Albana Reĝlando (1943–1944)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albana flago sub germana okupado

La Albana Reĝlando (albane: Mbretnija Shqiptare, germane: Königreich Albanien) ekzistis kiel laŭjure sendependa lando, inter 1943 kaj 1944. La kutima fakta nomo en la plej granda parto el la historia germana literaturo kaj dokumentoj estas Großalbanien, foje Gross-Albanien (Granda Albanio). Antaŭ la armistico inter Italio kaj la Aliancita armeo la 8-an de septembro 1943, Albanio estis sub kontrolo de la Itala reĝlando. Post la armistico kaj la eliro de Italio el la Akso, la germanoj prenis la regadon.

La germanoj preferis Balli Kombëtar anstataŭ la reĝo Zog la 1-a kaj ĝi estis metita en la regado de Albanio sub la regado de Nazia Germanio. Albanio sub la organizo Balli Kombëtar inkluzivis Kosovon, okcidentan Makedonion, sudan Montenegron kaj la Preshevo-valon. Estis la politiko de la naciisma Balli Kombëtar kiu havis ĉiujn albanajn loĝitajn teritoriojn sub unu ŝtato.