Albești (Constanța)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Albeşti (Constanţa))
Albești
komunumo en Rumanio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 464  (2021) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 49′ N, 28° 22′ O (mapo)43.81879228.361151Koordinatoj: 43° 49′ N, 28° 22′ O (mapo) [+]
Areo 156,91 km² (15 691 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Albești (Rumanio)
Albești (Rumanio)
DEC
Albești
Albești
Situo de Albești

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albești, Constanța [+]
vdr

Albești [albeŝtj] estas komunumo en Rumanio, distrikto Constanța. Al ĝi apartenas administre la vilaĝoj: Arsa, Coroana, Cotu Văii kaj Vârtop.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en en suda parto de la distrikto, sur la altebenaĵo Cobadin. Ĝi situas 52 km de la distrikta ĉefurbo Konstanco kaj 15 km de la plej proksima urbo, Mangalia.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio okazis en 1856, kiam turkoj el Krimeo setlis tie. Ĝia malnova turka nomo estis Sarighiol. La vilaĝo en 1924 unuiĝis kun la vilaĝo Acbaș (turke Akbaş) kaj la tiel estiĝinta vilaĝo ricevis la nomon Albești. En 1940 okazis ŝanĝo de la loĝantaro, la turkojn kaj bulgarojn oni alisetligis en Bulgarion kaj la rumanojn vivintajn en vilaĝoj de Suda Dobruĝo. En la 1970-aj jaroj alvenis setliĝanta ondo el areo de Moldavio, Oltenio kaj de Maramureŝo.

Oni elfosis en 1971 ruinojn de 2800-kvadratmetra fortikaĵo, el la 3-a aŭ 4-a jarcento.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo vidindas la turka moskeo kaj la ortodoksa preĝejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]