Albert Dupontel

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albert Dupontel

Albert DUPONTEL (naskiĝis la 11-an de januaro 1964 (nun 1964-01-11) (48-jara) en Saint-Germain-en-Laye) estas franca komikulo, aktoro kaj reĝisoro. Li estas kunulo de komediistino Claude Perron.

Enhavo

[redakti] Biografio

Albert Dupontel devenas de Bretonio tra sia patro. Ĝis kiam li estis 20-jara li vivis kun sia patro (kuracisto) kaj sia patrino (dent-kuracistino) en Conflans-Sainte-Honorine. Liaj ŝatataj sportoj estis ĵudo kaj gimnastiko. Post bakalaŭro li studis medicinon dum kvar jaroj, de 1982 ĝis 1986 sed forlasis ĉion en la 5-a studjaro profite al teatra arto, kiun li studadis de 1986 ĝis 1988, kaj li ekludis etajn rolojn.

Li tiam plene dediĉis sin al sia pasio, komedio, kaj ekludis telefilmon Sales histoires. Li ankaŭ aperis kiel komikulo en "one man show" en 1990. Patrick Sébastien invitis lin al sia televida elsendo, kio rapide konatigis lin de la publiko kiel komikulon. Li poste ludis en kelkaj teatraĵoj, sed lia vera celo estis kino.

En 1992, li lanĉiĝis kiel reĝisoro de sia unua kurtfilmo Désiré. Li samtempe aktoris en filmoj kiel Un Héros très discret. En 1996, dank'al mono gajnita dum siaj spektakloj, li reĝisoris sian unuan filmon Bernie, kiu estis tre sukcesa. Li ludis pli kaj pli gravajn rolojn en filmoj kiel Giorgino, Un long dimanche de fiançailles kaj Jacquou le Croquant. Li ludas ĉefan rolon en filmo Deux jours à tuer de Jean Becker.

[redakti] Filmaro

[redakti] Aktoro

[redakti] Reĝisoro, scenaristo

[redakti] Eksteraj ligiloj

Applications-multimedia.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Filmo


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj