Albatrosoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Albatroso)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Albatrosoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procellariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
G.R. Gray, 1840
Tergloba teritorio
Tergloba teritorio
Tergloba teritorio
Genroj

Diomedea
Thalassarche
Phoebastria
Phoebetria

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Mallongvosta albatroso (Phoebastria albatrus)

La albatrosoj estas grandaj marbirdoj de la familio de diomedeedoj kiu rekte rilatas al petreloj, fulmaroj kaj pufinoj de la ordo Procelarioformaj. Ili vivas en la Suda Oceano kaj norda Pacifiko, sed ne en norda Atlantiko, kie ja aperas fosilioj, kiuj pruvas, ke iam ili estis tie. Albatrosoj estas inter la plej grandaj flugantaj birdoj; la grandaj albatrosoj de genro Diomedea havas la plej grandan enverguron inter birdoj - nome ĝis 3,7 metroj.

Albatrosoj estas tre efikaj en aero, uzante toboganadon por kovri grandajn distancojn per malmulta energispezo. Ili manĝas kalmarojn, fiŝojn kaj krilon ĉu kadavraĵe, surface aŭ perplonĝe. Albatrosoj estas kolonia, kaj nestumas ĉefe sur malproksimaj oceanaj insuloj, ofte kun kelkaj aliaj specioj nestumantaj kune. La parligoj inter maskloj kaj inoj formiĝas por kelkaj jaroj, kaj ili uzas 'ritigitajn dancojn', dum la ligo daŭras dum la vivo de la paro aŭ almenaŭ de unu el ili. La reprodukta sezono povas daŭri unu jaron el la ovodemeto al la elnestiĝo, per ununura ovo demetita en ĉiu reprodukta klopodo. Lajsana albatroso, nome "Wisdom" en Midvejo estis agnoskita kiel la plej aĝa natura birdo en la mondo; ŝi estis unuafoje ringita en 1956 de Chandler Robbins.[1]

El 21 specioj de albatrosoj agnoskitaj de la IUCN, 19 estas minacataj al formorto. Nombroj de albatrosoj malpliiĝis pasintece pro kolektado por plumokomerco, sed nune la albatrosoj estas minacataj de enmetitaj specioj, kiaj ratoj kaj sovaĝiĝintaj katoj kiuj atakas ovojn, idojn kaj nestumantajn plenkreskulojn; de poluado; pro grava malpliiĝo en la fiŝkvanto en multaj regionoj ĉefe pro troa fiŝkaptado; kaj pro multhokado. Multhokadaj fiŝkaptejoj metas la plej grandan minacon, ĉar manĝantaj birdoj estas allogitaj de la allogaĵo, iĝas hokokaptitaj kaj droniĝas. Identigitaj respondecaj instancoj kiaj registaroj, konservadismaj organizoj kaj stabanaro de la fiŝkaptada industrio teorie kunlaboras por malpliigi la suferadon de albatrosoj kiel aldona kaptado.

La nomo albatroso venas el araba vorto “alkadou” por “pelikano”, tra la portugala “alcatraz” por “sulo”.

La taksonomio albatrosa estas malfacile realigebla kaj en la lasta jarcento kaj duono ŝanĝis multfoje el 1 genro ĝis 12, poste 2, poste la nunaj 4, kiuj estas ĝenerala akceptitaj. Pri specioj same okazis inter 24, 14 kaj la nunaj 21.

Almenaŭ 19 el 21 specioj estas endanĝerigitaj. Antaŭe ili estis kaptitaj pro plumkomercado; hodiaŭ la danĝeron igas ratoj kaj katoj kiuj estis alportitaj de homoj al iliaj reproduktejaj insuloj, kie ili manĝas ovojn, idojn kaj eĉ kovantajn plenkreskulojn. Ankaŭ poluado kaj fiŝkaptado per multhokado, ĉar birdoj kaptas ties allogaĵon kaj dronas.

Taksonomio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

La albatrosoj enhavas inter 13 kaj 24 speciojn (la nombro de specioj estas ankoraŭ pridebatita, dum 21 estas plej komune akceptita nombro) en 4 genroj. La kvar genroj estas la grandaj albatrosoj (Diomedea), la talasarkoj (Thalassarche), la nordpacifikaj albatrosoj (Phoebastria), kaj la malhelaj albatrosoj aŭ fulgalbatrosoj (Phoebetria). El la kvar genroj, la nordpacifikaj albatrosoj estas konsiderataj frata taksono de la grandaj albatrosoj, dum la fulgalbatrosoj estas konsiderataj pli proksimaj al la talasarkoj.[2]

La taksonomio de la albatrosa grupo estis fonto de granda debato. La taksonomio de Sibley kaj Ahlquist lokigas la marbirdojn, rabobirdojn kaj multajn aliajn en ege grandigitan ordon, nome Cikonioformaj, dum la ornitologiaj organizoj en Nordameriko, Eŭropo, Sudafriko, Aŭstralio kaj Novzelando retenas la pli tradician ordon Procelarioformaj. La albatrosoj povas esti separataj el la aliaj Procelarioformaj kaj pro genetiko kaj pro morfologiaj karakteroj, grando, kruroj kaj a dispono el ties nazaj tuboj (vidu sube: Morfologio kaj flugo).[2]

Ene de tiu familio la atribuo de genroj estis pristudita dum ĉirkaŭ cento da jaroj. Origine lokitaj en unika genro, Diomedea, ili estis rearanĝitaj de Reichenbach en kvar diversaj genroj en 1852, poste disigitaj denove kelkajn dojojn, akirante 12 diferencajn genronomojn totale (kvankam neniam pli ol 8 unufoje) ĉirkaŭ 1965 (Diomedea, Phoebastria, Thalassarche, Phoebetria, Thalassageron, Diomedella, Nealbatrus, Rhothonia, Julietata, Galapagornis, Laysanornis, kaj Penthirenia).[3]

Ĉirkaŭ 1965, dum klopodo reordigi al la klasigo de albatrosoj, ili estis grupigitaj en du genroj, Phoebetria (nome fulgalbatrosoj kiuj plej proksime ŝajnas simili al procelariedoj kaj estis iam konsiderataj "primitivaj" ) kaj Diomedea (la resto).[4] Kvankam tio celis la simpligon de la familio (ĉefe pro la nomenklaturo), la klasigo estis bazata sur morfologiaj analizoj de Elliott Coues en 1866, kaj atentis malmulte al pli ĵusaj studoj kaj eĉ malatentis kelkajn el la sugestoj de Coues.[3]

Filogenetika rilataro de la 4 albatrosaj genroj. Baze sur Nunn et al. 1996. De supre suben anglalingve: Procelariedoj, Grandaj albatrosoj, Nordpacifikaj albatrosoj, Fulgalbatrosoj kaj Talasarkoj.

Pli ĵusa studaro fare de Gary Nunn de la Usona Muzeo de Natura Historio (1996) kaj de aliaj fakuloj tutmonde studis la mitokondrian DNA de ĉiuj el la 14 akceptitaj specioj, kaj trovis ke estas kvar, ne du, monofiletikajn grupojn ene de la albatrosoj.[5] Ili proponis la restarigon de du el la malnovaj genronomoj nome, Phoebastria por la nordpacifikaj albatrosoj kaj Thalassarche por la talasarkoj, kun la grandaj albatrosoj retenanta Diomedea kaj la fulgalbatrosoj reste en Phoebetria. Kaj la British Ornithologists' Union kaj la sudafrikaj fakuloj disigas la albatrosojn en kvar genroj kiel Nunn sugestis, kaj la ŝanĝo estis akceptita de plej fakuloj.

