Albert Edward Styler
Albert Edward STYLER [stajler] (naskiĝis la 28-an de decembro 1865 en Feckenham; mortis la 25-an de junio 1928 en Eastbourne) estis angla esperantisto kaj instruisto de lingvoj.
Li aŭskultis prelegon de Mudie la 31-an de oktobro 1913 kaj du monatojn poste eldonis originalan skizaron: En la Montoj. En 1914 aperis En la Dolomitoj (plejparte poemoj) kaj bona traduko de In Memoriam (Tennyson).