, 66 futojn longaj kaj ortangule al la 50 futojn longaj terenoj, kiuj apartenis al Ladue. Li vendis ilin kontraŭ po 5.000 dolaroj. Ladue orname kaj flate priskribis la ortrovaĵojn de la proksima ĉirkaŭaĵo al la aĉetantoj, por ke kiel eble pli da orserĉisto restu proksime. En 1897 Ladue kaj Harper nomis la urbon laŭ George M. Dawson, kiu esploris la regionon geologie. La 14-an de julio 1897 Ladue estis unu el la riĉuloj, kiuj atingis Sanfranciskon, kaj la gazetoj nomis lin la urbestron de Dawson. Decembre li edziĝis al Anna Mason, filino de riĉulo. La intertempe de Ladue fondita novjorka Ladue Gold Mining & Development Co. valoris 5 milionojn da dolaroj.

Dum la periodo de la orimpetego la Reĝa Kanada Rajda Polico sub komando de Charles Constantine kaj de ties tre konata posteulo, Sam Steele, firme estris la agadojn de la orserĉistoj, ne nur ĉe la limtransirejoj kaj survoje, sed ankaŭ en la uro de Dawson. La Mounties, kromnomo donita al la policanoj, estis respektataj kaj famiĝis pro sia kapablo estri la situacion.

La unua virino de la rajda polico (dungita por zorgi pri malliberulinoj) estis Katherine Ryan, konata kiel Klondike Kate. Ŝi ne nur obtenis tri pretendaĵojn en la regiono de Klondike, sed estis ankaŭ inspektoro de la minejoj kaj politikisto. Tiuepoke tiaj agadoj estis nekutimaj por virinoj, sed ŝia frapfrazo estis: "Mi ne estis farita por iri malantaŭen. Kiam mi faris unu paŝon antaŭen, mi devas pluiri antaŭen."[14] Sed ankaŭ Kathleen E. Rockwell, dancistino, kiu elmigris al Dawson por tie amuzi la orserĉistoj, estis nomita Klondike Kate.

Minadtekniko[redakti | redakti fonton]

Tipa orserĉado ĉe Klondike.

La procedo por trovi la oron estis unue tre simpla. La serĉistoj serĉis la oron en sablo kaj ŝtonoj de la riveroj. Ili uzis por tio patojn, skutablojn kaj defluilojn, el kiuj oni forprenis permane oron en formo de pecetoj, sed pli ofte de pecetegoj.

Pli profunde kuŝantan oron, ekz. en multjare frostiĝinta tero, estis elĉerpita per same simpla procedo. Ekde 1887 oni bruligis fajrojn ĉe Forty Mile por malfrostigi la grundon. Poste la ministoj konstruis akvodefluilojn por ellavi la oron. Nur tiumomente, kiam la akvonivelo de la riveroj estis sufiĉe alta, kutime printempe, necesis havi multajn laboristojn.

Fine oni konstruis akvolavujojn, kiuj tralavis grandajn kvantojn de ŝtonaĵoj, kaj oni konstruis orminejojn, sed tio ne eblis sen grandaj spertoj, maŝinoj kaj evidente pli da financoj.

Fosilo ĉe Bonanza Creek, apud Dawson

Krom la pretendaĵo (angle: claim) necesis konstruaĵoj, unue simplaj kabanoj el arbotrunkoj. Aldone kreiĝis fervojlinioj, kiel la Klondike Mines Railway en 1899, kiu ligis Sulphur Springs al Dawson de 1905 al 1913, aŭ la White Pass and Yukon Railway, kies societo estis fondita en 1898 en Londono kaj kies trajnoj ankoraŭ nun ligas Whitehorse al Skagway.

Medicinsistemo[redakti | redakti fonton]

Komence tute ne ekzistis medicinsistemo surloke. La pastro Robert Dickey el Skagway anoncis en la presbiterana gazeto The Westminister, ke serĉatas flegistinoj. La edzino de la generalguberniestro, Ishbel Aberdeen, trovis kvar virinojn, kiuj pretis provi la aventuron. Ili estis Rachel Hanna, Georgia Powell, Margaret Payson kaj Amy Scott. Ili forlasis Otavo-n en aprilo 1898, akompanitaj de 200-vira trupo de la Yukon Field Force. Restas al ni la taglibro de Georgia Powell. Alveninte al Vinipego la virinoj ricevis de la Kompanio de la Hudsona Golfo (angle: Hudson’s Bay Company) mantelon el lavurspelto. Survoje al la nordokcidento ili flegis ne nur la virojn de la trupo, sed alvenis ankaŭ multaj homoj el granda ĉirkaŭaĵo laŭ la vojo por esti flegitaj. Iom antaŭ Fort Selkirk, la celo de la vojaĝo, ĉio estis lavita kaj purigita por montri bonan aspekton, sed la fortikaĵo estis preskaŭ senhoma, ĉar la plej multaj viroj jam foriris al Dawson. Tiel la trupo kaj la flegistinoj jam septembre pluvojaĝis tien kaj trovis flegejon plenplenan.