Dum estas iome da interkonsento pri la nombro de genroj, estas malpli interkonsento pri la nombro de specioj. Historie, ĝis 80 diferencaj taksonoj estis priskribitaj de diversaj fakuloj; plej el tiuj estis malĝuste identigitaj junuloj.[6]

Baze sur la laboro pri la albatrosaj genroj, Robertson kaj Nunn en 1998 proponis reviziitan taksonomion kun 24 diversaj specioj,[3] kompare kun la 14 poste akceptitaj. Tiu provizora taksonomio suprenigis multajn agnoskitajn subspeciojn al kategorio de certa specio, sed estis kritikata ĉar ĝi ne uzis, en ĉiu kazo, parreviziitan informaron por certigi la disigojn. Ekde tiam pliaj studoj ĉu akceptis ĉu malakceptis la disigojn; artikolo de 2004 analizante la mitokondrian DNA kaj genetikajn mikrosatelitojn interkonsentis kun la konkludo ke la Antipoda albatroso kaj la Tristana albatroso estis diferencaj el la Vagalbatroso, fare de Robertson kaj Nunn, sed trovis ke la sugestita Gibsona albatroso, Diomedea gibsoni, ne estas diferenca el la Antipoda albatroso.[7] Dume la provizora taksonomio de 21 specioj estis akceptita de IUCN kaj multaj aliaj priserĉistoj, kvankam tute ne de ĉiuj — en 2004 Penhallurick kaj Wink alvokis, ke la nombro de specioj estu malpliigitaj al 13 (inklude la grupigon de la Amsterdama albatroso kun la Vagalbatroso),[8] kvankam tiu artikolo estis sufiĉe polemikiga.[6][9] Ĉiukaze estas ĝenerala interkonsento pri la neceso por plua priserĉado por klarigi tiun temon.

Tri birdoj en Midvejo, 1958

La molekula studaro fare de Sibley kaj Ahlquist pri la evoluo de la birdofamilioj metis radiadon de la Procelarioformaj en la periodo de la Oligoceno (antaŭ 35–30 milionoj da jaroj), kvankam tiu grupo probable originiĝis pli frue, kun fosilio foje atribuita al la ordo, nome marbirdo konata kiel Tytthostonyx, kiu estis trovita en rokoj de Kretaceo (antaŭ 70 mj). La molekula pruvaro sugestas ke la ŝtormopetreloj estis la unuaj kiuj diverĝis el la prabirdaro, kaj la albatrosoj la venontaj, kun la procelariedoj kaj la plonĝopetreloj separante pli poste. La plej fruaj fosiliaj albatrosoj estis trovitaj en rokoj de Eoceno al Oligoceno, kvankam kelkaj el tiuj estas nur provizore atribuitaj al la familio kaj neniu ŝajnas partikulare proksima al la vivantaj formoj. Ili estas Murunkus (Meza Eoceno de Uzbekio), Manu (komenca Oligoceno de Novzelando), kaj nepriskribita formo el fina Oligoceno de Suda Karolino. Simila al tiu lasta estis Plotornis, iam ofte konsiderita petrelo sed nune alceptita kiel albatroso. Ĝi estas el meza Mioceno de Francio, kiam la disigo inter la kvar modernaj genroj estis jam survoje kiel pruvis Phoebastria californica kaj Diomedea milleri, ambaŭ mezmiocenaj specioj el Sharktooth Hill (monteto Ŝarkodento), Kalifornio. Tiuj montris, ke la disigo inter la grandaj albatrosoj kaj la nordpacifikaj albatrosoj okazis antaŭ 15 mj. Similaj fosiliaj trovoj de la suda hemisfero metis la disigon inter la fulgalbatrosoj kaj la talasarkoj ĉe antaŭ 10 mj.[2]

La fosilia registro de albatrosoj en la norda hemisfero estas pli kompleta ol tiu de la suda, kaj multaj el la fosiliaj formoj de albatrosoj estis trovitaj en Norda Atlantiko, kiu nune ne havas albatrosojn. La restoj de kolonio de Mallongvosta albatroso estis malkovritaj en la insulo Bermudo,[10] kaj majoritato de fosiliaj albatrosoj el la Norda Atlantiko estis de la genro Phoebastria (nome la nordpacifikaj albatrosoj); unu, Phoebastria anglica, estis trovita en kuŝejoj de kaj Norda Karolino kaj de Anglio. Pro konverĝa evoluo en partikularo de ostoj de kruroj kaj piedoj, restoj de la prahistoriaj Pelagornitedoj (Pelagornithidae) povus esti miskomprenitaj por tiuj de formortintaj albatrosoj; Manu povus esti tia kazo, kaj tre verŝajne la supozita gigantalbatrosa femuro el komenca Pleistoceno[11] de la kuŝejo Dainiĉi de Kakegavo (Gubernio Ŝizuoka, Japanio) fakte estas el unu el la lasta falsodentuloj. Por pli informo pri la fosiliaj specioj de la vivantaj albatrosaj genroj, rigardu la genrartikolojn.

Morfologio kaj flugo[redakti | redakti fonton]

Malkiel plej Procelarioformaj, albatrosoj, kiel tiu Nigrapieda albatroso, povas bone piediri surtere.

La albatrosoj estas grupo de grandaj al tre grandaj birdoj; ili estas la plej grandaj el la procelarioformaj. Ties beko estas granda, forta kaj akraborda, kun la supra makzelo fina en granda hoko. Tiu beko estas komponita de kelkaj kornecaj platoj, kaj laŭlonge de la flankoj estas la du "tuboj", nome longaj naztruoj kiuj havigas al la ordo ties iaman nomon tubenozoj. La tuboj de ĉiuj albatrosoj estas laŭlonge de la bekoflankoj, malkiel la cetero de la Procelarioformaj en kiuj la tuboj estas laŭlonge de la bekopinto. Tiuj tuboj permesas al albatrosoj mezuri la precizan ventorapidon dumfluge, tiuj naztruoj estas same al la pitotaj tuboj en moderna aviado. La albatrosoj bezonas akuratajn ventorapidajn mezurojn por plenumi siajn dinamikajn glitadajn manovrojn. Ĉar la albatroso trovas manĝon dumfluge, flaro estas malmulte utila, ĉar neniu aĵo surmare povas esti flarata de rapidfluganta birdo. La ĉefa manĝotrova sento estas vidkapablo. Kiel ĉe aliaj Procelarioformaj ili uzas tiun kapablon por flaro dum manĝo por trovi eventualajn manĝofontojn.[12] La piedoj ne havas malantaŭan fingron kaj la tri antaŭaj estas tute retecaj (membranecaj). La kruroj estas fortaj inter Procelarioformaj, fakte, preskaŭ unike inter la ordo nur ili kaj la gigantaj petreloj kapablas bone piediri surtere.[13]

