Albert Ammons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Ammons
Persona informo
Naskonomo Albert Clifton Ammons
Naskiĝo 23-an de septembro 1907 (1907-09-23)
en Ĉikago
Morto 2-an de decembro 1949 (1949-12-02) (42-jaraĝa)
en Ĉikago
Tombo Lincoln Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Infano Gene Ammons
Okupo
Okupo pianisto • ĵazmuzikisto • komponisto
vdr

Albert Ammons (* 23-an de septembro 1907 en Ĉikago, Ilinojso; † 2-an de decembro 1949 samloke) estis usona pianisto, famiĝinta ĉefe pro siaj bugio-interpretadoj kaj komponaĵoj.

La filo de pianistaj geedzoj lernis jam en la aĝo de dek jaroj la pianludadon. Lian intereson pri bluso vekis sonregistraĵoj de Hersal Thomas kaj Jimmy Yancey. Origine taksiisto, Ammons post unuaj muzikaj spertoj komence de la 1930-aj jaroj en ĉikagaj klubejoj fondis en 1934 sian propran bandon, Rhythm Kings, kun kiu li en 1936 unuafoje sonregistris por diskeldonejo Decca, je kio kunlaboris trumpetisto Guy Kelly kaj basisto Israel Crosby. Ĝia versio de "Swanee River Boogie" vendiĝis pli ol milionfoje. Malgraŭ ĉi ti sukceso li forlasis Ĉikagon kaj iris Novjorken. En 1938 li prezentis kune kun la pianistoj Meade Lux Lewis (kun kiu li estis intime amika ekde sia taksiista tempo) kaj Pete Johnson en la novjorka Carnegie Hall ĉe la fama koncerto Spirituals to Swing de John Hammond. Regulajn prezentadojn li havis en la novjorka Cafe Society. Ammons partoprenis je la tiama bugio-febro, kiu faris la tri (Ammons, Johnson, Lewis) la plej konatajn pianistojn siatempajn.

En la 1940-aj jaroj li loĝis dumtempe en Novjorko, kiel li prezentis interalie kun Benny Goodman kaj Harry James, en 1949 Ammons sonregistris kun la bando de Lionel Hampton kaj ludis okaze de la enoficiĝo de la usona prezidanto Harry S. Truman. Kun Israel Crosby ekestis ankoraŭ lastaj sonregistraĵoj por eldonejo Mercury Records.

Kune kun Meade "Lux" Lewis li havas la meriton esti muzikisto de la unuaj sondiksoj, ekestintaj en 1939, de la nova ĵazdisko-eldonejo Blue Note Records. Multaj bugiopianistoj nomis lin sia plej grava influinto (ekz. Dave Alexander, Dr. John, Hadda Brooks, Johnnie Johnson, Ray Bryant, Erroll Garner, Frank Muschalle, Katie Webster, Axel Zwingenberger). La germana bugiopianisto Jörg Hegemann publikigis en 2007, okaze de la 100-a naskiĝdatreveno de Ammons la lumdiskon "A Tribute To Albert Ammons" .

Albert Ammons estis patro de tenorsaksofonisto Gene Ammons kaj avo de kantistino Lila Ammons.

Diskografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]