Kultura postefiko[redakti | redakti fonton]

La kabano de Jack London

Dum kelkaj jaroj Skagway en Alasko (la ĉefa havenurbo de Jukonio) kaj Dawson estis ero de la "Grand Tour" (france: granda rondvojaĝo), ĉirkaŭmonda vojaĝo de riĉuloj akompanataj de amuzistoj kaj artistoj. Muzikistoj kaj aliaj artistoj kiel la fama Anna Pavlova veturis la longan vojon por viziti tiujn urbojn, kies stratoj estis orpavitaj. Oni ja trovis en la minejoj, el kiuj venis la materialo por asfalti la stratojn, procente pli da oro ol en la ekspluatitaj koncesioj. Iom post iom la urbo ŝanĝiĝis. El nenio antaŭ la impetego, ĝi iĝis moderna urbo kun elektro, telefono kaj kinejo. Drinkejoj, dancejoj kaj ludejoj estis malfermitaj - krom dimanĉe. Oni eĉ toleris prostitucion. Pro loĝantaro de 30.000 ĝi estis dummomente la plej granda komunumo norde de Seattle kaj okcidente de Winnipeg.

La minejoj de la Klondike daŭre estas espluatataj nuntempe, kvankam la plej multaj ordeponoj jam estis malplenigitaj komence de la 19-a jarcento, kiam industriaj metodoj anstataŭigis individuajn orserĉistojn.

Verkistoj en Klondike[redakti | redakti fonton]

La kabano de Robert Service

Inter la partoprenantoj de la Klondike-orimpetego troviĝis ankaŭ la verkisto Jack London, kies verkoj White Fang (Blanka Kaniko aŭ Luposango), The Call of the Wild (La voko de la sovaĝejo), Smoke Bellew (...) kaj To Build a Fire (Konstrui fajron)[15] fontis el liaj propraj spertoj kaj tiuj de „Swiftwater“ Bill Gates. La unua parto de la romano Burning Daylight (...) eldonita en 1910 temas nur pri la orimpetego. Poste okazis adaptigo al filmo, kiel Luposango en 1991. La kabanoj de Jack London kaj de Robert W. Service daŭre staras en Dawson.

Unu el la plej disvastiĝintaj rakontoj de la orimpetego estas Klondike de Pierre Berton, kiu aperis en Usono sub la titolo The Klondike Fever (La Klondike-febro). Berton kreskis en Jukonio kaj priskribis detale la eventoj ĉe Dawson ĝis ĉirkaŭ la jaro 1904. Lia patrino, Laura Berton verkis I Married The Klondike (Mi edziniĝis al la Klondike), kie ŝi priskribis siajn proprajn spertojn.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Ne nur en literaturo, sed ankaŭ en filmoj la Klondike-impetego lasis spurojn. La muta filmo The Gold Rush (La orimpetego) de Charlie Chaplin el la jaro 1925 kaj The Trail of '98 de 1928 montris bildojn pri la malfacile imagebla afero. Same pri la filmo Klondike Annie de Mae West el la jaro 1936. En 1957 la National Film Board of Canada premiis dokumentarion nomitan City of Gold (La orurbo), prezentita de Pierre Berton. La usona ekvivalento estas The Far Country (La fora lando) kun James Stewart kiel ĉefrolulo.