Albatrosoj, kun ĉiuj Procelarioformaj bezonas forigi siajn salenhavon ĉar ili trinkas maran akvon. Ĉiuj birdoj havas grandan nazglandon ĉe la bazo de la beko, super siaj okuloj. Tiu glando estas neaktiva en specioj kiuj ne bezonas ilin, sed la Procelarioformaj ja postulas ties uzon. Sciencistoj necertas pri ties precizaj procezoj, sed scias ĝenerale ke ĝi forigas salon kiu formas 5% salsolvaĵon kiu eliras el siaj nazoj aŭ eĉ estas forpelita (ĵetita) kaze de kelkaj birdoj.[14]

La plumaro ĉe plenkreskuloj de plej el la albatrosoj estas kutime variantoj de malhelaj supraflugiloj kaj dorso, blankaj subflugiloj, ofte kompare al tiu de mevo.[13] El tiuj, la specioj gamas el la Sudreĝa albatroso kiu estas preskaŭ komplete blanka escepte ĉe la finoj kaj antaŭaj bordoj de flugiloj en tute maturaj maskloj, al la Amsterdama albatroso kiu havas preskuax junulecan reproduktan plumaron kun granda kvanto de bruna, ĉefe forta bruna bendo ĉe la brusto. Kelkaj specioj de talasarkoj kaj de nordpacifikaj albatrosoj havas vizaĝojn markojn kiel okulareoj aŭ havas grizon aŭ flavon en kapo kaj nuko. Tri albatrosaj specioj, nome la Nigrapieda albatroso kaj la du fulgalbatrosoj, varias komplete el la kutimaj bildoj kaj estas preskaŭ tute malhelbrunaj (aŭ malhelgrizaj foje kaze de la Heldorsa albatroso). Albatrosoj bezonas kelkaj jarojn por akiri sian kompletan reproduktan plumadon de plenkreskuloj.[2]

Portreto de Sudreĝa albatroso (Diomedea epomophora). Notu la grandan, hokoforman bekon kaj la naztubojn.

Efikaj flugantoj[redakti | redakti fonton]

La Albatrosoj estas la plej flugillongaj el ĉiuj birdoj. Per iliaj longaj kaj mallarĝaj flugiloj ili toboganas inter la fortaj ventoj de sudaj maroj kie ili kaptas meduzojn kaj aliajn bestojn inter la ondoj. Per sia lerta ŝvebmetodo tiu birdo povas entute profiti la ventokondiĉojn.

La enverguro de la plej grandaj grandaj albatrosoj (genro Diomedea) estas la plej grandaj el iu ajn birdo, supere la 340 cm, kvankam la enverguroj de aliaj specioj estas konsiderinde pli malgrandaj (1.75 m).[15] La flugiloj estas rigidaj kaj kurbiĝaj, kun diketaj aerodinamikaj antaŭaj bordoj. Albatrosoj veturas grandajn distancojn danke al du teknikoj uzitaj de multaj longflugilaj marbirdoj, nome dinamika ŝvebado kaj dekliva ŝvebado aŭ toboganado. Dinamika ŝvebado inkludas ripeta levedon sur vento kaj descendon suben tiele gajnante energion el la vertikala ventogradado. La birdo descendas per ventakcelado, poste turniĝas al la malalta vento super akvo, supreniras al ĝuste antaŭ senmova rapido, kaj denove descendas por akceli per pli alta altitudo, pli forta vento kaj gravito. Kaj tiel plu. Tiu manovro permesas al birdoj kovri preskaŭ 1,000 km unutage, sen flugilfrapi siajn flugilojn eĉ unufoje. La ununura penomovo estas turniĝo kaj dekstre kaj maldekstre ĉe ĉiuj turno. Dekliva ŝvebado uzas la levantan aeron el la grandaj ondoj. Albatrosoj havas altan glitadan proporcion, de ĉirkaŭ 22:1 al 23:1, signife ke por ĉiu unu metron kiun ili falas, ili povas veturi antaŭen 22 metrojn.[2] Ili ricevas helpon al ŝvebado per ŝultra fermilo, nome ero de tendeno iku blokas la flugilojn kiam tute etendaj, permesante al la flugiloj resti foretendaj sed iu ajn muskola elspezo, nome morfologia adapto kiun ili kunhavas kun la gigantaj petreloj.[16]

Ekflugo estas unu el ĉefaj fojoj kiam albatrosoj uzas flugilfrapadon, kaj estas la plej energie postula parto de veturo.

La albatrosoj kunuzas tiun lertan suprenirantan flugmetodon kun veterprognozo. Kiam ili flugas en la suda hemisfero norden, ili faras tion laŭ horloĝmontrila direkto; kiam ili veturas suden, ili flugas inverse.[13] Ili tiom bone sen energieluzo flugas, ke ilia korbatado samas dumfluge kaj dumripoze. Ili penas ne por distanco, sed plie nur por ekflugo, haltigado aŭ kaptado.[17] Estas komuna supozo, ke albatrosoj povas dormi dumfluge, kvankam ne estas pruvaro akirita.[18]

Ili dependas tiom el veter- kaj ventkondiĉojn, ke se hazarde ili venas for de siaj vivzonoj, penas poste por reveni kaj restas kvazaŭ eksile en tiu fora regiono. Tiele unu konata ekzemplero de Nigrobrova albatroso restis dum jardekoj en Norda Atlantiko kaj eĉ revenis multajn jarojn al sula skota kolonio malsukcese klopodante reproduktiĝi senpare.

Tiu efika longdistanca veturado respondecas pri la albatrosa sukceso kiel longdistanca manĝanto, kiu kovras grandajn distancojn kaj uzas malmultan energion serxcante dise distribuatajn manĝoresursojn. Ties adaptado al glitada flugo faras ilin dependaj el vento kaj ondoj, tamen, ĉar ties longaj flugiloj estas kongruaj al pova flugo kaj al plej specioj mankas la muskoloj kaj energio por entrepreni daŭran flugilfrapadon. Albatrosoj en trankvilaj maroj estas devigitaj resti sur la oceana surfaco ĝis la vento pelas ilin denove. La nordpacifikaj albatrosoj povas uzi flugmanieron konata kiel flap-glitado, kiam la birdo antaŭflugas per eroj da flugilfrapado sekve de glitado.[19] Por ekflugo, albatrosoj bezonas kureti supren por havigi sufiĉe da aero por movi siajn flugilojn kaj atingo levoforton.[13]

La dinamika ŝvebado de albatrosoj inspiris aviadilajn dezajnistojn; germana aviadila inĝeniero Johannes Traugott kaj liaj kolegoj kopiis la albatrosan flugmanieron kaj serĉas vojojn por apliki tiun al aviado, ĉefe en la fako de senhomaj avioj.[20]

Distribuado kaj teritorioj mare[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado de albatrosoj tra la mondo (purpure).

Plej albatrosoj havas teritoriojn en la suda hemisfero el Antarkto al Aŭstralio, Sudafriko kaj Sudameriko. La esceptoj al tio estas la kvar nordpacifikaj albatrosoj, el kiuj tri loĝas nur en la Norda Pacifiko, el Havajo al Japanio, Kalifornio kaj Alasko; kaj unu el ili nome la Vagalbatroso, reproduktiĝas en Galapagoj kaj manĝas ĉe la marbordoj de Sudameriko. La bezono por vento kiu ebligu ties glitadon estas la tialo kial albatrosoj estas ĉefe limigitaj al pli altaj latitudoj; ĉar estas netaŭgaj por daŭra flugilfrapado tio malfacilas ties trapasadon de trankvilaj oceanaj areoj. La escepto estas la Vagalbatroso, kiu kapablas vivi en la akvoj ĉe Ekvatoro ĉe Galapagoj pro la marlvarmaj akvoj de la Humboldta Marfluo kaj la rezultaj ventoj.[2]

Albatrosoj havas teritoriojn super grandaj areoj de oceano kaj regule ĉirkaŭas la planedon.

