Albena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aera vido de la marbordo de Albena
Hotelo

Albena (en bulgara Албена) estas grava feriejo ĉe la Nigra Maro en nordorienta Bulgario, situanta je 12 km el Balĉik kaj je 30 km el Varna. Albena estas konektita pere de la internacia flughaveno de Varna.

Albena estas unu el intence konstruitaj feriejoj de la marbordo de Bulgario al la Nigra Maro kaj havas uniforman kaj unikan arkitekturan stilon. Multaj el la hoteloj estas situantaj ĉe la strando mem, eksponita al maksimuma sunlumo kaj havigante rektan aliron al la strando kaj al la maro. Albena estas situanta ĉe aliaj turismaj, kulturaj kaj komercaj centroj kaj samtempe restas ene de bone konservita natura ĉirkaŭo. Kvankam ĝi estis konstruita sur malplena grundo en la 1960-aj jaroj, nunue ĝi estas fakte malgranda ferieja urbo kun propraj urbocentro, stratoj, placoj kaj eĉ interna publika transporto — ekzemple malgrandaj "trajnoj" cirkulis laŭhorare laŭlonge de ties stratoj ene de la feriejo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 43° 22′ 09″ N 28° 04′ 52″ O / 43.36917 °N, 28.08111 °O / 43.36917; 28.08111 (mapo)