Alaska Patotenilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alaska pattenilo)
Alaska Patotenilo
Regiono
La Alaska pattenilo
La Alaska pattenilo
La Alaska pattenilo
Patotenilo [+]

LandoUsono
Koordinatoj57° 34′ 48″ N, 135° 29′ 14″ U (mapo)57.58-135.48722222222Koordinatoj: 57° 34′ 48″ N, 135° 29′ 14″ U (mapo)
- koordinatoj57° 34′ 48″ N, 135° 29′ 14″ U (mapo)57.58-135.48722222222Koordinatoj: 57° 34′ 48″ N, 135° 29′ 14″ U (mapo) [+]

Areo91 010 km² (9 101 000 ha)

Loĝantaro71 616 (2010)
Denseco0,79 loĝ./km²

Alaska Patotenilo (Alasko)
Alaska Patotenilo (Alasko)
DEC
Alaska Patotenilo
Alaska Patotenilo

Map
Alaska Patotenilo
Vikimedia Komunejo:  Southeast Alaska [+]
vdr

La Alaska Patotenilo (angle Alaska Panhandle (pro la formo de la regiono) estas la nomo de la parto de la usona ŝtato Alasko, kiu situas oriente de la longitudo 141°.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Alaska Patotenilo estas mallarĝa marborda strio ĉe la Pacifiko, kiu oriente limigas la kanadan provincon Brita Kolumbio. La landlimo inter Alasko kaj Kanado situas laŭ la montĉeno Saint Elias kaj la marborda ĉeno (Coast Mountains). Interalie troviĝas ĉe la landlimo la 4663 m alta Monto Fairweather, la plej alta monto de Brita Kolumbio. Ĉe la suda ekstremaĵo de la Alaska Patotenilo kuŝas la enirejo Dixon kaj la kanalo Pearse.

Ekzistas multegaj insuletoj (Aleksandra insularo) kaj fjordoj, foje pli ol 100 km longaj. La plej gravaj insuloj estas Admiraleca insulo, Baranof-insulo, Ĉiĉagof-insulo, Etolin-insulo, Kuiu-insulo, Kupreanof-Insulo, insulo Princo de Kimrio, Revillagigedo-insulo kaj Wrangell-insulo.

Konataj parkoj estas la nacia parko de la glaĉera golfo (Glacier Bay National Park and Preserve, la nacia historia parko de Sitka kaj la nacia arbaro de Tongass.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per tervojo atingeblas nur la komunumoj Skagway (tra la Blanka intermonto (White Pass), kiu havas ankaŭ fervojon al Whitehorse) kaj Haines, kiu dum la orimpetego estis elirpunkto al la fama Ĉilkot-pado. Tie, aŭ en la plej suda kanada Prince Rupert eblas trafi aviadilon aŭ pramŝipon.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Konataj urboj estas Juneau (la ĉefurbo de Alasko), Sitka, Ketchikan, Wrangell kaj Petersburg.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]