Oni ne bone konas kial la albatrosoj iĝis formortintaj en la Norda Atlantiko, kvankam leviĝo de la marnivelo pro interglaciaĵa varmiĝoperiodo ŝajne submerĝis la lokojn de la reproduktaj kolonioj de la Mallongvosta albatroso kiu estis elfosita en Bermudo.[10] Kelkaj ekzempleroj de sudaj specioj eventuale turniĝis vagantaj en Norda Atlantiko kaj povis iĝi ekzilaj, restantaj tie dum jardekoj. Unu el tiuj ekzilitoj, nome Nigrabrova albatroso, revenis al kolonio de suloj en Skotlando dum multaj jaroj klopodante reproduktiĝi, malsukcese kompreneble.[21]

La uzo de satelita monitorado havigas al la fakuloj grandan konon pri kiel la albatrosoj serĉas manĝon tra la oceanoj. Iil entreprenas neĉiujaran migradon, sed disiĝas amplekse post reproduktado, kaze de la sudhemisferaj specioj, ofte entreprenante ĉirkaŭpolusajn veturadojn.[22] Estas ankaŭ pruvaro ke estas separo de teritorioj de diferencaj specioj mare. Komparo de la manĝaj niĉoj de du rilataj specioj kiuj reproduktiĝas en Kampbelinsuloj, nome Kampbela albatroso kaj Grizkapa albatroso, montris, ke la Kampbela albatroso manĝas ĉefe ĉe la Kampbela Altebenaĵo dum la Grizkapa albatroso manĝas en pli pelagaj oceanaj akvoj. Ankaŭ la Vagalbatroso forte reagas al batimetrio, kaj manĝas nur en akvoj pli profundaj ol 1000 m; tion tiom klare markis la satelio ke unu fakulo remarkis, "Preskaŭ ŝajnas kvazaŭ la birdoj notas kaj obeas signalon de 'Eniro malpermesata' kih la akvo profundas malpli ol 1000 m".[2] Estas pruvaro ankaŭ de diferencaj teritorioj por ambaŭ seksoj de la sama specio; studo pri la Tristana albatroso reproduktantaj en Insulo Gough montris, ke maskloj manĝas okcidente de Gough dum inoj oriente.[2]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Restoj de albatroso enhavanta ingestitan marrubon kiu plenigis ĝian stomakon kaj ne permesis la birdon plumanĝi.

Ili manĝas fiŝojn, krustacojn kaj cefalopodajn moluskojn; ankaŭ bestorestaĵojn kaj planktonon.[13] Foje eĉ ili mortiĝas kiam ili klopodas preni la allogocelajn sardinojn el hokoj.

Oni scias malmulte pri ties dieto. Nur pristudeblas tio kion ili manĝas dum reproduktado ĉar ili revenas surtere kaj tiam eblas pristudado. Malfacile oni povos priserĉi kion ili manĝas en malferma maro, tio estas, ilia ĝenerala kutimo. Eble tio dependas el specioj, regionoj, grupanaro, ktp. Oni scias ekzemple, ke ili manĝas ĉefe dumtage. Oni scias ankaŭ ke kelkaj koncentriĝas al kalmaroj, dum aliaj prenas pli da krilofiŝoj.

La Heldorsa albatroso regule plonĝas por manĝi, kaj ili povas fari ĝin ĝis 12 m.

Oni studis ekzemple kion manĝas la du specioj de albatrosoj troveblaj en Havaja Insularo; tiel, oni eksciis, ke la Nigrapieda albatroso manĝas ĉefe fiŝojn, dum la Lajsana albatroso ĉefe kalmarojn. Oni scias ankaŭ ke multaj el tiuj manĝitaj kalmaroj estas tro grandaj (pro la regurgigitaj bekoj), do, ili estis kaptitaj jam mortintaj. Tiuj mortintaj kalmaroj estas prenitaj el fiŝejoj, sed ankaŭ el natura mortiĝado okazinta post ovodemetado, el balenvomaĵo, ktp.[23] Foje temas pri kalmaraj specioj de meza profundeco neatingeblaj por albatrosoj, do temas pri mortintaj ekzempleroj.

Kvankam plej ofte ili sin nutras surface, kelkaj albatrosoj, kiel nigruloj de la genro Phoebetria, merĝas elaere iomete por kaptado.

La dieto de aliaj specioj, kiaj la Nigrabrova albatroso aŭ la Grizkapa albatroso, estas riĉa ĉae la plej malgrandaj specioj de kalmaroj tendencas sinki postmorte, kaj tiele kadavraĵomanĝo de tiaj kalmaroj ne ludas gravan rolon en sia dieto.[2] Ankaŭ la Vagalbatroso estis observita praktikanta kleptoparazitismon, per ĉikanado al suloj por ŝteli ties manĝon, kio faras ĝin la ununura membro de sia ordo kiu faras tion regule.[24]

Ĝis ĵuse oni supozas, ke albatrosoj estis ĉefe surface manĝanotj, pernaĝe surface kaj kaptante kalmarojn kaj fiŝojn pelitajn el la surfaco fare de marfluo, predantoj aŭ morto. Disvolvigo de modernaj profundoregistriloj, kiuj registras maksimumajn plonĝoprofundojn de birdo, montris, ke dum kelkaj specioj, kiel la Vagalbatroso, ne plonĝas pli profunde ol unu metron, kelkaj specioj, kiaj la Heldorsa albatroso, havas ĉefan plonĝoprofundojn de preskaŭ 5 m kaj povas plonĝi tiom profunde kion ĝis 12.5 m.[25] Aldone al la surfaca manĝo kaj plonĝo, ili estis observataj ankaŭ plonĝante el aero por katpi predon.[26]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Albatrosoj estas monogamiaj kaj kutime pariĝas nur unu fojon dumvive.

Ili reproduktiĝas en apartaj insuloj kie ili formas koloniojn foje kun aliaj specioj. En tiuj insuloj tradicie ne estis mamuloj. Tiuj kolonioj estas en grandaj terareoj, nome sur eksponitaj areoj kun bona eblo por alproksimiĝo el la maro el diversaj direktoj, kiaj la kolonio en la Duoninsulo Otago en Dunedin (Novzelando). Multaj paroj de Bulera albatroso kaj de Nigrapieda albatroso nestumas sub arboj en malferma arbaro.[27] La kolonioj varias el tre densaj grupigoj preferataj de talasarkoj (kolonioj de Nigrabrova albatroso en la Malvinoj havas densojn de 70 nestoj por 100 m²) al la multe pli izolaj grupoj kaj amplekse disaj unuopaj nestoj preferataj de la Malhelaj kaj de la Grandaj albatrosoj. Ĉiuj albatrosoj estas tre filopatriaj, tio estas ke tradicie albatrosoj revenas al sia naskiĝinsulo por reproduktiĝi. Iu studo montris, ke Lajsana albatroso ekzemple venis je 22 m de sia naskiĝloko por reproduktiĝi.[28]

La albatrosoj dediĉas siajn plejan forton al reproduktado kaj vivas pli ol aliaj birdoj, eĉ pli ol 60 jaroj. La plej aĝa registro estas Nordreĝa albatroso kiu estis ringita jam kiel plenkreskulo kaj survivis ankoraŭ aliajn pliajn 51 jarojn, kio donas ĉirkaŭkalkulitan aĝon de 61 jaroj.[29] Ĉar plej albatrosaj ringoprogramoj estas konsiderinde pli novaj ol tio, oni supozas, ke plej verŝajne aliaj specioj povas vivi ankaŭ tiom kaj eĉ plue.

