Albert Fonó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Fonó
Persona informo
Naskonomo Fischer Albert
Naskiĝo 2-an de julio 1881 (1881-07-02)
en Budapeŝto
Morto 21-an de novembro 1972 (1972-11-21) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungario
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo inventisto
vdr

Albert FONÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fonó Albert estis hungara inventisto, inĝeniero, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1954).

Albert Fonó [1] naskiĝis la 2-an de julio 1881 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de novembro 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Fonó frekventis mezgimnazion, poste universitaton en Budapeŝto, kie li konatiĝis kun Tódor Kármán. Inter 1903-1909 li laboris en diversaj fabrikoj de Germanio, Belgio, Svislando, Francio, Britio, poste li hejmenvenis. Li havis 46 patentojn. En 1923 li inventis novan vaporkaldronon. En la sekva jaro Siemens AG aĉetis lian patenton pri nova bremsilo de vagonaroj. Gravas ankaŭ inventaĵo pri la jetmotoroj. Li ricevis premion Kossuth en 1956.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]