Bildstrioj[redakti | redakti fonton]

Famiĝis la Klondike-orimpetego interalie pro la Disney-komiksoj kaj ties riĉegulo Scrooge McDuck. Unue la Klondike estis citita kiel fonto de la riĉeco de McDuck en la rakonto Only a poor old man (Nur malriĉa maljunulo) de Carl Barks en 1951. Unu jaron poste aperis Back to the Klondike (Reen al Klondike), kie la maljanulo rakontas pri sia vivo kiel sukcesa orserĉisto. Sekve diversaj desegnistoj kiel Tony Strobl kaj Romano Scarpa desegnis bildojn pri la Klondike-periodo de McDuck. En la McDuck-biografio de Don Rosa The Life and Times of Scrooge McDuck (Vivo kaj epokoj de Scrooge McDuck la ĉapitro pri Klondike montras la plej gravan parton de la vivo de McDuck. Rosa klopodis - kiel eble plej multe - pri historia vero. La en 1995 aperinta aldona ĉapitro Hearts of the Yukon (Koroj de la Jukono) estis mendita okaze de la centjariĝo de la orimpetego.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la plej multaj estis nur puŝitaj de aventuro kaj avido, orserĉistoj estas ĝenerale admirataj. Tiel en Edmonton oni daŭre festas la Klondike-tagon (Klondike Day), ĉar de tie ĉ. 1.600, el kiuj alvenis nur ĉiu 10-a, tiel nomataj Overlanders (tralandistoj) ekvojaĝis al nordo.[16]

Radio[redakti | redakti fonton]

Policoj, kiel la posta Reĝa Kanada Rajda Polico gajnis aparte pozitivan bildon, pro sia sukcesa kontrolo, kanaligo kaj malarmigo de usonaj krimuloj. Radioelsendoj kiel Challenge of the Yukon subtenis tion.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. History of Mining in Yukon (Historio de minado en Jukonio)
  2. Michel North: Das Geld und seine Geschichte (Oro kaj ties historio), Munkeno 1994, p. 121
  3. Michel North: Das Geld und seine Geschichte (Oro kaj ties historio), Munkeno 1994, p. 146
  4. Kathryn Taylor Morse: The Nature of Gold. An Environmental History of the Klondike Gold Rush, Weyerhaeuser Environmental Books 2003, p. 17, ISBN 978-0-295-98329-5
  5. Teksto laŭ: Tr'ochëk – The Archaeology and History of a Hän Fish Camp
  6. Superintendent C. Constantine to Commissioner L. Herchmer, 5-an de januaro 1896
  7. James A. McQuiston: Captain Jack McQuesten: Father of the Yukon, Outskirts Press 2007, pp. 64
  8. George M. Dawson: Report on an Exploration in the Yukon District, NWT and Adjacent Northern Portion of British Columbia, 1887, Montreal: Dawson Brothers 1888, 181-3, laŭ: Report on an Exploration ..., en: Who Discovered Klondike Gold
  9. University of Washington Special Collections - Klondike Gold Rush
  10. History Detectives . Investigations . Feature - Klondike Gold Rush
  11. Julie Cruikshank. Reading Voices. Oral and Written Interpretations of the Yukon's Past. Vancouver & Toronto: Douglas & McIntyre, 1991, p. 124.
  12. 12,0 12,1 Tipa ekipaĵlisto: Charles Henry Lugrin: Yukon Gold Fields, Victoria: Colonist Printing and Publishing Co., 1897, S. 27.
  13. Pierre BertonKlondike: The Last Great Gold Rush, 1896-1899 Espn 0-385-65844-3 kaj aliaj eldonoj.
  14. « I wasn't built for going backwards. When I once step forward, I must go ahead »
  15. en.wikisource.org: To Build a Fire (angle)
  16. Chalmers Trail

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frances Backhouse: Women of the Klondike (La virinoj de Klondike). Whitecap Books, Vancouver 1995, ISBN 978-1-55110-375-4. (angle)
  • Pierre Berton: Klondike. The Last Great Gold Rush, 1896–1899 (Klondike. La lasta orimpetego, 1896-1899. Rev. ed., Anchor Canada, Toronto 2001, ISBN 978-0-385-65844-7. (angle)
  • William R. Hunt: Klondike. Die Wilden Jahre in Alaska (Klondike. La sovaĝaj jaroj en Alasko). Econ Verlag, München 1982, ISBN 978-3-430-14904-4. (germane)
  • Melanie J. Mayer: Klondike Women. True Tales of the 1897–1898 Gold Rush (Virinoj de Klondike. Veraj rakontoj de la orimpetego de 1897-1898. Swallow Press/Ohio University Press, Athens (Ohio) 1989, ISBN 978-0-8040-0926-3. (angle)
  • Lael Morgan, Christine Ummel: Good Time Girls Of the Alaska-Yukon Gold Rush (Bontempaj knabinoj de la Alaska-Jukona orimpetego), 1999
  • David Wharton: The Alaska Gold Rush (La alaska orimpetego). Indiana University Press, Bloomington 1972, ISBN 978-0-253-10061-0. (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]