Ĉielindikado estas unu el stereotipaj agadoj de la pariĝantaj dancaj ceremonioj de la Lajsana albatrosa.

Ankaŭ malrapide ili atingas seksan maturecon: post 5 aŭ pli da jaroj ili komencas lerni la pariĝadan ceremoniadon: unue “parolas”, sed nek komprenas nek respondas, poste ja, ĉefe se la junuloj estas ĉe aĝaj reproduktuloj. Junaj nereproduktuloj alvenas al kolonio antaŭ ekreproduktiĝi, pasante multajn jarojn praktikante la prilaboritan pariĝadan ritarojn kaj "dancojn" pro kiuj la familio famas.[30] Finfine post du pliaj jaroj kaj ĉirkaŭ sia 10jaraĝo por kelkaj specioj ili pariĝas. Albatrosoj plenumas tre komplikajn pariĝajn ceremoniojn, kiuj enhavas plumaranĝadon, memmontradon, indikadon (ĉielindikado), staradon, alvokadon, bekoklakadon, starigadon kaj diversajn kombinojn.[31] Ili bezonas tion ĉar la malrapida reproduktado (laŭ jaroj) ne permesas erarojn. Kiam birdo la unuan fojon revenas al la kolonio ĝi dancoj kun multaj partneroj, sed post nombro de jaroj la nombro de birdoj kun kiuj individuo interagas falas, ĝis unu partnero estas elektita kaj la paro estas formita. Ili poste perfektigas unuopan lingvaĵon kiu eventuale estos unika por la unuopa paro. Oni devas trovi la taŭgan partneron per tiom da prilaborado, kiu jam estos porĉiama kaj por multe da investado portiom longa reprodukta sezono kaj idozorgado, do, tiuj ceremonioj (aŭ almenaŭ parte) poste malutilos. Eĉ specioj kiuj povas kompleti la reproduktadon dum malpli ol unu jaro rare ovodemetos en sinsekvaj jaroj.[2] La grandaj albatrosoj (kiaj la Vagalbatroso) bezonas ĉirkaŭ unu jaro por produkti unu idon el la ovodemeto al la elnestiĝo.

La Albatrosoj ĉiam revenas al la sama granda nesto, kiun rekonstruas la masklo per plumoj de pingvenoj, musko, torfo, grundo, herbo, fekaĵoj, ktp.[27] La ino venas poste miri la taskaĵon kaj ricevi la flatadon (ekzemple herbobukedon). La sudaj albatrosoj konstruas grandan neston por sia ovo, dum la tri specjoj de Norda Pacifiko konstruas pli fuŝan neston. La Krispa albatroso ne konstruas neston kaj eĉ movas sian ovon tra sia teritorio foje de ĝis 50 m, foje eĉ perdante ĝin.[32]

Albatrosido ĉe Midvejo.

La ino demetas nur po unu blankecan ovon por ĉiu reprodukta sezono, kiu estas blanka kun ruĝecbrunaj punktoj,[27]. Se la ovo perdiĝas pro predantoj aŭ pro akcidenta rompo, ne okazos pluaj reproduktaj klopodoj tiujare. La plej grandaj ovoj pezas el 200 al 510 g.[27] Iliaj ovoj estas la plej grandaj inter ĉiuj de marbirdoj. La "divorco" de paro rare okazas, kaj plej ofte okazas nur post kelkaj jaroj de reprodukta malsukceso.[2]

Ambaŭ gepatroj kovas la ovon, laŭ vicoj de 1 tago ĝis 3 semajnoj. Kovado daŭras ĉirkaŭ 70 ĝis 80 tagoj (plu por grandaj albatrosoj). Tio estas la plej longdaŭra kovado inter ĉiuj birdoj kaj iĝas forta peno por plenkreskuloj kiuj povas pezperdi eĉ 83 g dum unu tago.[33]

Post eloviĝo la ido, kiu estas duon-malfrumatura,[15] estas kovata kaj zorgata ankoraŭ tri semajnojn ĝis kiam ĝi povas defendi sin kaj gardi sian varmon. Ĝis tiam la ido estas nutrita per malgrandaj manĝaĵoj alportitaj laŭvice. Post la kovado ĝi estas nutrita regule laŭvice per manĝoj kiuj povas pezi ĉirkaŭ 12% el ties korpopezo (nome ĉirkaŭ 600 g) kaj nur poste neregule. Foje la gepatroj alportas pli, foje malpli da freŝaj kalmaroj, fiŝoj, krilo kaj planktono, krom stomakoleo, energimanĝaĵo pli facile transportebla ĉar kreita el jam digestitaj predoj en stomaka ejo, kio krome kaŭzas konatan albatrosan malbonodoron (haladzon).[34]

Albatrosoj kovas la junulojn ĝis ili estas sufiĉe grandaj por mema termoregulado.

La plenplumiĝo daŭras el 5 ĝis 9 aŭ 10 monatoj. Dume la ido ricevas manĝaĵon tute neregule. Tiu estas longa reprodukta periodo. Kaze de grandaj albatrosoj, ili povas bezoni ĝis 280 tagoj; eĉ por la pli malgrandaj albatrosoj, ili povas bezoni inter 140 kaj 170 tagoj.[35] Sed ĝi profitas por plipeziĝi (eĉ pli ol gepatroj) kaj ekhavi la tutan plumaron antaŭ ekflugi. Antaŭ elnestiĝo la junuloj uzas siajn rezervojn por konstrui korpokondiĉon (ĉefe keskante ĉiujn siajn flugoplumojn), kaj tiele kutime elnestiĝas havante similan pezon al la gepatroj. Inter 15% kaj 65% el elnestiĝintoj survivas por reproduktiĝi.[27] La nova flugbirdo povas forlasi sian neston sen gepatra ĉeesto. La gepatroj povas veni ĉe ĝi sen tion scii. Studoj pri junuloj disiĝante almare sugestis denaskan migrotendencon kaj genetike kodigitan navigoitineron, kiu helpas al junuloj kiam ili estas la unuan fojon ĉemare.[36]

Albatrosoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo albatroso estas deriva el la araba al-câdousal-ġaţţās (nome pelikano; laŭvorte, "plonĝulo"), kiu veturis al aliaj lingvoj tra la portugala formo alcatraz ("sulo"), kiu estas ankaŭ la origino de la hispanlingva nomo de la insulo kaj ties fama iama prizono, Alcatraz. La OED notas ke la vorto alcatraz estis origine aplikita al la fregatedoj; la modifo al albatroso okazis eble pro influo de la latina albus, signife "blanka", kontraste al fregatedoj kiuj estas nigraj.[13] En moderna portugala, la vorto uzata por la birdo, albatroz, estas siavice deriva el la angla albatross.

