Albana leko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leko
Ŝtato: Flago-de-Albanio.svg Albanio
Subdivido: neniu
Kodo laŭ ISO 4217: ALL
Mallongigo:  
Ŝanĝokurzo:
(24-a de majo 2007)
1 EUR = 124,48 ALL
v  d  r
Information icon.svg
monbileto de 100 lekoj

Leko estas ekde 1925 la (albane Lek, pluralo Lekë) nomo de la albana valuto. Samtempe la vorto Lek en la albana lingvo tute ĝenerale signifas mono. La Leko ne estas libere konvertebla valuto. La nacia banko de Albanio (Banka e Shqipërisë) difinas relative stabilan kurzon de la nacia valuto kompare al la Eŭro. Ekde la enkonduko de eŭro, la kurso ŝanĝiĝas inter 125 kaj 135 lekoj je unu eŭro. Monbiletoj ekzistas en valoroj de 100, 200, 500, 1.000 kaj 5.000 lekoj, kaj momente du diversaj serioj de monbiletoj cirkulas. Moneroj ekzistas en valoroj de 1, 5, 10, 20, 50 kaj 100 lekoj. Krom la nacia valuto, en Albanio la komuna eŭropa valuto eŭro kaj la usona dolaro estas ĝenerale akceptitaj kromvalutoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la ŝtata sendependiĝso de Albanio dum la jaro 1912 la turka liro, la tiutempa valuto de la Otomana Imperio, estis la oficiala valuto. Krom tio ankaŭ okcidenteŭropaj oraj moneroj, ĉefe moneroj de la Latinida Valuta Unio kaj aparte italaj liroj kaj francaj frankoj estis ĝenerale akceptataj kromvalutoj. Pro diversaj armeaj okupiĝoj de la lando kaj mankanta ŝtata organiziteco prokrastiĝis la enkonduko de propra albana valuto. Laŭ la modelo de la Latinida Valuta Unio, sed ne agnoskite de la Unio, produktiĝis propraj oraj moneroj, kiuj estis nomataj "albanaj frankoj, albane Franga).

La valuto leko, kiu dum 1925 enkondukiĝis en Albanio, komence nur estis aldono al la "frankoj". Laŭ la modelo de la Latinida Valuta Unio estis produktitaj arĝentaj moneroj de 1 kaj 2 frankoj, kaj estis planataj oraj moneroj de 10 kaj 50 frankoj. Ĉar la produktado de albanaj frankoj kvante estis tute sufiĉa, la plej multaj fakte en la lando uzataj moneroj estis kaj restis eksterlandaj. La juna ŝtato produktis ankaŭ monbiletojn, sed ĝis la Dua Monbmilito tiuj ne videble valoraj papereroj de la albanaj civitanoj estis apenaŭ akceptataj. La leko-moneroj, kiuj do dum 1925 enkondukiĝis, havis la valoron de kvinono de albana franko (5 lekoj = 1 franko). Unu leko egalvaloris al 100 Qindarkë.

Sub la rego de komunisma reĝimo la leko iĝis sola ŝtata pagilo. La intertempe nur fiktiva ligo de la mona valoro al certa pezo de metalo post la jaro 1945 estis forstrekita kaj la paperaj monbiletoj fine akceptiĝis kiel pagilo. Inter la jaroj 1947 kaj 1964 la Socialisma Popola Respubliko Albanio nur produktigis lekojn, poste reenkondukiĝis Qindarkë-moneroj, do cendoj (la albana vorto qind signifas "cent"). Ili post la jaro 1990, kiam la nacia valuto rapide perdis je valoro, ree malaperis. Nuntempe la monero de kvin lekoj estas la monero de plej eta valoro en cirkulo. Unu-lekaj moneroj produktiĝas, sed preskaŭ ekskluzive doniĝas al privataj kolektantoj de moneroj.

Albanaj monbiletoj[redakti | redakti fonton]

Dum kvin jarcentoj da otomana jugo, la albanoj ne havis bankbiletojn. Nur post la sendependiĝo en novembro 1912 oni povis emisii proprajn biletojn kaj monerojn. Tiel ekde 1917 aperas lokaj bankbiletoj de la respubliko Albanio en Korca, urbo en la sud-orienta parto de la lando. Por ordigi la moncirkuladon enlande, kie jam ekzistis diversaj fremdlandaj bankbiletoj de la antaŭaj okupantaj ŝtatoj (turkaj, serbaj, montenegraj, grekaj, italaj, francaj), la registaro decidis en majo 1920 difini kiel bazon la oran frankon. Tiel en 1921 unu pundo egalis al 25 oraj frankoj, unu franca napoleono al 20 oraj frankoj. En 1923 la urbodomoj rajtis emisii monbiletojn validajn nur ene de ties distrikto.

La duan de septembro 1925, interkonsente kun la itala banko, la Nacia Albana Banko akiris la ekskluzivan rajton emisii monbiletojn kaj monerojn. Sed ĝi baldaŭ fiaskis pro la fakto, ke sur ĝi aperis unukapa aglo de la romianoj anstataŭ la dukapa aglo albana. Ĝi valoris 5 lekojn aŭ unu oran frankon. Entute, dum la periodo de reĝo Zog la 1-a, oni emisiis du seriojn de monbiletoj kaj 10 de moneroj. Ĉiuj estis produktitaj en Romo. Dum la Dua Mondmilito, oni surpresigis la ekzistantajn monbiletojn per dukapa nigra aglo kun maletenditaj brakoj sur la portreto de la reĝo Zog kaj emisiis du novajn seriojn. Post alveno de la nazioj en 1943 aperis du serioj de „ĉekoj" samvaloraj kiel la monbiletoj.

Post la milito la komunisma reĝimo kreis la Bankon de la Albana Ŝtato. De 1945 ĝis 1991 oni emisiis 11 seriojn de monbiletoj kaj 9 de moneroj produktitajn en Jugoslavio (ĝis 1948), en Sovetunio kaj Ĉinio. Dua eldono de la emisio de 1976 aperis en Svislando, dum aliaj en 1991, 1992 kaj 1993 enlande. Ekde 1993 funkcias la Banko de Albanio, kiu unu jaron poste presigis en Malto novan emision.

Referenco esperanta: Dum decembro 1995 aperis artikolo pri la albana leko en la internacia magazino Monato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]