Albanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri nacio en sudorienta eŭropo. Por aliaj signifoj bonvolu rigardi Albano
albana lingvoislamosunaismosufiismoBektaŝismokristanismokatolikismoortodoksismoŜijaismo
Albanoj
Shqiptarë
Skanderbeg · Ali Paŝao
Muhammad Ali · Lekë Dukagjini
loĝanto • loĝantaroetno
orient-eŭropanoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Ŝablono:Flagikono Albanio 3 385 000
Ŝablono:Flagikono Serbio 2 179 000
Ŝablono:Flagikono Grekio 425 000
Ŝablono:Flagikono Makedonio 509 000
Ŝablono:Flagikono Germanio 233 000
Ŝablono:Flagikono Italio 200 000
Ŝablono:Flagikono Svislando 200 000
Ŝablono:Flagikono Usono 114 000
Ŝablono:Flagikono Svedio 35 000
Ŝablono:Flagikono Montenegro 31 000
Ŝablono:Flagikono Unuiĝinta Reĝlando 30 000
Lingvo(j)
albana lingvo
Religio
precipe sunaisma islamo, alie Romkatolikisma eklezioortodoksaj
vdr

Albanoj estas nacio vivanta en sudorienta Eŭropo. Antaŭuloj de la hodiaŭaj albanoj estas laŭ iuj teorioj hindoeŭropaj iliroj (sed ekzistas ankaŭ teorioj pri traka aŭ alia deveno de la albanoj). En la 5-a kaj la 6-a jarcentoj tra la sama teritorio trairis visigotoj, hunoj kaj ostrogotoj, en la frua mezepoko rivalis pri ĝi bizanca imperio, turkoj, bulgaroj kaj serboj. En 1468 estis subpremita 15 jaroj daŭranta rezisto subgvide de heroo Skanderbeg kaj la teritorio de la hodiaŭa Albanio fariĝis parto de Osmanida imperio. En 1881 turka armeo subpremis la unuajn klopodojn je sendependeco de la lando, post balkana milito ĉi tie en la jaro 1913 estiĝis princlando - Albanio, sed certa parto de la albanoj restis ekster ties teritorio. Ilia nombro hodiaŭ faras ĉirkaŭ 8 milionoj, ili vivas plimulte en Albanio, en Kosovo kaj en apudaj teritorioj de Respubliko Makedonio, Grekio kaj la centra Serbio. Ilia lingvo estas la albana, kio estas memstara hindoeŭropa lingvo.

Inter signifaj albana personecoj apartenas batalintoj el la 15-a jarcento kiel ekz. Skanderbeg, plu verkisto Ismail Kadare, pentristo Ibrahim Kodra, komponisto Simon Gjoni, portanto de Nobel premio Ferid Murad, olimpika atleto Klodiana Shala, romkatolikisma misiistino Patrino Teresa kaj papo Klemento la 11-a. PLuaj bone konataj unuopuloj estas ministeria prezidanto de Osmanida imperio Ferhat Pasha, kaj Mehemet Ali, vicreĝo de Egiptio. John Belushi kaj lia frato Jim Belushi havis albanan devenon, tiuj transloĝiĝis en Usonon post la dua mondmilito. Usona aktorino Eliza Dushku estas ankaŭ filino de albana patro kaj dana patrino.

Rilataj temoj

Granda Albanio

Povus interesi vin