La nomo Diomedea, atribuita al la albatrosoj fare de Linnaeus, referencas al la mita metamorfozo de la kompanoj de la greka heroo Diomedo en birdoj. Fine, la nomo por la ordo, Procelarioformaj, devenas el la latina vorto procella signife violenta vento aŭ simple ŝtormo.[37]

Kulture[redakti | redakti fonton]

Ilustracio de 1837 el la gazeto "O Panorama"

Albatrosoj estis priskribitaj kiel "plej legendaj el ĉiuj birdoj".[35] Albatroso estas centra simbolo en The Rime of the Ancient Mariner de Samuel Taylor Coleridge; kaptiva albatroso estas ankaŭ metaforo de fipoeto en poemo de Charles Baudelaire. Fakte el la poemo de Coleridge derivas la uzado de la albatroso kiel metaforo; iu kun ŝarĝo aŭ baro estas aludita kiel havanta 'albatroson ĉirkaŭ sia kolo', nome la puno uzita en la poemo por la maristo kiu estis mortiginta la albatroson. Parte pro la poemo, estas disvastigata mito ke (ĉiuj) maristoj konsideras katastrofo pafmortigi aŭ damaĝi albatroson; vere maristoj regule mortigis kaj manĝis ilin,[21] ekz., kiel rakontis James Cook en 1772. Aliflanke oni informis, ke maristoj kaptis la birdojn, sed supozebye liberigis ilin poste;[38] ebla tialo estas ke albatrosoj estis ofte konsiderataj la animoj de perditaj maristoj,[39] kaj tiele ties mortigo supozeble povus alporti malbonan sorton.[38] La kapo de albatroso estante kaptita per hoko estas uzata kiel simbolo de la hornakabuloj, tio estas maristoj kiuj estis ĉirkaŭintaj la defion de la Horna Kabo per ŝarĝoŝipoj; kapitanoj de tiaj ŝipoj eĉ ricevas la titolon "albatrosoj" en la the hornakaba organizo.[38]

La maorioj uzis la flugilostojn de albatrosoj por ĉizi flutojn.[40]

Birdorigardado[redakti | redakti fonton]

Albatrosoj estas popularaj birdoj por birdumantoj kaj ties kolonioj estas popularaj destinoj por ekoturistoj. Regulaj birditineroj estas organizataj el multaj marbordaj urboj, kiaj Monterejo, Kaikoura, Wollongong, Sydney, Port Fairy, Hobarto kaj Kaburbo, por vidi pelagajn marbirdojn, kaj albatrosoj estas facile allogitaj al la birdumoŝipoj per montrado kaj propono de fiŝoleo kaj aliaj elfiŝaj restaĵoj. La vizitoj al la kolonioj povas iĝi tre popularaj; la kolonio de Nordreĝa albatroso ĉe Kabo Taiaroa en Novzelando ricevas 40,000 vizitantojn jare,[2] kaj pli izolataj kolonioj estas regulaj allogaĵoj por ŝipturismo al ĉeantarktaj insuloj.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Spite ties legenda statuso, albatrosoj me kapablis eviti ĉu nerektan ĉu rektan premon fare de homoj. Pli fruaj renkontintoj kun albatrosoj nome polinezianoj kaj aleŭtaj indianoj dediĉis sin al ĉasado kio rezultis foje en formortigo el kelkaj insuloj (kiaj Paskinsulo). Kiam eŭropanoj eknavigis la tutan mondon, ili ankaŭ ekĉasis albatrosojn, kiel "fiŝkaptado" por manĝo aŭ eĉ kiel sporto.[41] Tiu sporto oftis ĉefe dum forta elmigrado al Aŭstralio, kaj malpliigis nur kiam la ŝipoj iĝis tro rapidaj por permesi la pafadon aŭ fiŝkaptadon el ili, kaj krome regularo malpermesis la portadon de armiloj pro sekurecaj tialoj. En la 19a jarcento, albatrosaj kolonioj, partikulare tiuj de Norda Pacifiko, estis suferintaj kolektadon por plumokomercado, kio kondukis al la preskaŭ formortigo de la Mallongvosta albatroso.[13]

Tiu Nigrabrova albatroso estis hokoĉasita per multhokada ilaro.

El la 21 albatrosaj specioj agnoskataj de IUCN en sia Ruĝa Listo, 19 estas minacataj, kaj la aliaj du estas "preskaŭ minacataj".[42] Tri specioj (agnoskitaj de IUCN) estas konsiderataj draste endanĝeritaj: nome la Amsterdama albatroso, la Tristana albatroso kaj la Ondalbatroso. Unu el ĉefaj minacoj estas komerca multhokado, ĉar la albatrosoj kaj aliaj marbirdoj —kiu pretas manĝi fiŝorestaĵojn — estas allogitaj de la disponita allogaĵo por fiŝkaptado kaj iĝas hokokaptitaj en la ilaroj kaj droniĝas. Ĉirkaŭkalkule 100,000 albatrosoj jare estas mortigataj tiele. Neregulita pirataj fiŝkaptejoj pligrandigas la problemon.[2][43]

Ĉe Midvejo, kolizioj inter la Lajsana albatroso kaj aviadiloj rezultis en kaj homaj kaj birdaj mortoj same kiel gravaj rompoj de la militistaj flugoperacoj. Oni faris studojn fine de la 1950-aj jaroj kaj komence de la 1960-aj kiuj ekzamenis la rezultojn de kontrolmetodoj kiaj la mortigado de birdoj, la niveligo kaj klarigo de tero por nuligi la suprenajn aerfluojn kaj la ĉiujara detruo de nestolokoj.[44] Altaj strukturoj kiaj tiuj de trafikokontrolo kaj radioturoj mortigis 3000 birdojn per flugokolizioj dum 1964–1965 antaŭ la turoj estis forigitaj. Fermo de la usona militista aerbazo de Midvejo en 1993 forigis la problemon de kolizioj kun la militista aviadilaro. Ĵusaj malpliigoj de homa aktiveco en la insulo helpis malpliigi la birdomortigadon, kvankam poluado pro plumbofarbo ĉe militista konstruaĵaro plue venenigas birdojn per ingestado.[45] Albatrosaj plumoj estis popularaj komence de la 20a jarcento. Nur en 1909 oni mortigis ĉirkaŭ 300,000 albatrosojn en Midvejo kaj Lajsano por havigi ties plumojn.[15]

Alia minaco al albatrosoj estas enmetitaj specioj, kiaj ratoj axu sovaĝiĝintaj katoj, kiuj rekte atakas albatrosojn aŭ ties idojn kaj ovojn. Albatrosoj evoluis al reproduktado sur insuloj kie forestas termamuloj kaj ne disvolvigis defendojn kontraŭ ili. Eĉ specioj tiom malgrandaj kiom musoj povas iĝis damaĝaj; en Insulo Gough la idoj de Tristana albatroso estas atakataj kaj eĉ manĝataj vivaj de enmetitaj hejmaj musoj.[46] Enmetitaj specioj povas rezukti en aliaj nerektaj negativaj efikoj: bovoj tropaŝtadis la esencan kovron en Amsterdama Insulo minacante la Amsterdaman albatroson; en aliaj insuloj enmetitaj plantoj malpliigis la eblan nestohabitaton.[2]

Neoficiala flago de Midvejo montranta albatroson.

Ingestado de plasta marrubo estas alia problemo, nome frontita de multaj marbirdoj. La kvanto de plasto en la maroj pliiĝantis spektakle kaj drame ekde la unua registro en la 1960-aj jaroj, veninta el rubo forĵetita de ŝipoj, marborda rubaĵo, forĵetaĵoj surstrande kaj aliaj restaĵoj forportitaj al maroj fare de vento, riveroj, inundoj kaj forta pluvo. Ĝi ne estas digestebla kaj okupas spacon en la stomakoj aŭ maĉstomakoj kiu devus esti uzata por manĝo, aŭ povas kaŭzi ŝtopadon kiu malsategus la birdon rekte. Studoj pri birdoj de Norda Pacifiko montris, ke ingestado de plastaĵoj rezultas en pliigo de la korpopezo kaj de la korpokondiĉo.[47] Tiu plasto estas foje regurgitata kaj trapasata kiel nutraĵo al idoj; studo pri idoj de Lajsana albatroso en Midvejo montris grandajn kvantojn de ingestita plasto en nature mortintaj idoj kompare kun sanaj idoj mortintaj en akcidentoj. Kvankam plasto ne estas la rekta kaŭzo de la morto, ĝi kaŭzas fiziologian streson kaj la sento ĉe la ido ke ĝi satas dum nutrado, malpliigante ties manĝadon kaj sekve ŝancojn de survivado.[48]

Sciencistoj kaj konservadistoj (ĉefe BirdLife International kaj ties partneroj, kiuj administris la kampanjon Savu Albatroson) laboras ĉe registaroj kaj fiŝkaptistoj por trovi solvojn al la minacoj kiujn albatrosoj fruntas. Teknikoj kiaj muntado de multhokadaj ilaroj kun allogaĵo nokte, farbado de la allogaĵo blue por eviti ties trovo fare de albatrosoj, meti la allogaĵon subakve, pliigi la pezon ĉe la ilaro kaj uzado de birdotimigiloj povas malpliigi la nombrojn de marbirdoj mortigitaj aŭ vunditaj pro aldona kaptado.[49] Ekzemple, kunlabora studado inter sciencistoj kaj fiŝkaptistoj en Novzelando sukcese testis subakvan ilaron por multhokadaj fiŝkaptejoj kiuj metas la allogaĵon for de la atingo de la vundeblaj albatrosaj specioj.[50] La uzado de kelkaj el tiuj teknikoj por la fiŝkaptado de Patagonia dentofiŝo ĉe la Falklandoj ŝajne malpliigis la nombrojn de Nigrabrovaj albatrosoj kaptitaj de la ŝiparo en la lastaj 10 jaroj.[51] Konservadistoj laboris ankaŭ en la kampo de insula restaŭrado, forigante enmetitajn speciojn kiuj minacas la indiĝenan naturon, kio protektas albatrosojn el enmetitaj predantoj.

Grava paso al protektado de albatrosoj kaj de aliaj marbirdoj estas la traktato de 2001 pri Konservado de Albatrosoj kaj Petreloj, kiu ekvalidiĝis en 2004 kaj estis ratifita de 13 ŝtatoj, nome Aŭstralio, Argentino, Brazilo, Ĉilio, Ekvadoro, Novzelando, Hispanio, Sudafriko, Francio, Peruo, Urugvajo kaj Britio.[52] La traktato postulas el tiuj landoj entrepreni specifan agadon por malpliigi la aldonan kaptadon, la poluadon kaj por forigi enmetitajn speciojn el la reproduktejaj insuloj.[53]

Genroj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

Mallongvosta albatroso Phoebastria albatrus
Ĉathama albatroso Thalassarche eremita


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Wisdom, the Midway Albatross. Wisdom, the Midway Albatross: Surviving the Japanese Tsunami and other Disasters for Over 60 Years. Mims House. Arkivita el la originalo je 2014-04-13. Alirita 2021-09-22.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 Brooke, M. (2004). Albatrosses And Petrels Across The World Oxford University Press, Oxford, UK ISBN 0-19-850125-0
  3. 3,0 3,1 3,2 Robertson, C. J. R. kaj Nunn, G. B. (1998) "Towards a new taxonomy for albatrosses" en: Proceedings First International Conference on the Biology and Conservation of Albatrosses, G.Robertson & R.Gales (Eds), Chipping Norton:Surrey Beatty & Sons, 13–19,
  4. (1965) “Correspondence: The families and genera of the petrels and their names”, Ibis 107 (3), p. 401–5. doi:10.1111/j.1474-919X.1965.tb07326.x. 
  5. (1996) “Evolutionary relationships among extant albatrosses (Procellariiformes: Diomedeidae) established from complete cytochrome-b gene sequences”, Auk (PDF) 113 (4), p. 784–801. doi:10.2307/4088857. 
  6. 6,0 6,1 Double, M.C. & Chambers, G.K., (2004). "The need for the parties to the Agreement on Albatrosses and Petrels (ACAP) to establish a robust, defendable and transparent decision-making process for the construction and maintenance of their species lists ". Proceedings of the Scientific Meeting of Agreement on Albatrosses and Petrels (ACAP), Hobart, Aŭstralio, 8–9 Novembro 2004
  7. (2004) “Global population structure and taxonomy of the wandering albatross species complex”, Molecular Ecology 13 (8), p. 2345–2355. doi:10.1111/j.1365-294X.2004.02232.x. 
  8. (2004) “Analysis of the taxonomy and nomenclature of the Procellariiformes based on complete nucleotide sequences of the mitochondrial cytochrome b gene”, Emu 104 (2), p. 125–147. doi:10.1071/MU01060. 
  9. (2005) “Major analytical and conceptual shortcomings in a recent taxonomic revision of the Procellariiformes – A reply to Penhallurick and Wink (2004)”, Emu (PDF) 105 (2), p. 181–186. doi:10.1071/MU04039. 
  10. 10,0 10,1 (2003) “Probable extirpation of a breeding colony of Short-tailed Albatross (Phoebastria albatrus) on Bermuda by Pleistocene sea-level rise”, Proceedings of the National Academy of Sciences 100 (22), p. 12825–12829. doi:10.1073/pnas.1934576100. 
  11. Gelaziano, iam fina Plioceno
  12. (1989) “Olfaction in Subantarctic seabirds: Its phylogenetic and ecological significance”, The Condor (PDF) 91 (3), p. 732–135. doi:10.2307/1368131. 
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 13,6 Tickell, W.L.N. (2000). Albatrosses. Sussex:Pica Press, ISBN 1-873403-94-1
  14. Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. New York, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  15. 15,0 15,1 15,2 Humann, Alec. (2001) The Sibley Guide to Bird Life and Behavior, illustrated by David Allen Sibley, 1‑a eldono, New York: Alfred A. Knopf, p. 132–135. ISBN 0-679-45123-4.
  16. (1982) “The flight of petrels and albatrosses (Procellariiformes), observed in South Georgia and its vicinity”, Philosophical Transactions of the Royal Society of London B 300 (1098), p. 75–106. doi:10.1098/rstb.1982.0158. 
  17. (2000) “Fast and fuel efficient? Optimal use of wind by flying albatrosses”, Proc Biol Sci 267 (1455), p. 1869–74. doi:10.1098/rspb.2000.1223. 
  18. Animal Facts – Albatross: Do albatrosses sleep while flying?. OnlineMathLearning.com. Alirita 6a Aprilo 2012.
  19. Warham, J. (1996). The Behaviour, Population, Biology and Physiology of the Petrels. London:Academic Press, ISBN 0-12-735415-8
  20. Daniel Stone (7a Septembro 2012). Albatross's Effortless Flight Decoded—May Influence Future Planes. National Geographic.
  21. 21,0 21,1 Cocker, M., & Mabey, R., (2005) Birds Britannica London:Chatto & Windus, ISBN 0-7011-6907-9
  22. (2005) “Global Circumnavigations: Tracking year-round ranges of nonbreeding Albatrosses”, Science 307 (5707), p. 249–250. doi:10.1126/science.1106042. 
  23. (1994) “Dead or alive, night or day: how do albatrosses catch squid?”, Antarctic Science 6 (2), p. 155–162. doi:10.1017/S0954102094000246. 
  24. (1993) “Kleptoparasitism by Kermadec Petrels, Jaegers, and Skuas in the Eastern Tropical Pacific: Evidence of Mimicry by Two Species of Pterodroma”, The Auk 110 (2), p. 222–233. 
  25. (1994) “Diving depths of albatrosses”, Antarctic Science 6 (3), p. 353–354. doi:10.1017/S0954102094000532. 
  26. (1996) “An observation of live prey capture by a Black-browed Albatross Diomedea melanophrys”, Marine Ornithology (PDF) 24, p. 45–46. 
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 27,4 Robertson, C. J. R. (2003). "Albatrosses (Diomedeidae)". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds: 1. (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 113–116. ISBN 0-7876-5784-0.
  28. (1976) “Some dynamics of a breeding colony of Laysan Albatrosses”, Wilson Bulletin 88 (1), p. 121–142. 
  29. (1993) “Survival and longevity of the Northern Royal Albatross Diomedea epomophora sanfordi at Taiaroa Head" 1937–93”, Emu 93 (4), p. 269–276. doi:10.1071/MU9930269. 
  30. (1981) “La danse de l'albatros, Phoebetria fusca”, Behaviour 78, p. 43–80. doi:10.1163/156853981X00257. 
  31. (2001) “Courtship behaviour of the Wandering Albatross Diomedea exulans at Bird Island, South Georgia”, Marine Ornithology (PDF) 29, p. 29–37. 
  32. Anderson, D.J. & Cruz, F. (1998) "Biology and management of the Waved Albatross at the Galapagos Islands, pp. 105–109 in Albatross Biology and Conservation (Roberston, G. & Gales, R. eds) Chipping Norton:Surrey Beatty and & Sons ISBN 0-949324-82-5
  33. Warham, J. (1990) The Petrels – Their Ecology and Breeding Systems London: Academic Press.
  34. (1976) “The incidence, function and ecological significance of petrel stomach oils”, Proceedings of the New Zealand Ecological Society (PDF) 24 (3), p. 84–93.  Arkivigite je 2006-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
  35. 35,0 35,1 Carboneras, C. (1992) "Family Diomedeidae (Albatross)" en Handbook of Birds of the World Vol 1. Barcelona:Lynx Edicions, ISBN 84-87334-10-5
  36. (2005) “Albatross Long-Distance Navigation: Comparing Adults And Juveniles”, Journal of Navigation 58 (3), p. 365–373. doi:10.1017/S0373463305003401. 
  37. Gotch, A. F.. (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. ISBN 0-8160-3377-3.
  38. 38,0 38,1 38,2 El la retejo de la hornakaba organizo caphorniers.cl: A.I.C.H. Emblem. Arkivigite je 2011-06-15 per la retarkivo Wayback Machine (konsultita 24a Februaro 2011). Sintezo de artikolo verkia de la Internacia Ĝenerala Sekretario de A.I.C.H., kapitano Roger GHYS, kiel publikita en LE COURRIER DU CAP N°3 de Decembro, 1999. De Admiralo Roberto BENAVENTE, Prezidento, Ĉilia Sekcio AICH
  39. Eyers, Jonathan (2011). Don't Shoot the Albatross!: Nautical Myths and Superstitions. A&C Black, London, UK. ISBN 978-1-4081-3131-2.
  40. (1982) “A Chronological and Geographical Sequence of Maori Flute Scales”, Man 17 (1), p. 123–157. doi:10.2307/2802105. 
  41. Safina, C. (2002) Eye of the Albatross: Visions of Hope and Survival New York: Henry Holt & Company ISBN 0-8050-6229-7
  42. IUCN, 2004. Red List: Albatross Species Arkivigite je 2006-04-27 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 27an de Julio, 2007.
  43. (1991) “Albatross mortality and associated bait loss in the Japanese longline fishery in the southern ocean”, Biological Conservation 55 (3), p. 255–268. doi:10.1016/0006-3207(91)90031-4. 
  44. (May 1966) “Airplane-Albatross Collisions on Midway Atoll”, The Condor 68 (3), p. 229–242. doi:10.2307/1365556. 
  45. Audubon Watchlist. Laysan Albatross (Phoebastria immutabilis). audubon2.org
  46. BBC News, 2005. Albatross chicks attacked by mice. Konsultita la 6an de Marto, 2006.
  47. (1995) “Incidence of plastic in seabirds from the tropical Pacific, 1984–91: relation with distribution of species, sex, age, season, year and body weight”, Marine Environmental Research 40 (2), p. 123–146. doi:10.1016/0141-1136(94)00140-K. 
  48. Auman, H.J., Ludwig, J.P., Giesy, J.P., Colborn, T., (1997) "Plastic ingestion by Laysan Albatross chicks on Sand Island, Midway Atoll, in 1994 and 1995." Arkivigite je 2005-10-30 per la retarkivo Wayback Machine en Albatross Biology and Conservation, (eld de G. Robinson kaj R. Gales). Surrey Beatty & Sons:Chipping Norton. pp. 239–44
  49. Food and Agriculture Organisation (1999) "The incidental catch of seabirds by longline fisheries: worldwide review and technical guidelines for mitigation" Arkivigite je 2006-06-29 per la retarkivo Wayback Machine. FAO Fisheries Circular No. 937. Food and Agriculture Organization of the United Nations, Rome.
  50. (2000) “Preliminary performance assessment of an underwater line setting device for pelagic longline fishing”, New Zealand Journal of Marine and Freshwater Research (PDF) 34 (3), p. 455–461. doi:10.1080/00288330.2000.9516947. 
  51. (2004) “Seabird mortality associated with Patagonian Toothfish (Dissostichus eleginoides) longliners in Falkland Islands waters”, Emu 104 (4), p. 317–325. doi:10.1071/MU03002. 
  52. Agreement on the Conservation of Albatrosses and Petrels. Parties To ACAP. Agreement on the Conservation of Albatrosses and Petrels. Alirita 22a Januaro 2011.
  53. ACAP. Amended, Third Session of the Meeting of the Parties. Agreement on the Conservation of Albatrosses and Petrels (2009). Arkivita el la originalo je 2017-06-22. Alirita 22a Januaro 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Albatross en la angla Vikipedio.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.